LCI (televido)
La Chaîne Info, pli konata per sia akronimo LCI, estas franca komerca 24-hora novaĵkanalo kaj parto de la grupo TF1. Ĉiujare, la kanalo bonvenigas pli ol 5 000 gastojn (decidulojn, politikistojn, fakulojn) por analizi kaj komenti la novaĵojn.[1]. La kanalo ĉiutage kaptas la atenton de 5,7 mio da spektantoj kaj konis la plej fortan progreson de ĉiuj francaj televidkanaloj inter majo 2022 kaj majo 2023 [2]. Ĝi fokusas internaciajn novaĵojn kaj la rusian-ukrajnan konflikton kaj donas prioritaton al bildoj, faktoj, malĉifrado kaj kontrolo de la novaĵoj[3].
La kanalo komencis dissendi la 24-an de junio 1994. La kanalo riceveblas en Francio per TNT, kablo, satelito kaj IPTV.
Svisa ĵurnalisto Darius Rochebin laboras ĉe LCI ekde 2020. Antaŭe, li laboris por la svisa publika televido RTS dum longa tempo.
LCI konkuras kun aliaj novaĵkanaloj en Francio inkluzive de BFM TV, kiu estas la merkatgvidanto, CNews kaj France Info .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (fr) LCI : 2e chaîne d'info de France (LCI: la dua infokanalo en Francio), TF1
- ↑ (fr) Aude Dassonville, Audiences TV : LCI revient dans la course, Le Monde, la 30-an de majo 2023.
- ↑ (fr) Aude Dassonville, La labellisation de l’info au cœur des ambitions de Franceinfo et LCI, Le Monde, la 2-an de septembro 2021