LTE (telekomunikado)
|
En telekomunikado, LTE (angle: Long-Term Evolution, esperante: Longtempa evoluado) estas normo pri komunikado per sendrata larĝa bendo por porteblaj aparatoj kaj datenterminaloj, bazitaj sur GSM/EDGE kaj UMTS/HSPA-teĥnologioj. Ĝi pliigas la kapablon kaj rapidecon uzante alian radiointerfacon kune kun kernaj retoj plibonigoj[1][2]. La normo estis elvolvita de 3GPP (3a Projekto pri Kunlabora Generacio) kaj estas specifita en sia Eldono 8 dokumenta serio, kun malgrandaj plibonigoj priskribitaj en Eldono 9. LTE estas la ĝisdatiga vojo por portondoj kun ambaŭ GSM/UMTS-retoj kaj CDMA2000-retoj.
La celo de LTE estas ebligi la uzadon de larĝa bendo, uzante la sperton akiritan en retoj 3G por ebligi rapidan kaj ĝisdatigeblan evoluon de finaj punktoj al veraj retoj de 4-a generacio "LTE Advanced " (Antaŭeniĝa LTE), kiu celas atingi eĉ pli altajn rapidojn (> 1 Gbit/s).
Notindas, ke malsamaj LTEaj frekvencoj kaj bendoj estas uzataj en diversaj landoj, kio povus krei problemojn por tranaciaj vojaĝantoj.
Frekvencaj bendoj
[redakti | redakti fonton]La LTEa normo kovras gamon da multaj malsamaj bendoj, ĉiu el ili estas referencita samtempe de frekvenco kaj de bendnombro:
- Nordameriko – 600, 700, 850, 1700 (Advanced Wireless Services - AWS), 1900, 2300 (Wireless Communications Service -WCS), 2500, 2600 MHz (bendnombroj 2, 4, 5, 7, 12, 13, 17, 25, 26, 29, 30, 41, 66, 71)
- Latinameriko kaj Karibio – 700, 850, 900, 1700, 1800, 1900, 2100, 2600 MHz (bendnombroj 1, 2, 3, 4, 5, 7, 8, 13, 17, 28)
- Eŭropo – 450, 700, 800, 900, 1500, 1800, 2100, 2300, 2600, 3500, 3700 MHz (bendnombroj 1, 3, 7, 8, 20, 22, 28, 31, 32, 38, 40, 42, 43)[3][4]
- Azio – 450, 700, 800, 850, 900, 1500, 1800, 1900, 2100, 2300, 2500, 2600, 3500 MHz (bendnombroj 1, 3, 5, 7, 8, 11, 18, 19, 21, 26, 21, 31, 38, 39, 40, 41, 42)[5][6]
- Afriko – 700, 800, 850, 900, 1800, 2100, 2500, 2600 MHz (bendnombroj 1, 3, 5, 7, 8, 20, 28, 41)
- Oceanio (inkl. Aŭstralio[7][8] kaj Novzelando[9]) – 700, 800, 850, 1800, 2100, 2300, 2600 MHz (bendnombroj 1, 3, 7, 12, 20, 28, 40).
Sekvas, ke telefonoj de iu lando verŝajne ne funkcias en alia lando. Uzantoj bezonos uzi plurbendan telefonon kun vagada (angle roaming) kapablo internacie.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ An Introduction to LTE (Enkonduko al LTE) (angle). 3GPP LTE Encyclopedia. Arkivita el la originalo je 2021-04-01. Alirita 3a de decembro 2010.
- ↑ Long Term Evolution (LTE): Teĥnika superrigardo (angle). Motorola. Alirita 3a de julio 2010.
- ↑ EC makes official recommendation for 790–862 MHz release (Oficiala rekomendo de EK por la frekvenca bendo 790–862 MHz) (angle) (29a de oktobror 2009).
- ↑ Europe plans to reserve 800MHz frequency band for LTE and WiMAX (Eŭropo planas rezervi la 800MHZ-frekvencbendon por LTE kaj WiMAX) (angle) (16a de majo 2010). Arkivita el la originalo je 2012-03-23. Alirita 11a de marto 2012.
- ↑ CSL begins dual-band 1800/2600 LTE rollout Arkivigite je 2014-10-11 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ Oredoo - The Technology Arkivigite je 2016-02-02 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ Telstra switches on first LTE network on 1800MHz in Australia (angle)
- ↑ Optus still evaluating LTE. Arkivita el la originalo je 2012-03-18. Alirita 2019-03-23.
- ↑ "New Zealand 4G LTE launch (Novzelanda 4G-LTE lanĉita)", 28a de februaro 2013. (angle)