Longarone
Longarone | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Veneto | ||||
Provinco | BL Beluno | ||||
Geografia situo | 46° 16′ N, 12° 18′ O (mapo)46.26666666666712.3Koordinatoj: 46° 16′ N, 12° 18′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 473 [+] m | ||||
Areo | 103 km² | ||||
Loĝantaro | 5022 (2023) | ||||
Loĝdenso | 41 loĝantoj/km² | ||||
Najbaraj komunumoj | Castellavazzo, Erto e Casso (PN), Forno di Zoldo, Ponte nelle Alpi kaj Soverzene | ||||
Patrono | Sankta Maria | ||||
Festa tago | 8-a de decembro | ||||
Nomo de loĝantoj | longaronesi | ||||
Poŝtkodo | 32013 | ||||
Imposta kodo | M342 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 025071 | ||||
Telefona prefikso | 0437 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Longarone estas vilaĝo kaj komunumo en Italio, sur la bordo de Piave en provinco de Beluno en nord-orienta Italio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 5 022 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Castellavazzo, Erto e Casso (PN), Forno di Zoldo, Ponte nelle Alpi kaj Soverzene.
Longarone situas en valo de la montoĉeno Dolomitoj, suda kalkoŝtona parto (aŭ laŭ alia difino antaŭmontaro) de la Alpoj.
La vilaĝo estis detruita en la katastrofo de la akvobaraĵo Vajont, la 9-an de oktobro 1963, kiam 50 milionoj de kubmetroj da akvo trafluis la akvobaraĵon kaj subenfluis en la valon kaj inundis la vilaĝon. Mortis 1909 vilaĝanoj.
Longarone estis rekonstruita. Pri la postvivo de la katastrofo verkis Mauro Corona.
Ekde 2014 al la teritorio apartenas ankaŭ la antaŭ sendependa najbara komunumo Castellavazzo.