Land and Freedom
Land and Freedom | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Land and Freedom |
Originala lingvo | hispana lingvo • angla lingvo • kataluna lingvo |
Kina aperdato | 7 apr. 1995, 12 okt. 1995 |
Ĝenro | period drama film, Militfilmo, flashback film, drama filmo |
Kameraado | Barry Ackroyd |
Reĝisoro(j) | Ken Loach |
Produktisto(j) | Rebecca O'Brien • Marta Esteban i Roca • Ken Loach |
Scenaro | Jim Allen |
Filmita en | Liverpool • Mirambel |
Loko de rakonto | Liverpool • Barcelono • Katalunio • Aragono |
Muziko de | George Fenton |
Rolantoj | Ian Hart • Rosana Pastor • Icíar Bollaín • Frédéric Pierrot • Tom Gilroy • Marc Martínez • Andrés Aladren • Sergi Calleja • Raffaele Cantatore • Pascal Demolon • Paul Laverty • Josep Magem • Eoin McCarthy • Jürgen Müller • Víctor Roca • Emili Samper • Suzanne Maddock • Mandy Walsh • Miguel Cabrillana • Angela Clarke • Rafael Díaz • Felicio Pellicer • Ricard Arilla • Jordi Dauder • Pep Molina • Enriqueta Ferré • Asunción Royo • Francesc Orella • Phil O'Brien • Dave Seddon • Xavier Amatller • Jaime Prats • Jose Luis Prats • Carles Vilarrasa • Fina Alcañiz • Claudio Domínguez • Ernesto Grau • Maria Folch • Maite Lucas • Sebastia Marmaña • Lola Olives • Ma Eugenia Palatsi • Pepa Palatsi • Miguel Quintana • Aniceto Rallo • Paco Rangel |
Produktinta firmao | PolyGram Filmed Entertainment Road Movies Filmproduktion Parallax Pictures Messidor Films |
Honorigoj | Premio César por la Plej Bona Fremda Filmo • Premioj Sant Jordi de Cine • Prize of the Ecumenical Jury Cannes • Turia Awards • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Filmo |
IMDb | |
Land and Freedom (aŭ Teron kaj Liberon estas filmo de 1995 reĝisorita de Ken Loach kaj verkita de Jim Allen. Tiu filmo rakontas la historion de David Carr, sendunga laboristo kaj membro de la Komunista Partio de Granda Britio, kiu decidas lukti por la respublika flanko en la Hispana Enlanda Milito. Tiu filmo ricevis diversajn premiojn kiaj ekzemple ĉe la Festivalo de Cannes.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]La filma rakonto sekvas laŭ salta retrosceno. David Carr estis mortinta maljunaĝe kaj lia nepino malkovras malnovajn leterojn, ĵurnalojn kaj aliajn dokumentojn en lia ĉambro: kion oni vidas en la filmo estas kion li vivis.
Carr, juna sendunga laboristo kaj membro de la Komunista Partio de Britio, eliras el Liverpool kaj veturas al Hispanio por aliĝi al la Internaciaj Brigadoj. Li trapasas la limon de Katalunio kaj hazarde li estas enlistata en milica roto de la maldekstra komunisma partio POUM estrata de Lawrence, en la fronto de Aragono. En tiu roto, kiel ĉe ĉiuj milicoj de la POUM, kunluktas kaj viroj kaj virinoj — kiaj la juna kaj entuziasma. En venontaj semajnoj kaj monatoj li amikiĝas kun aliaj eksterlandaj volontuloj, kiaj la franca Bernard, kaj enamiĝas kun Blanca, membro de la POUM, kiu estas ankaŭ la ideologiisto de lia grupo.
Post esti vundita kaj resanigita en hospitalo en Barcelono, li fine aliĝas — laŭ sia origina plano kaj kontraŭ la opinio de Blanca — al la registaraj Internaciaj Brigadoj, kaj li konstatas la stalinisman propagandon kaj subpremadon kontraŭ la membroj de la POUM kaj la anarkistoj; li tiam revenas al sia malnova roto, kie li vidas la milicanojn ĉirkaŭitaj de registara roto postulante ties kapitulacon: dum rapida konflikto Blanca estas mortigita. Post ŝia funebro li revenis al Britio kun ruĝa naztuko plena je hispana tero.
Fine la filmo revenas al nuntempo, kaj oni vidas la funebron de Carr, kie lia nepino ĵetas la hispanan teron sur lia tombo post legi versojn el "The Day Is Coming"[1], nome poemo de William Morris. Poste ŝi realigas saluton per levita pugno, honore liajn kredojn.
Rolularo
[redakti | redakti fonton]- Ian Hart - David Carr
- Rosana Pastor - Blanca
- Frederic Pierrot - Bernard
- Tom Gilroy - Lawrence
- Iciar Bollain - Maite
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Festival de Cannes: Land and Freedom. festival-cannes.com. Alirita 2009-09-04 .