Lilli Palmer
Lilli Palmer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Lilli Marie Peiser |
Naskiĝo | 24-an de majo 1914 en Poznano |
Morto | 27-an de januaro 1986 (71-jaraĝa) en Los-Anĝeleso |
Mortokialo | Kancero |
Tombo | Forest Lawn Memorial Park (en) |
Lingvoj | germana • angla |
Ŝtataneco | Svislando (1979–) Germanio |
Familio | |
Edz(in)o | Carlos Thompson (en) (1957–1986) Rex Harrison (1943–1957) |
Infano | Carey Harrison (en) ( Rex Harrison) |
Okupo | |
Okupo | aktoro voĉaktoro romanisto televida aktoro filmaktoro teatra aktoro aŭtobiografo |
Lilli PALMER, aŭ realnome: Lilli Marie PEISER (naskiĝis la 24-an de majo 1914, mortis la 27an de januaro 1986) estis germana aktorino.
Naskiĝinte en Posen (nuntempe: Poznan en Pollando), ŝi pasigis sian junaĝon en Berlino, kie ŝi ankaŭ akiris instruadon pri aktorado. En Darmstadt ŝi en 1933 unuafoje aperis sursceneje, sed jam mallonge poste la juddevena aktorino devis fuĝi de la nazioj: unue al Francio kaj poste al Britio, kie ŝi ricevis siajn unuajn filmrolojn.
En 1943 ŝi edziniĝis al la brita aktoro Rex Harrison, kun kiu ŝi du jarojn poste transloĝiĝis al Usono. Ŝi daŭrigis sian karieron en la Broadway-teatro kaj en Hollywood, sed la geedzeco disiĝis kaj ŝi revenis al Germanio en 1954. Kun sia dua edzo Carlos Thompson ŝi vivis ĉefe en Svislando.
Lilli Palmer dediĉis sin ankaŭ al la pentrado, krome ŝi verkis kelkajn romanojn kaj publikigis siajn memoraĵojn Dicke Lilli – gutes Kind (1974). Ŝi mortis en 1986 en Losanĝeleso.
Listo de filmoj
[redakti | redakti fonton]- The First Offence (Britio, 1933)
- The Secret Agent (Britio, 1936)
- Body and Soul (Usono, 1947)
- Hans le Marin (Francio, 1948)
- Mädchen in Uniform (Germanio, 1958)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Lilli Palmer en filmportal.de
- Stanislavo Belov (2018-12-01) “Sekreta agento” de Alfred Hitchcock — ĉarma spiona melodramo (esperante). Blogger. Alirita 2019-06-12 . (recenzo pri la filmo, en kiu ŝi ludas)