El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Bassée - prononco laŭ sistemo IFA la bas'e - estas komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio , Frans-Vlaanderen respektive Flandre française . Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ ], nederlande/flandre Noorderdepartement , en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə) ˈfʁɑ̃s ], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche ) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale' ], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais ). Fine de 2021 en la komunumo vivis 6 622 loĝantoj sur areo de 3,54 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 871 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille (france Arrondissement Lille , nederlande Arrondissement Rijsel respektive okcidentflandre Arroundissement Rysel ), kaj al la kantono Annœullin / Ennelin .
Ĝiaj loĝantoj en la franca nomiĝas basséennes respektive basséens .
La Bassée estas centre de la triangulo Lille -Béthune -Lens . Ĝi estas la ĉefurbo de la regioneto "Les Weppes "; tie naskiĝis la pentristo Louis Léopold Boilly (1761-1845).
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj