[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Landgraflando Hesio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Landgraflando Hesio
Origina nomo:
Landgrafschaft Hessen
 Landgraflando Turingio 12641567 Hesio-Kaselo 
Hesio-Darmstadt 

landgraflando • historia lando
Geografio
Landgrafujo Hesio (blua), ĉirkaŭ 1400
Landgrafujo Hesio (blua), ĉirkaŭ 1400
Ĉefurbo:
Loĝantaro
plat-saksa lingvo
Ŝtat-strukturo
Monarĥio - landgrafujo
Patrina lando:
Estiĝo:
Dispartigo el landgrafujo Turingio
Pereo:
Disdivido al Hesio-Kaselo, Hesio-Darmstadt, Hesio-Marburg, Hesio-Rheinfels
Antaŭaj ŝtatoj:
Landgraflando Turingio Landgraflando Turingio
Postsekvaj ŝtatoj:
Hesio-Kaselo Hesio-Kaselo
Hesio-Darmstadt Hesio-Darmstadt
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj

Sankta Romia Imperio

vdr

La landgraflando Hesiolandgrafujo Hesujo, germane Landgrafschaft Hessen, estis mezepoka princlando de la Sankta Romia Imperio kaj la historia antaŭanto de la hodiaŭa Hesio en Germanio, kun la historia kerna areo en la nordo kaj mezo de hodiaŭa Hesio. La rezidejo estis komence mallongtempa en Marburg kaj Gudensberg, sed ekde 1277 en Kassel. Eĉ antaŭ 1500, la Landgraflando Hesio estis kreskanta teritorie ĝis la riveroj Rejno kaj Neckar. La princlando estis regata de la Hesia dinastio.

Prahistorio

[redakti | redakti fonton]

La nomo Hesio devenas de la ĝermana tribo de la Ĥatoj, kiu ekloĝis ĉirkaŭ la tempa turnpunkto ĉe la riveroj Fulda, Eder, kaj inter la supraj riverpartoj de Lahn kaj Werra. Etimologie, la termino disvolvis dum la dua sona movo de la latina: Chatti tra Hatti, Hazzi, Hassi (700) al Hessi (738). Hesoj kaj frisoj estas la solaj ĝermanaj triboj kiuj konservis ĝis hodiaŭ sian nomon kaj sian loĝlokan areon, sed rekta evolua posteuleco de Ĥatoj kaj Hesoj hodiaŭ ne estas pruvebla. Post la fino de la regado de la Konradiner ĝis 918 en Hesio ekestis surbaze de oficiaj graflandoj kelkaj graflandaj regteritorioj. Inter ili, la grafoj Werner akiris en norda kaj centra Hesio en la frankonia Hessengau (graflando Maden), la Gisonoj ĉe la supra kaj meza Lahn, la grafoj de Ziegenhain, la grafoj de Waldeck kaj la Bilsteiner en la mezo de la rivero Werra elstaran gravecon. Per heredo kaj geedzeco, ĉi tiuj graflandoj falis, escepte de Ziegenhain kaj Waldeck, de 1122 al 1247 sub la regadon de la Ludowinger grafoj de Turingio, kiu estis rangaltigita en 1131 kiel landgrafoj de Turingio. Dum ĉi tiu periodo, la areoj de la hesiaj teritorioj estis regataj rekte fare de plej junaj fratoj de la landgrafoj (kiel grafo de Gudensberg aŭ grafo en / de Hesio), sed sen reala sendependeco. Renomaj grafoj de Gudensberg-Hesio el la domo de la Ludowinger estis Heinrich Raspe I., Heinrich Raspe II., Heinrich Raspe III. kaj Konrad Raspe, la posta Grandmajstro de la Ordeno de Germanaj Kavaliroj.

Post la malapero de la Ludowinger (1247-1264) sukcese batalis en la milito pri heredsekvoordo inter Turingio kaj Hesio la landgrafa filino Sofi (Sophie de Brabant), geedziĝinta dukino de Brabant, kaj akiris la hesian posedon de la Ludowinger por ŝia filo Heinrich I. de Hesio ( "Henriko la infano") kaj sekurigis denove la sendependecon de Hesio de la heredaĵo de la Ludowinger, akirita de la saksa dinastio Wettin. Henriko estis proklamita en 1247 sur la Mader Heide Landgrafo de Hesio. La 12-an de majo 1292 Henriko ofertis la urbon Eschwege al reĝo Adolf kiel feŭdo kaj ricevis ĝin reen kune kun la kastelo Boyneburg, de ĉi tiu kiel hereda feŭdo. Tiel la landgrafoj de Hesio iĝis imperiaj princoj. Heinrich translokigis sian rezidejon en 1277 de Marburg kaj Gudensberg al Kassel kaj fondis la hesian princan dinastion. Sub landgrafo Filipo la 1-a iĝis la graflando Hesio 1526 protestanta kiel rezulto de la Homberga Sinodo. Hesio estis kun Saksio kaj Virtembergo potencaj pioniroj de la reformacio en la germana reglando.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]