Lilian Birkás
Lilian Birkás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Hübner Lilianna |
Naskiĝo | la 5-an de februaro 1916 en Prago (Ĉeĥio, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 2-an de februaro 2007 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-1-53 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Kálmán Nádasdy (–1980) |
Infanoj | Ádám Nádasdy, Ákos Birkás |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Lilian Birkás [birkAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Birkás Lilian estis hungara operkantisto, (soprano, komence mezosoprano). Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Hübner Lilianna, ŝia dua edzo estis Kálmán Nádasdy, ŝia filo estis Ádám Nádasdy.
Lilianna Hübner [1] naskiĝis la 5-an de februaro 1916 en Prago (Ĉeĥio, Aŭstrio-Hungario), ŝi mortis la 2-an de februaro 2007 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lilian Birkás devenis el germana-hungara-itala familio, ŝi havis la 3 lingvojn. La familio Hübner translokiĝis al Pécel en 1920. La juna Lilianna frekventis katolikan gimnazion en Budapeŝto, ŝi jam tiam kantadis en la lerneja koruso. Post la abituriento ŝi lernis muzikon, sed ŝi edziniĝis kaj naskis du idojn. La muziko iom retiriĝis, nur en 1944 ŝi akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto. Ŝia plej grava instruisto estis Margit Walter. Post siaj studoj ŝi aliĝis al Reĝa Operejo de Budapeŝto, kie ŝi restis ĝis 1975. Post la 2-a mondmilito ŝi denove edziniĝis, eĉ ŝi naskis filon. Dum la socialismo ŝi estis gastokantisto en sia naskiĝurbo, Bruselo, Vieno, Napolo, Milano, Skandinavio, ŝi ofte estis aŭdebla en Hungara Radio. Ŝi ricevis premiojn en 1960, 1967 kaj 2001.
El ŝia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Zoltán Kodály: Háry János – imperiestrino
- Wolfgang Amadeus Mozart: La geedziĝo de Figaro – Cherubino
- Giacomo Puccini:
- Madama Butterfly — titolrolo
- Tosca — titolrolo
- Manon Lescaut — titolrolo
- Il tabarro - Georgette
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij: Eŭgeno Onegin – Tatjana
- Alban Berg: Wozzeck – Marie
- Benjamin Britten: Peter Grimes – Ellen Ormond
- Richard Strauss:
- A rózsalovag – Octavian (debuta rolo)
- Salome — titolrolo
- Jacques Offenbach: Les Contes d'Hoffmann - Nikolao
- Engelbert Humperdinck: Hänsel und Gretel - Hänsel
- Benjamin Britten: Albert Herring - Miss Wordsworth (instruistino)