Lago Ĝamdrok
Lago Ĝamdrok | ||
---|---|---|
lago [+] | ||
Lando | Ĉinio | |
Situo | Distrikto Nagarzê, Tibeto | |
- alteco | 4 440 m [+] | |
- koordinatoj | 28° 56′ 0″ N, 90° 41′ 0″ O (mapo)28.93333333333390.683333333333Koordinatoj: 28° 56′ 0″ N, 90° 41′ 0″ O (mapo) [+] | |
Akvokolektejo | 9 940 km² (994 000 ha) | |
Areo | 640 km² (64 000 ha) [+] | |
Lago Ĝamdrok | ||
Vikimedia Komunejo: Yamdrok Lake [+] | ||
Ĝamdrok, Ĝamdrok Co, Yamdrok (konata ankaŭ kiel Yamdrok Yumtso aŭ Yamzho Yumco; en tibeta: ཡར་འབྲོག་གཡུ་མཚོ་, laŭ TW: yar-'drog. G’yu-mtsho, en tibeta pinjino: Yamzhog Yumco; en ĉina: 羊卓雍錯; en pinjino: Yángzhuó Yōngcuò, Yángzhuō Yōngcuò) estas nesalakva lago en Tibeto, Ĉinio, kaj unu el la tri plej grandaj sanktaj lakgoj en Tibeto. Ĝi estas ĉirkaŭ 72 km longa. La lago estas ĉirkaŭita de multaj neĝokovritaj montoj kaj estas nutrata de nombraj malgrandaj rojoj. La lago havas elfluan rojon en sia plej fora okcidenta pinto de turkiza koloro.[2]
Ĉirkaŭ 90 km okcidente de la lago kuŝas la tibeta urbo Gjantce kaj Lasao estas je cent km nordoriente. Laŭ la loka mitologio, la lago Ĝamdrok estas la transformo de diino.
La Ĝamdrok Hidroelektra Stacio estis finkompletigita kaj inaŭgurita en 1996 apud la malgranda vilaĝo Baidi je la okcidenta pinto de la lago. Tiu energistacio estas la plej granda en Tibeto.[3]
28° 56′ N 90° 41′ O / 28.933 °N, 90.683 °O (mapo)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Guide to Tibet - Things to do, Place to visit, Practicalities.
- ↑ "Guide to Tibet - Things to do, Places to visit and Practicalities".
- ↑ Petra Seibert kaj Lorne Stockman. "The Yamdrok Tso Hydropower Plant in Tibet: A Multi-facetted and Highly Controversial Project". Arkivita el la originalo en 2007-08-05. Alirita la 22an de aŭgusto 2020.