Lajos Vértes
Lajos Vértes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Véber Lajos |
Naskiĝo | la 13-an de decembro 1897 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 6-an de februaro 1961 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 9/2-2-25 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatra reĝisoro |
Lajos Vértes [lajoŝ vErteŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vértes Lajos estis hungara aktoro, reĝisoro. Lia origina familia nomo estis Véber, lia familia nomvarianto estis Vértess.
Lajos Vértes [1] naskiĝis la 13-an de decembro 1897 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de februaro 1961 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Vértes lernis en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi, poste li aliĝis al trupo de Nándor Alapi en Székesfehérvár, baldaŭ li ludis en Győr kaj Debrecen. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Teatro Renaissance (1924, 1926)
- Teatro Belvárosi (1925)
- Nacia Teatro (Pécs) (1927–1929)
- Gaja Teatro (1929-1944) (en tiu teatro li ankaŭ reĝisoradis).
Li estis victeatrestro de Operetoteatro (Budapeŝto) en la teatra jaro 1941. Li havis altan postenon en la aktora societo, tial la politika komisiono ne permesis al li la aktoradon. En 1946 li edziĝis, li estis makleristo pri libroj. Post mildiĝo de la kruela socialismo inter 1956-1960 li denove havis rolojn en teatro en Budapeŝto.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Molnár: Az ördög - János
- William Somerset Maugham: A szent láng - kuracisto
- Sándor Bródy: A tanítónő - juĝisto
Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe
- Rostand: Cyrano de Bergerac
- August Strindberg: Haláltánc
Elektitaj kinfilmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- A repülő arany (1932) – policano
- Férfihűség (1942) – kuracisto
- Vihar után (1944) – gasto