Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Eŭropo
Ĉi tiu artikolo listigas Zamenhof/Esperanto-objektojn en la kontinento Eŭropo.
Se vi konas ne registritajn ZEO-ojn, bonvolu kompletigi la artikolon.
Albanio
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
al-001 | Durrës | Kafejo | Esperanto-kafejo (1996) | Fonto : Esperantista Tribuno 1/1996 |
Aŭstrio
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
at-001 | Arnoldstein | Strato | Esperanto strato (1975) | Situo: 46° 33′ 02″ N 13° 42′ 24″ O / 46.55045 °N, 13.70657 °O (mapo) |
at-002 | Graz | 1.Placo 2.Monumento |
1.Esperantoplatz 2.Jubilea Monumento de Esperanto |
Vidu la artikolo : Graz 100px1.Fotita dum la inaŭguro, Bildarkiv Austria 1 2 |
at-003 | Grein | Placo | Esperanto-Placo (1988) | Situo: 48° 13′ 32″ N 14° 51′ 14″ O / 48.225595 °N, 14.853821 °O (mapo) |
at-004 | Klagenfurt | Strato | Esperantostraße (1953) | Situo: 46° 37′ 25″ N 14° 18′ 28″ O / 46.623641 °N, 14.307683 °O (mapo) |
at-005 | Knittelfeld | Strato | Esperantostraße (1957) | Situo: 46° 37′ 07″ N 14° 16′ 34″ O / 46.618664 °N, 14.276207 °O (mapo) ; fotita dum la inaŭguro, Bildarchiv Austria |
at-006 | Kritzendorf | Restoracio | Esperanto-Paradizo (1992-2006) | El Eventoj n-ro 65 : Esperanto-Paradizo estas vendejo (plejparte por nutraĵvaroj) kaj bufedejo en la riverbanejo KRITZENDORF (kricendorf) apud Danubo. S-ro Seyed Abolhassan Mir Javadi (voknomo AMIR), Dresdenerstr. 126/31, A-1200 WIEN, Aŭstrio, estas la estro de la firmao JIRANEK, kaj kiam li komencis lerni esperanton, li ekhavis la ideon nomi la vendejon kun bufedejo "Esperanto-Paradizo". Post la 77-a UK en Vieno okazis en Esperanto-Paradizo la 2-an de aŭgusto 1992 malgranda adiaŭa festo. Per tiu festo komenciĝis tie la esperanto-vivo. Ĉar apud la Danubo ekzistas tre frekventata bicikla vojo, s-ano Seyed Abolhassan instalis multajn informtabulojn kiuj montras la vojon al Esperanto-Paradies (Paradizo). Sur vandoj de la vendejo troviĝas multaj informoj pri esperanto kaj tabulo kun la nomo "Esperanto-Paradies". Interese estas, ke en Esperanto-Paradizo jam loĝas la unua gasto, s-ro Asgar SAGADIAN el Irano, li estas ankaŭ gastparolanto de Radio Aŭstria Internacia, Esperanto-Redakcio. KRITZENDORF estas vilaĝo 15 km nord-okcidente de Vieno, do somerumejo por vienanoj. Ĉar jam finiĝis la bansezono, mi nur povas diri: Ĝis la revido en la Esperanto-Paradizo venontjare! Leopold Patek 2002 okazis ega inundo kiu detruis la meblojn kaj instalaĵojn de "Esperanto-Paradizo". Pro tiu ĉi granda financa perdo AMIR ne plu povis daŭrigo la entreprenon. Ekde 2006 "Esperanto-Paradizo" ne plu ekzistas. L.P. |
at-007 | Linz | Strato | Zamenhofstraße (1958) | Situo: 48° 17′ 19″ N 14° 18′ 55″ O / 48.28866 °N, 14.315158 °O (mapo) |
at-008 (d) | Linz | Statuo | ESPERANTO-Denkmal (2006) | Situo: 48° 17′ 28″ N 14° 17′ 26″ O / 48.2912 °N, 14.2906 °O (mapo) Foto : |
at-009 | Mariazell | Arboj kaj tabuloj | 1.Esperanto-tabulo kaj Esperanto-arbo (Stirio) (1993) 2.Esperanto-tabulo kaj kaŝtanarbo (1994 Esperanto-tabulo jah kaŝtanarbo) |
1. Okaze de Junulara Esperanta Renkontiĝo 2. En baziliko |
at-010 | Vieno | Strato | Zamenhofgasse (1929/56) | Situo : 48° 10′ 00″ N 16° 25′ 04″ O / 48.1666929 °N, 16.4179121 °O (mapo) |
at-011 | Vieno | Strato kaj tabulo | Zamenhofgasse (7 julio 1929) | Komenco kaj fino ĉe : Rauchgasse - Wilhelmstr. Sur la dommuro de Hotelo Hammerand (VIII-a distrikto, Florianigasse 8) troviĝas marmora malhela tabulo kaj oraj literoj kun la jena teksto germanlingva: Dr. Lazar Ludwig Zamenhof 1859-1917, dem die Menschheit die Hilfssprache ESPERANTO zu verdanken hat, wohnte in den Jahren 1886 und 1887 in diesem Hause. (Tio signifas: D-ro L. L. Zamenhofo 1859-1917, al kiu la Homaro dankŝuldas la helplingvon Esperanto, loĝis en la jaroj 1886 kaj 1887 en tiu ĉi domo.) Situo : 48° 10′ 00″ Nordo 16° 25′ 04″ Oriento / 48.166700818471 °N, 16.417908668518066 °O (mapo) |
at-012 | Vieno | Muzeo | Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj (1929) | Vidu artikolon. |
at-013 | Vieno | Memortabulo | Esperanto-tabulo (1967) | Memortabulo pri la unua oficejo de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (1., Annagasse 5) |
at-014 | Vieno | Tabulo | Pri Hugo Steiner (1968) | |
at-015 (d) | Vieno | Parko | Esperanto-parko (1992) | |
at-016 (d) | Vieno | Statuo | Zamenhof-monumento (1958) | En Esperanto-parko. |
at-017 | Vieno (Kagran) | Epitafo | E-Epitafo Karl Mopas (1992) | |
at-018 | Villach | Strato | Esperantostraße (1963) | 48° 17′ 19″ N 14° 18′ 55″ O / 48.28866 °N, 14.315158 °O (mapo) |
at-019 | Wiener Neustadt | Parko kaj tabulo | Esperanto-park (1958) Zamenhof-Gedenktafel (1959) |
Fotoj : 1, 2, 3 |
at-020 | Wolfsberg | Strato | Esperanto-Straße (1963) | Situo: 46° 50′ 54″ N 14° 50′ 33″ O / 46.84821 °N, 14.84263 °O (mapo) |
at-021 | Wörgl | Monumento | Zamenhof-monumento (1952) | Unua Zamenhof-monumento en Aŭstrio. |
Belgio
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
be-001 (d) | Anderlecht | Strato | dokter Zamenhofstraat (1960) | Avenue Docteur Zamenhof Situo : 50° 49′ 43″ N 4° 18′ 26″ O / 50.82860 °N, 4.30736 °O (mapo) ; Foto[1] |
be-002 | Antverpeno | 1.Strato 2.Domo 3.Tombo kun simbolo |
1.Zamenhofstraat (1954) 2.Esperanto-domo de Antverpeno (1980) 3. Tombo de Frans Schoofs |
1.Situo : 51° 15′ 09″ N 4° 29′ 56″ O / 51.25241 °N, 4.49882 °O (mapo) 2. Vidu artikolon. 3. Tombejo Schoonselhof, Hoboken, Situo : 51° 09′ 54″ N 4° 22′ 18″ O / 51.16500 °N, 4.37167 °O (mapo) |
be-003 | Boom | Strato | Esperantostraat (1966) | Situo : 51° 05′ 27″ N 4° 22′ 01″ O / 51.09071 °N, 4.36684 °O (mapo) |
be-004 | Bruĝo (Brugge) | Tomboj kun simboloj | 1.Tombo de Karel Poupeye 2.Tombo de Antoon Jozef Witteryck |
1 kaj 2 : |
be-005 | Bruĝo (Sint-Kruis) | Stratoj | 1.Esperanto 2.Dokter Zamenhoflaan (1969) |
2.Situo : 51° 12′ 56″ N 3° 15′ 45″ O / 51.21568 °N, 3.26258 °O (mapo)
Foto[1] |
be-006 | Bruĝo (Steenbrugge) | Stratoj | 1.A. J. Witteryckstraat 2.Esperantostraat (1950) |
1 kaj 2 : Fotoj ĉe Flickr 2.Pro influo de Antoon Jozef Witteryck |
be-007 | Bruselo | Restoracio | Restaurant Esperanto | Informoj : http://ebg.skynetblogs.be/archive-day/20040127 Arkivigite je 2007-12-15 per la retarkivo Wayback Machine Situo : rue d’Assaut 15 |
be-008 | Gent (Sint-Amandsberg) | Strato | Esperantostraat (1992) | Situo : 51° 04′ 17″ N 3° 46′ 02″ O / 51.07146 °N, 3.76714 °O (mapo) |
be-009 | Loveno | Stratoj | 1.Ludovicus Zamenhofstraat (1994) 2.Esperantolaan (1994) |
1. Situo : 50° 51′ 59″ N 4° 44′ 24″ O / 50.86632 °N, 4.73987 °O (mapo) ; foto ĉe ipernity 2. Situo : 50° 51′ 12″ N 4° 43′ 41″ O / 50.85342 °N, 4.72810 °O (mapo) |
be-010 | Loveno | Arbo | Jarmila arbo (2000) | Realigo de la asocio Esperanto 3000 Situo : 50° 52′ 59″ N 4° 41′ 43″ O / 50.883032 °N, 4.69527 °O (mapo) |
be-011 | Ostendo | 1.Strato 2.Firmao |
1.Esperantolaan (2003) 2.Esperanto (1950) |
1.Laŭ Aŭroro Arkivigite je 2008-07-25 per la retarkivo Wayback Machine, praga esperanto-informilo : La 10-an de julio pasintjara estis en Ostende ( Belgio( malfermita nova esperanto-strato. la strato situas en la nova urbokvartalo, kie troviĝas nova industria-scienca areo, kie oni kalkulas kun trans-lokiĝo de universitataj kaj teknikaj
entreprenoj. |
be-012 | Schoten | Strato | Zamenhoflaan (1968) | ? |
be-013 | Solre-sur-Sambre | Strato | Rue de l'Espéranto (1979?) | Situo : 50° 18′ 35″ N 4° 09′ 29″ O / 50.30979 °N, 4.15812 °O (mapo) Bildo de la stratŝildo en 1975 |
be-014 | Tienen | Strato | Esperantolaan | Ekde la jaro 1997, danke al Paul T. C. Kempeneers Situo : 50° 48′ 18″ N 4° 55′ 05″ O / 50.80503 °N, 4.91813 °O (mapo) |
Belorusio
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
by-001 | Grodno | Tabulo | ? (1991) | |
by-002 | Grodno | Strato | улица Заменгофа (вуліца Заменгофа) | |
Grodno | vina stardrinkejo | винный бар Эсперанто | ||
by-003 | Minsko | Universitata Restoracio / Kafejo | кафе эсперанто (Esperanto-kafeo) | 53° 54′ 26″ N 27° 34′ 42″ O / 53.9072004 °N, 27.5783419 °O (mapo) |
Britio
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
uk-001 | Appleby-in-Westmorland | Vojo | Esperanto Way (2000) | 54° 34′ 31″ N 2° 28′ 19″ U / 54.57515 °N, 2.47194 °U (mapo) |
uk-002 | Barlaston | Esperanto-domo kaj monumento (2002) | Sidejo de la Esperanto-Asocio de Britio | 52° 56′ 35″ N 2° 09′ 48″ U / 52.943017 °N, 2.163352 °U (mapo) Artikolo kun foto angle |
uk-003 | Bournemouth | Benko | Zamenhof-benko (1949) | Okaze de UK 1949. |
uk-004 | Carleton Rode | Domo | Esperanto | 52° 29′ 4″ N 1° 7′ 26″ O / 52.48444 °N, 1.12389 °O (mapo) En strato The Turnpike. |
uk-005 | Coatbridge | 1.Arbo 2.tabulo |
1.Esperanto-Arbo (1987) 2.Esperanto (1987) |
2. Bildo trovita ĉe Flickr. Drumpellier park. |
uk-006 | Edinburgh | Benko | Esperanto-Benko (1953) | Foto trovebla ĉe Flickr |
uk-007 | Keighley | Tabulo | Tabulo pri Joseph Rhodes (1984) | |
uk-008 | Kembriĝo | Teraso | Esperanto Terrace (1907) | El Eventoj n°106 : ...Verŝajne restos tamen iuj malnovaj ZEO-oj preteratentitaj. Ekzemple, la komisiito nur ĵus informiĝis pri "Esperanto Terrace" en Kembriĝo, kvankam la objekto mem ekzistas jam de 1907, kiam okazis la UK en Kembriĝo. Lokaj esperantistoj sciis pri ĝi, sed ne informis la UEA-komisiiton ĝis antaŭ nelonge. Kiam la Dokumentaro estos preta, ĝi estos utila rimedo por helpi pri la kreado de novaj ZEO-oj. Ja estus pli facile persvadi al la koncerna instanco konsideri la nomon "Esperanto" por nova strato, se oni povus montri al multaj aliaj stratoj kun tiu nomo, ĉie en la mondo. Bedaŭrinde "Esperanto Terrace" ne estas parto de ies adreso; ĝi estas la nomo de bloko el 12 domoj, kies adresoj estas Church End 172-194. Tamen krom sur ŝtonplato en la muro kun la skribaĵo "ESPERANTO TERRACE 1907" la nomo aperas ankaŭ en dokumento anoncanta la aŭkcion de tiuj domoj en 1937. |
uk-009 | Liverpool | Kafejo | Esperanto Cafe Bar [rompita ligilo] | 53° 28′ 28″ N 3° 1′ 37″ U / 53.47444 °N, 3.02694 °U (mapo) 56 South Road, Waterloo |
uk-010 | London | Domo | Zamenhof House | 51° 34′ 50″ N 0° 11′ 54″ U / 51.580576 °N, 0.198351 °U (mapo) 58 Clifton Gardens, Barnet, London NW11 7EL |
uk-011 | Newport | Vojo | Esperanto way (1984) | 51° 35′ 16″ N 2° 59′ 54″ U / 51.587741 °N, 2.998343 °U (mapo) |
uk-012 | Norwich | Vojo | Esperanto way (1966) | La vojo ne plu ekzistas. Post incendio en la publika biblioteko apud Esperanto Way oni alikonstruis la tutan terenon. Tie nun situas kulturcentro The Forum. |
uk-013 | Penrhyndeudraeth | Placo | Silbernik Placo (1984) | |
uk-014 | Prestwick (Skotlando) | Strato | Esperanto Road (1987) | 55° 29′ 49″ N 4° 36′ 45″ U / 55.496913 °N, 4.61248 °U (mapo) |
uk-015 | Sheffield | Placo | Esperanto Place (1974) | Inaŭgurita okaze de 58-a Brita Kongreso de Esperanto (1974), ree okaze de 98-a Brita Kongreso (2-a bildo). |
uk-016 | Stoke-on-Trent[2] | Vojo | Esperanto Way (1963) | Ekzistas en tiu strato trinkejo The Green Star Arkivigite je 2013-07-03 per la retarkivo Wayback Machine. (Ĝis 2005 ĝi havis ankaŭ esperantlingvan surskribon la verda stelo.) 53° 2′ 47″ N 2° 10′ 26″ U / 53.04639 °N, 2.17389 °U (mapo) |
uk-017 | Stoke-on-Trent | Tabulo | Zamenhof-tabulo (1964) | Kvinpinta tabulo sur la muro de Green Star. Surskribo: Dr. Lazar Ludovik Zamenhof, 1859–1917, creator of Esperanto, the international language. The green star is the symbol of Esperanto. (Traduko: ... kreinto de Esperanto, la internacia lingvo. La verda stelo estas la simbolo de Esperanto.) |
uk-018 | Stoke-on-Trent | Vojo | Zamenhof Grove (1965) | 53° 2′ 54″ N 2° 10′ 23″ U / 53.04833 °N, 2.17306 °U (mapo) |
uk-019 | Stoke-on-Trent | Skulptaĵo | Zamenhof/Esperanto-skulptaĵo (1995) | |
uk-020 | Stoke-on-Trent | Monumento | Zamenhof-monumento |
Bulgario
[redakti | redakti fonton]Ĉeĥio
[redakti | redakti fonton]Danio
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
dk-001 | Fredericia | Tabulo | Esperanto-Tabulo | Ĉe la enirejo de Fredericia Vandrerhjem (migrulhejmo/junula gastejo - Vestre Ringvej 98) |
dk-002 | Kopenago | 1.Aleo/Kulturdomo 2.Restoracio |
? | |
dk-003 | Middelfart | Firmao | Esperanto | |
dk-004 | Rødovre | Restoracio | Esperanto Pizzabar | Situo : 55° 41′ 45″ N 12° 27′ 33″ O / 55.6958 °N, 12.4593 °O (mapo) |
Estonio
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
ee-001 | Tartu | Monumento | Zamenhof-monumento (1991) | Sidejo el Tartua Esperanto-Societo |
- Eble ne plu ekzistanta : La tombŝtono de Hendrik Adamson, en Tuhalaane (?), ricevis esperanto-epitafo en 1957 :
“ | Mi ne bezonas oron, nek ĉiujn trezorojn de l'mondo, sed sangan mi ploras ploron pri homaj maljust' kaj senhonto. |
” |
- Tiu teksto devenas de lia poemo Diogeno, en Dekdu poetoj, paĝoj 17-18. Informoj en Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007.
Finnlando
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
fi-001 | Espoo | Strato | Esperantotie (finne) Esperantovägen (svede) |
Ĉe la strato longe loĝis doktoro Vilho Setälä, kiu tiel nomis la straton. La nomon poste oficialigis la urbo.
Vidu la situon 60° 09′ 33″ Nordo 24° 45′ 36″ Oriento / 60.1591 °N, 24.7599 °O (mapo) ; foto ĉe Ipernity |
fi-002 | Taivalkoski, vilaĝo Metsäkylä |
Arbaro | Arbaro de Zamenhof (2000) | Informoj trovitaj en la artikolo Arbo de Latvio en Arbaro de Zamenhof en Finnlando Unuaj arboj nomitaj en 2000 : la arbo de "Homaj Rajtoj", la arbo de "Paco", la arbo de "Egaleco". Nun : ŝildoj de 15 arboj aldonitaj. – Artikolo pri la arbaro troviĝas sur retpaĝoj de la vilaĝo (en la finna)[3] ; aliaj informoj en artikolo ĉe Ipernity. |
fi-003 | Oulu | Arbo | Esperanto-Arbo (1987) | |
fi-004 | Tampere | Arbo | Esperanto-Arbo (1995) | En la parko Sorsapuisto, okaze de la 80-a Universala Kongreso de Esperanto
Informoj kaj fotoj : |
fi-005 | Turku | Asteroidoj | 1.Esperanto (1936) 2.Zamenhof (1938) |
En tiu urbo, la malkovrinto de la asteroidoj nomis ilin tiel. Vidu la artikolojn : 1421 Esperanto kaj 1462 Zamenhof. |
Francio
[redakti | redakti fonton]Germanio
[redakti | redakti fonton]Grekio
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
gr-001 | Korfuo (insulo) | Trinkejo | Esperanto Café - Bar (2012 aŭ antaŭe) | Fejsbuko |
gr-002 | Paros (insulo) | Restoracio | Esperanto (1991) |
Hispanio
[redakti | redakti fonton]Hungario
[redakti | redakti fonton]Vidu la artikolon Listo de ZEO-oj en Hungario Arkivigite je 2016-06-02 per la retarkivo Wayback Machine.
Post la lasta ĝisdatigo de tiu paĝo, novaj ZEO-oj estis inaŭguritaj:
Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
hu-001 | Budapeŝto | Kajo | Kajo Valdemar kaj Nina Langlet (2010) | Fonto : eventoj.hu 14/06/2010, laŭ komuniko de MTI (hungara novaĵagentejo) :
Kajo en Budapeŝto pri Valdemar kaj Nina Langlet La hungaria Fondaĵo Carl Lutz en la jaro 2005 faris peton al la ĉefurba konsilio (asembleo) renomi la kajojn apud la rivero Duna en Budapeŝto – kaj per tio fari omaĝon al la martiroj kaj herooj kiuj savadis la persekutatojn dum la sagokruca teroro en 1944. La 3-an de junio de tiu ĉi jaro la Ĉefurba Konsilio de Budapeŝto traktis la temon, kaj per decido oni nomumis la kajon en la urboparto Buda inter la pontoj Szabadság kaj Petőfi pri esperantistaj geedzoj - Valdemar kaj Nina Langlet! |
Irlando
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
ie-001 | Belfast | Restoracio | Esperanto (1996) | el Brita Esperantisto, februaro 1996 : En la centro de Belfast mi rimarkis la nomon "Esperanto". Ne temis pri nova filio de nia E-centro, sed pri... restoracio! Ĉu Esperantio havas propran kuiradon? Kun kvar amikoj mi eniris por esplori pli. Ni eltrovis bonvenigan etoson, amikajn gekelnerojn, apetitvekajn aromojn. La menuo klarigis: samkiel Zamenhof esperis kunigi diversajn popolojn de la mondo, tiel la celo de tiu ĉi restoracio estas kunigi pladojn el la tuta mondo... Jes, eĉ unu-du el Esperantio mem! Ni pasigis la tutan vesperon kun bonega manĝado kaj vino... Do, mi rekomendas al ĉiuj s-noj, se vi iam vizitos Belfaston, nepre manĝu ĉe la restoracio "Esperanto". La kelneroj tie ne parolas E-on, sed la manĝaĵo mem ja parolos al vi per sia propra lingvo internacia! Inf.: Vilĉjo Walker Adreso: Esperanto Cafe Bar Restaurant, 89 Dublin Road, Belfast BT2 7HF, Irlando. |
ie-002 | Carsfearna | Asocio | Esperanto-Centro (1997) | |
ie-003 | Cloneygowan | Arbo | Esperanto-Arbo (1992) |
Italio
[redakti | redakti fonton]Kroatio
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ ĉi tiun paĝon Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine ĉe la Kroata Esperanto-Ligo, kaj ĉe la Zagreba Esperantisto[4].
Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
hr-001 | Dubrovnik (insulo Lopud) | Esperanta frazo el ŝtonoj | Laŭ Kroata E-Ligo Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine : La vilao "Vesna" sur la insulo Lopud apud Dubrovnik havas esperantajn vortojn "Unu homara lingvo - unu homara sorto" enkonstruitajn en la ĉirkaŭvilaan ŝtonan barilon. La mesaĝon en Esperanto ĉe sia vilao enkonstruigis posedanto de la vilao juristo - esperantisto d-ro Ante Ramljak (1893-1972). Li eksciis pri Esperanto pere de d-ro Ivo Lapenna, kiu junaĝe akiris siajn juristajn spertojn en la advokata oficejo de d-ro Ramljak. Foto | |
hr-002 | Đurđevac | Epitafo | Tombmonumento kun Esperanta teksto [4]; foto ; Teksto : Patrino, la amo mia | |
hr-003 | Hraŝĉina | Tabulo | Tabulo pri metorita falo | La tabulo estas trilingva. Laŭ Kroata Esperanto Ligo, per Esperanto sur la tabulo la komunumo Hrašćina, la vilaĝo kie troviĝas la bieno de Spomenka Štimec, dankas al esperantistoj pro kulturaj programoj en Hrašćina okazantaj tie ekde 1995 fare de Kroata Esperanto-Ligo. foto kaj detalo |
hr-004 | Koprivnički Bregi | Memortabulo | Al Ilija PUHALO (23-an de junio 2012) | Laŭ la Zagreba esperantisto Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine :
Koprivnički Bregi estas vilaĝo troviĝanta proksime al Koprivnica, la ĉi-jara urbo-gastiganto de kroata nacia Esperanto-kongreso. En tiu vilaĝo vivis kaj laboris la konata fervojisto-esperantisto Ilija Puhalo, unu el la gvidantoj de Internacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj (IAFE), kiu per liaj klopodoj havis sian sidejon en la tiama Jugoslavio. Okaze de la 75-a morto-datreveno de Ilija Puhalo, Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac proponis al Komunumo Koprivnički Bregi ke oni honorigu lin per starigo de dulingva memortabulo. La Komunumo akceptis la proponon, kaj okaze de la 10-a kongreso de kroataj esperantistoj, la kongresanoj partoprenis la inaŭguran solenaĵon de nova ZEO, kiu staras sur la Socia domo en la vilaĝo, fakte sur la konstruaĵo kie funkciis la loka Esperanto-klubo antaŭ la dua mondmilito. Ĉiujn kostojn de la tabulo kaj la festo pagis la Komunumo Koprivnički Bregi, kaj la tabulon la 23-an de junio 2012 kune malkovris Darko Sobota (prezidanto de la komunuma konsilantaro) kaj Josip Pleadin (sekretario de Dokumenta Esperanto-Centro), simbole deprenante la Esperantan flagon per kiu la tabulo estis kovrita. |
hr-005 | Korčula | Strato | Marinko Ĝivoje strato (1996) | |
hr-006 | Kostrena | E-domo | Esperanto domo | La domo troviĝas je la elirejo de Rijeka, Esperanto-Domo, kie okazas la ekzamenoj pri Esperanto. La ceteran tempon utiligas ĝin skoltoj. Informoj trovitaj ĉe Horizonto[rompita ligilo] kaj ĉe la Hungara asocio Arkivigite je 2010-12-10 per la retarkivo Wayback Machine ; fotoj 1&2 |
hr-007 | Križevci | Epitafo | Tombmonumento kun Esperanta teksto;[4] foto | |
hr-008 | Mali Rat | Reklamaj tabuloj | Esperanto (1966) | Laŭ Kroata E-Ligo Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine : Ĉ. la jaro 1966 s-ro Davor Grgat el Mali Rat, tiam laboristo en firmao por produktado de trafikaj signoj kaj reklamoj, faris plurajn reklamtabulojn pri Esperanto. La tabulon kun la esperanta stelo kaj la litero "E" li starigis en sekvaj jaroj apud la ŝoseo "Adriatika magistralo" (D8) sur aŭtobusan haltejon en Mali Rat, 16,5 km for de Split kaj 6 km for de Omiš. La tabulo grandas 130 x 30 cm kaj estas tre bone videbla por ĉiuj kiuj veturas tie. Tion konfirmis al li pluraj esperantistoj veturintaj tie, kiujn li poste renkontadis en esperantaj kongresoj. Grgat rakontas jenon: "Ekde tiam neniu riproĉis min pro la fakto, ke mi starigis la tabulon. Kvankam mi estas oficiala ĵurnalisto de la komunumo Dugi Rat kaj konstante mi ĉeestas en iliaj kunsidoj, neniu demansis min pri tio. Fakte, la tabulo estas super private posedata grundo. Kiam mi estis fotanta la tabulon, la posedanto de la grundo demandis min nur 'Kial tiom da fotoj?', kaj post mia respondo, ke temas pri reklamo por esperantaj stratoj kaj placoj, la s-ro Petrić nur ridetante diris: 'Bone, oni aŭdu pri tio, ju pli malproksime, des pli bone...'". Kvankam la tabulo ne estas oficiala, ĝi estas notinda pro ĝia daŭa ekzisto. Jen la video. |
hr-009 | Našice | Strato | Strato Mavro Špicer (2007) | Foto Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine[4] |
hr-010 | Opatija | Tombo | Tombo de Marija Pilepić | La unua esperantistino en Kroatio[4] Foto Arkivigite je 2013-12-19 per la retarkivo Wayback Machine, alia foto |
hr-011 | Osijek | 1.Arbo 2.Strato |
1.Esperanto arbo (1985) 2.Esperanto-strato (2009) |
Iama : Esperanto-parko. Laŭ artikolo de la Zagreba Esperantisto[rompita ligilo] : La 22-an de decembro 2008 la Urba Konsilantaro de Osijek akceptis la proponon, ke unu strateto en la osijeka urboparto nomata Malsupra Urbo, ricevu la nomon Esperanto-strato (Esperantska ulica). La ideon lanĉis antaŭ kelkaj jaroj kaj preparis la necesajn dokumentojn por la longa decidprocedo de pluraj urbaj instancoj Esperanto-societo “Liberiga Stelo”. Starigo de strata nomŝildo espereble okazos en januaro 2009, kaj la 17-an de oktobro 2009 Osijek gastigos jaran renkontiĝon de kroatiaj esperantistoj. (Artikolo verkita de Josip Pleadin) ; Multaj informoj tie Arkivigite je 2009-10-15 per la retarkivo Wayback Machine.
|
hr-012 (d) | Rijeka | Memortabulo | “Adriatika Ligo Esperantista” (2007) | Foto Arkivigite je 2015-06-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2015-06-10 per la retarkivo Wayback Machine[4] ; Teksto dulingve : En tiu ĉi domo estis sidejo de adriatika ligo esperantista - la unua esperantista aorganizo en Rijeka kaj Kroatio ekde ties fondiĝo la 28an de septembro 1907. Okaze de la 100a jubileo. |
hr-013 | Selce | Pensiono/Hotelo | Esperanto-pensiono (1930) | Ĝi nun estas 3-stela hotelo nomata "Hotel Esperanto", posedata de neesperantista familio (retejo - foto). |
hr-014 | Šibenik | Memortabulo | Tombejo dediĉita al Ivo Lapenna kaj lia dua edzino Ljuba Knjažinskaja (1987) | Foto Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine[4] |
hr-015 | Varaždin | Strato | Ulica Bozidar Vanĉik (2005) | Informoj : el Tempo (Gazeto de Kroata Esperanto-Ligo) : BOŽIDAR VANČIK RICEVIS SIAN STRATON EN VARAŽDIN Granda kroata Esperanta tradukisto kaj poeto Božidar Vančik ricevis en Varaždin sian straton. Božidar Vančik (Kaniža 1909 - Varaždin 1970) estis juĝisto, anstataŭanto de ŝtata prokuroro, aŭtoro de lernolibro pri Esperanto laŭ kiu li ofte kaj multe instruis. Krom Esperanto lia granda hobio estis Intersteno. Li multe tradukis el la kroata literaturo kaj lit-eraturoj de aliaj sudslavaj popoloj. Lia plej fama traduko estas Kavo de Ivan Goran Kovačić. En poemaro Reehoj, publikigita sur Kanariaj Insuloj troviĝas 7 liaj pomeoj, el kiuj la plej fama estas Al abortita ido. Vančik reprezentas Kroation en pluraj antologioj de la originala Esperanta literaturo. Foto[rompita ligilo] |
hr-016 | Vrbovec | Memortabulo | al Josip Velebit (20-an de junio 2011) | Foto ; La teksto diras "De 1965 ĝis 1972 en ĉi tiu lernejo laboris poeto, tradukisto kaj esperantisto profesoro Josip Velebit. La tabulon starigas Urbo Vrbovec okaze de la 100-a datreveno de lia naskiĝo. En Vrbovec, la 20-an de junio 2011." |
hr-017 (d) | Zagreb | 1.Strato 2.Monumento 3.Strato 4.Memortabulo |
1.Zamenhofova ulica (1953 okaze de la UK) 2.La futuro (2001) 3.Slavko-Ježić-Strato (1996) 4.“Kroata Esperantisto” (1989) |
1.Antaŭa nomo : Borišina ulica ; fotoj : 1 Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine & 2[rompita ligilo] 2. Teksto : La futuro, Por Monda Komunikado - En Paco kaj Libero. Farita de Jesper Neergaard kaj starigita dum la UK 2001 en Zagreb. Nomo proponita de Ivo Lapenna. Vidu informoj kaj fotoj ĉi tie. |
hr-017 | Bjelovar | Arbo | Arbo de internacia amikeco (09/07/2018) | Okaze de la 20-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco. Laŭ Društvo esperantista Bjelovara, en ĉi tiu eksterordinara evento kolektiĝis multaj esperantistoj kaj loĝantoj de Bjelovar. La plantadon de la Arbo permesis kaj finacis la Urbo Bjelovar, kaj ĝi estas plantita en vere simbola loko, ĉe la Placo de Stjepan Radić, persono kiu apartenis al maloftaj politikistoj de sia epoko, estante ankaŭ esperantisto, ĝuste en la periodo kiam li estis ministro de edukado. |
Iamaj ZEO-oj:
- Osijek: Esperanto-parko
- Primoŝteno: Internacia-Esperanto-Kampadejo-Primoŝteno
- Slavonski Brod: Ekzistis Esperanto-Strato ekde 1961 sed en 1992 ĝi estis alinomita. (Laŭ D.Klobuĉar)
- Esperanto-boato en Primoŝteno
Latvio
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
lv-001 | Liepaja | Strato | ESPERANTO iela (7 novembro 1932) | Antaŭa nomo : Jana iela Komenco kaj fino ĉe : Kr. Barona ielä - Preĉu iela. El la artikolo Esperanto-movado en Latvio : |
Litovio
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
lt-001 (d) | Kaŭnaso | Strato | Zamenhofo gatvė (1925) | 54° 53′ 45″ N 23° 53′ 34″ O / 54.8958268 °N, 23.8928784 °O (mapo) Antaŭa nomo : Pazu gatvė Komenco kaj fino ĉe : Vilniaus g. N-ro 21 - Nemuno kranto g. |
lt-002 | Kazlų Rūda | Strato | Esperanto gatvę (1961) | Situo : 54° 44′ 52″ N 23° 30′ 10″ O / 54.747762 °N, 23.502846 °O (mapo) |
lt-003 (d) | Veisiejai | 1.Strato 2.Memorŝtono 3. Monumento |
1.L. Zamenhofo gavté (1965/89) 2.Z-Memorshtonoj (1989) 3. Z-Monumento (1998) |
Informoj kaj fotoj en la la retejo de la Litova Esperanto-Asocio
|
lt-004 | Vilnius | Strato kaj bushaltejo | Zamenhofo gatve | 54° 44′ 22″ N 25° 13′ 57″ O / 54.7395596 °N, 25.2323710 °O (mapo)Informoj kaj situo : ĉi tie. Pri la bushaltejo, vidu La Ondo de Esperanto n-ro 146. |
Malto
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
mt-001 | Msida | 1-2.Stratoj 3.Monumento |
1.Triq l-Esperanto (1982) 2.Zamenhof (1978) 3.Zamenhof-monumento (1990) |
Informoj : http://www.geocities.com/maltaesperanto/historio.html[rompita ligilo]
1.Situo : 35° 54′ 03″ N 14° 29′ 04″ O / 35.900777 °N, 14.484441 °O (mapo) ; 2.Situo : 35° 53′ 51″ N 14° 29′ 07″ O / 35.89749 °N, 14.485141 °O (mapo) ; 3.Situo : 35° 53′ 44″ N 14° 29′ 37″ O / 35.89566 °N, 14.49350 °O (mapo) |
Nederlando
[redakti | redakti fonton]Nord-Makedonio
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
mk-001 | Duszniki | Monumento | Zamenhof-monumento | |
mk-002 | Kumanovo | Strato | Esperanto-Strato (1976) | |
mk-003 | Prilep | Statuo | noto el aliaflanko.de, arkivigite en septembro 2007 | |
mk-004 (d) | Prilep | Strato | Ulica Lazar Zamenhof | noto el aliaflanko.de, arkivigite en septembro 2007 |
mk-005 (d) | Prilep | Mozaiko | Ŝtona Zamenhofa mozaiko (24-an de majo 2001) | El Eventoj n-ro 209 : La 24-an de majo [2001] en Prilep, Makedonio, solene estis inaŭgurita nova ŝtona Zamenhofa mozaiko (50 x 70 cm). La mozaiko estas surmetita sur la fasado de la domo de prilepa merita esperantisto s-ro Metodi Galeski. |
mk-006 | Prilep | Tabulo | Esperanto-tabulo (la 2-an de junio [2002 aŭ 2003]) | El la E-novaĵoj de El Popola Ĉinio, jen ankaŭ arkivigite: La 2-an de junio [2002 aŭ 2003] en Prilep estis solene elkovrita nova ZEO, kiu troviĝas sur la fasado de la domo de prilepa esperantistino sinjorino Aneta Trompeska Dunģerović (Анета Тромпеска-Дунѓеровиќ, str. "Partizanski odredi" n-ro 2). La nova ZEO estas blanka rondo kun radiuso de 40 cm, en kiu estas pentritaj verda rondo (r. 30 cm), verda stelo, du manoj kaj teksto "Esperanto" supre kaj "ponto por amikeco" sube.. |
mk-007 | Prilep | Diversaj | Esperanto, Amikeco, Libero, Verda Stelo, ktp | En Eventoj n-ro155 : Prilep - la urbo de Esperanto Tuj post la 83-a UK mi, invitite de la E-societo "La progreso", vizitis la urbon Prilep en Makedonio - la urbon de Esperanto. Tie mi ĉeestis la ceremonion pri ĝemeliĝo de la Changsha-a Esperanto-Asocio, Ĉinio, kaj la E-societo "La progreso" de Prilep, poste estis akceptita de la tiea urbestro kaj intervjuita de la urba televidstacio. JIANG Zu-yue |
mk-008 | Skopje | Strato | Esperanto-Strato (1986) | 42° 00′ 24″ N 21° 22′ 25″ O / 42.006719 °N, 21.373558 °O (mapo) |
mk-009 | Strumica | Hotelo | Esperanto | Unu el la plej malnovaj hoteloj de Strumica. Informoj (angle) Arkivigite je 2006-05-10 per la retarkivo Wayback Machine |
Norvegio
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
no-001 | Elverum | Strato | Esperantogata (1965) | Situo : 60° 53′ 05″ N 11° 32′ 24″ O / 60.88486 °N, 11.53990 °O (mapo) ; Foto kaj situo[1] |
no-002 | Hamar | Strato | Esperantogata (1990) | Situo : 60° 47′ 30″ N 11° 05′ 13″ O / 60.79163 °N, 11.08696 °O (mapo) ; Foto kaj situo[1] |
no-003 | Hommersak | Vojo | Esperanto-vojo (1998) | |
no-004 | Jørpeland | Strato | Esperanto-strato (12/12/1964) | Situo : 59° 01′ 30″ N 6° 02′ 20″ O / 59.025064 °N, 6.038961 °O (mapo) : El la "Norvega Esperantisto" 4/2015: Esperantovegen en Jørpeland (Rogaland) estis inaŭgurata la 12an de decembro 1964, laŭ iniciato de la loka klubo ”Pacaj batalantoj”. La ceremonio estis troige pompa: Sub kvar metrojn alta pordego kun la teksto ”Esperantoveg nr. 1 i Norge, nr. 241 i verden” estis paroladoj de la vic-urbestro, de reprezentanto de NEL kaj de la kluba prezidanto. Ludis kompreneble la 50-membra lerneja orkestro, kaj vespere estis bankedo kun ĉiaj moŝtuloj kaj la radio. |
no-005 | Løten | Strato | Esperanto-strato (1969) | Situo : 60° 49′ 06″ N 11° 20′ 52″ O / 60.8182224 °N, 11.3478195 °O (mapo) |
no-006 | Narvik | Monumento | Esperanto-monumento (16-an de aŭgusto 1934) | Unu el la plej nordaj ZEO-oj. Fare de intendanto-generalo Louis Bastien, post la 26-a UK en Stokholmo.
Foto estas videbla en tiu ĉi retejo : http://home.online.no/~torgeir/minnesmerker/esperanto.htm Arkivigite je 2009-04-24 per la retarkivo Wayback Machine |
no-007 | Os | Epitafo | Tombo de Haldor Midthus (1955) | El "Norvega esperantisto" 4/2015 : Omaĝe al lia memoro, norvegaj esperantistoj starigis memorŝtonon sur lia tombo en 1955. La teksto diras: (En Esperanto: ”Haldor Midthus [...] fondis la norvegan Esperantomovadon 1896”) |
no-008 | Oslo | Klubo | Esperanto-klubo "Esperantonia" | Foto kaj situo[1]. La nomo devenas de Antonia, kiu estas la nomo de aktivulino, kiu donacis multe por ebligi la aĉeton de la kluba sidejo. |
no-009 | Svalbard kaj Jan-Majen-Insulo | Duoninsulo | Esperantoneset (1929) | Unu el la plej nordaj ZEO-oj. Nomita de Johannes Lid. Loko : http://www.placemarks.de/google-earth/2534352/esperantoneset.html[rompita ligilo] ; http://www.tutiempo.net/Tierra/Svalbard/Esperantoneset-SV002459.html ; 78° 37′ 00″ N 15° 24′ 00″ O / 78.61667 °N, 15.40000 °O (mapo)
|
Pollando
[redakti | redakti fonton]En la jaro 2007 estis ĉirkaŭ 170 ZEO-oj en Pollando.
Portugalio
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
pt-001 | Barreiro | Placo | Zamenhof-placeto / Praceta Zamenhof (1980) | |
pt-002 | Barreiro | Monumento | Esperanto-monumento (1987) | La monumento situas en la placeto mem. |
pt-002 | Cacém | Strateto | Travessa Dr. Luís Zamenhof (2017) | 38° 46′ 03″ Nordo 9° 18′ 13″ Okcidento / 38.76761 °N, 9.30374 °U (mapo) |
Rumanio
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
ro-001 (d) | Sibio | Tabulo | Andreo Cseh Tabulo (1995) | Dulingva tabulo : ANDREO CSEH, 1895–1978, fama esperantologo, ĉi tie debutis en la jaroj 1920–1921. Informoj kaj foto : http://www.ais-sanmarino.org/mapoj/sibiu/informoj/html/csehdomo.html |
ro-002 | Braŝovo | Skvaro kaj tabulo | Skvaro Esperanto kaj memortabulo pri la 57-a IFEF-kongreso (2005) | Estigitaj dum la 57-a IFEF-kongreso (2005). La reprezentantoj de unuopaj landoj plantis rozojn en la skvaro. Informoj trovitaj en revuo Esperanto novembro 2005[rompita ligilo]. |
ro-003 | Bukareŝto | Restoracio | Esperanto | strada Eremia Grigorescu 17 |
Rusio
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj | |
---|---|---|---|---|---|
ru-001 | Bogorodsk | Strato | Ulica Esperantistov (1962) | Laŭ La Ondo de Esperanto n-ro 110: Strato de Esperantistoj Andrej Grigorjevskij 56° 06′ 10″ N 43° 31′ 21″ O / 56.102784 °N, 43.522414 °O (mapo) | |
ru-002 | Jessentuki (Stavropola regiono) | Hotelo | Espero | 44° 03′ 04″ N 42° 52′ 13″ O / 44.0510102 °N, 42.8702563 °O (mapo) Hotelo "Espero" portas nomon de la vilao "Espero", kiun fondis esperantisto generalo Nikolaj Reŝetin | |
ru-003 | Kazan (Tatarstano) | Strato | Ulica Esperanto (1927/49;1988/2015?) | 55° 46′ 16″ N 49° 08′ 10″ O / 55.771214 °N, 49.136095 °O (mapo) | |
ru-004 | Kirov | Kafejo | Esperanto (2002) | Laŭ La Ondo de Esperanto n-ro 93 Arkivigite je 2008-01-17 per la retarkivo Wayback Machine (vidu foton) : En la cirko de Kirov (900 km oriente de Moskvo) antaŭ nelonge estas malfermita kafejo Esperanto. La posedantoj de la kafejo tiel nomis ĝin, ĉar la vorto Esperanto “estas bela”. La kafejo estas populara; sur ĝiaj muroj steluloj restigas salutskribaĵojn. (Sergej Paĥomov) | |
ru-005 | Moskvo | Restoracio | Esperanto Lounge Arkivigite je 2014-01-03 per la retarkivo Wayback Machine (2012) | Vjatskaja ulica (Вятская ул.) 41a | |
Tomsk | Memortabulo | (1921) | Memortabulo en esperanto kaj Rusa lingvo. Teksto : Eterna memoro al ekzilitoj en Siberion de imperialista milito, heroe pereintaj por la monda sociala revolucio. Foto, alia foto. |
Ne plu ekzistanta:
- Aleksrandrovskaya, Sankt-Peterburgo, Esperanto-kulturdomo (Foto) 59° 43′ 43″ N 30° 21′ 18″ O / 59.728728 °N, 30.354954 °O (mapo), nun estas restaŭracio "Kinza"
Serbio
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
rs-001 | Subotica (Vojvodino) | Strato | Esperanto-Strato (1987) | 46° 05′ 47″ N 19° 40′ 00″ O / 46.096414 °N, 19.666708 °O (mapo) | ||||||
rs-002 | Subotica | Tombo | La tombo de Tibor Sekelj (1988) | Sub bronza bareliefo legeblas jena surskribaĵo en Esperanto:
|
Slovakio
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
sk-001 | Bratislavo | Strato | Zamenhofova ulica - Zamenhof Gasse (1930) | En kvartalo VI. La strat-tabuletoj en tiu urbo estis en tri lingvoj: slovaka, germana kaj hungara. Fine de 1933 oni forigis la hungaran surskribon. |
sk-002 | Liptovský Hrádok | Monumento | al Albert Škarvan | El Starto 1/2003 (206) : Monumento (surmura memortabulo kaj sube busto) al d-ro Albert ŠKARVAN (1869-1926), eldoninto de la unua lernolibro de Esperanto por slovakoj. |
sk-003 | Nové Zámky | Strato | Zamenhofova ulica | La stratnomo estas en slovaka kaj hungara lingvoj. |
sk-004 | Poprad | 1.Tabulo 2.Parko |
Salono de Tibor Sekelj (1995) 2.Parko de Milan Zvara |
El Starto 1/2003 (206) : En Kultura Esperanto-Centro troviĝas memortabulo kun surskribo: "Salono de Tibor Sekelj. Poprad 29.11.1986. Donaco de urbo Subotnica kaj Esperanto-societo el Subotnica." La 26an de septembro 2002 ricevis la centra parko en Poprad la nomon ”Parko de Milan Zvara”. |
sk-005 | Pribylina | Hotelo | Esperanto (1969) | Vidu artikolo : Esperanto (hotelo) |
Svedio
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
se-001 (d) | Göteborg | Placo | Esperantoplatsen (1955 kaj 1968) | Vidu la sveda artikolo : Esperantoplatsen Laŭ la Esperanto-Societo de Gotenburgo : Ankaŭ Gotenburgo havas sian ZEO-on: Esperantoplatsen, la Esperantoplaco. Krome la Urba biblioteko havas la plej grandan nombron da Esperanto-libroj en sveda publika biblioteko. Situo : 57° 42′ 09″ N 11° 57′ 19″ O / 57.70254 °N, 11.95525 °O (mapo) |
se-002 | Lesjöfors | Domo | Esperanto-Gården | Vidu : Esperanto-domo de Svedio |
se-003 | Malmö | Strato kaj Bushaltejo | Esperantogatan (1981 kaj 1982) | Situo : 55° 33′ 26″ N 12° 59′ 40″ O / 55.55714 °N, 12.99454 °O (mapo) |
se-004 | Stokholmo | Restoracio | Esperanto | la nomo estis adoptita laŭ la romano La alkemiisto de Paulo Coelho "kie Esperanto estas priskribita kiel universa lingvo" |
Svislando
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
ch-001 | Genève | Tabulo | Zamenhof-Tabulo (1921) | Situo : 46° 12′ 16″ N 6° 09′ 11″ O / 46.204369 °N, 6.152987 °O (mapo). Ĉe la strato "Rue du Vieux-Collège 12". Foto ĉe Flickr. |
ch-002 | La Chaux-de-Fonds | 1. Kulturcentro 2.Pomĝardeno |
1. Centre Culturel Espérantiste (1974) 2.Esperanto-Verdejo (2003) |
2. Vidu la artikolon Kultura Centro Esperantista. Situo : 47° 05′ 54″ N 6° 48′ 37″ O / 47.09824 °N, 6.81026 °O (mapo) 3.Trovita en La Ondo de Esperanto n-ro106-107 Arkivigite je 2008-06-22 per la retarkivo Wayback Machine : Dum la kongreso estis baptita nova ZEO: la Esperanto-Verdejo — bela pomĝardeno apud Kultura Centro Esperantista, la [SAT-]kongresa organizanto. (2003) |
ch-003 | Les Brenets | 1.Tabulo 2.Tombo 3.Stelo |
1-2.Edouard Ducommun 3.Verda stelo |
1. La ŝildo sur la domo Grand-Rue 14 memorigas pri Edouard Ducommun, pioniro de Esperanto kaj de ties instruado. 2. La tombo de Edouard Ducommun en la tombejo portas stelon. |
ch-004 (d) | Romanshorn | Vojo/strato | Esperantoweg (1965) | Situo : Esperantoweg 47° 33′ 37″ N 9° 22′ 16″ O / 47.56039 °N, 9.37124 °O (mapo) foto de la ŝildo |
Ukrainio
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
uk-001 | Atleŝ | Submara Aleo | Esperanto-aleo (2008) | Laŭ Eventoj.hu (vidu mesaĝon[rompita ligilo]) En 2008, dum la unua Internaciaj Esperantaj Tagnoktoj (IET), la partoprenantoj solene inaŭguris Esperanto-Aleon, en kiu la unuaj bustoj estis tiu de Zamenhof kaj fama blinda esperantisto, vojaĝanto, verkisto Vasilij Eroŝenko [; la bustojn] bustojn kreis konata skulptisto Sergej Fjodorov. Por la dua IET (2010) estas planita inaĝuri la buston de Valdemar Langlet. Iu aleo estas unika ĉar ĝi estas submara. Informoj : http://esperanto.net/iet2008/index.php Arkivigite je 2010-01-30 per la retarkivo Wayback Machine ; http://www.liberafolio.org/2010/langlet-lenino-kaj-zamenhof-igis-submaraj-najbaroj |
uk-002 | Jalto | Tabulo | Tabulo al Ilja Ostrovskij (2002) | Informoj kaj fotoj : Vidu La Ondo de Esperanto n-ro 93 Arkivigite je 2008-01-17 per la retarkivo Wayback Machine |
uk-003 | Odeso | 1. Monumento 2. Tabulo |
Monumento al Zamenhof (1957) Tabulo al Vladimir Gernet (2011) |
ZEO-j en Odeso Arkivigite je 2014-08-17 per la retarkivo Wayback Machine , Historio de Aleksandr Ĥarjkovskij pri la monumento Arkivigite je 2015-06-10 per la retarkivo Wayback Machine, foto, alia foto |
uk-004 | Rava Ruskaja | Parko | Zamenhof-parko (1987) | |
uk-005 | Slavjansk (Donecka prov.) | Oficejo | E-Centra Oficejo (1991) | |
uk-006 | Ternopilo | Tabulo | Miĥajlo Jurkiv Tabulo (1995) | Laŭ la artikolo pri Miĥajlo Jurkiv : sur la domo de Provinca filharmonio en 1995 estis muntita memortabulo omaĝe al M. Jurkiv - aŭtoro de E-lernolibro, fama esperantisto. Skulptisto - Ivan Sonsjadlo. Iam en la nuna filharmonio estis Domo de la urba frataro, kies aktiva membro estis M. Jurkiv. |
uk-007 | Veiseja | Strato | Esperanto-Strato (1964) |
- Ekstera ligilo : ZEO-j en Ukrainio Arkivigite je 2013-08-01 per la retarkivo Wayback Machine
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ZEO-oj en Belgio: artikolo en la revuo Horizontaal.
- ZEO-oj en Ukrainio: http://adresaro.ukrainio.org.ua/zeoj-en-ukrainio Arkivigite je 2013-08-01 per la retarkivo Wayback Machine
- ZEO-oj en Britio, Francio kaj tiel plu: http://horizonto.free.fr/esperanto/zeo-oj/zeo-oj.html[rompita ligilo]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Listo de fotoj pri ZEO-oj[rompita ligilo] ĉe Horizonto, retpaĝo de Cirilo, BEMI-ano.
- ↑ http://www.thepotteries.org/photo_wk/154.htm
- ↑ “Esperanto-satumetsä”, La fabela arbaro Esperanto (en la finna)[rompita ligilo]
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 4,8 Informoj trovitaj ĉi tie Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine ĉe la Zagreba Eseprantisto
- ↑ Tombo de Tibor Sekelj, Subotica 1988, Österreichische Nationalbibliothek ÖNB 7177179
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|