László Hodány
Aspekto
László Hodány [?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hodány László estis hungara kemiisto.
László Hodány [1] naskiĝis la 16-an de majo 1931 en Isaszeg. Li mortis la 2-an de februaro 1985 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Hodány frekventis gimnazion en Budapeŝto en Kőbánya, poste li akiris kemian diplomon en Kemia Universitato de Veszprém en 1953. Post siaj studoj li estis inĝeniero 2 jarojn en uzino pri ŝtonaĵoj, poste li esploris en universitataj laboratorioj de Debrecen kaj Budapeŝto. En la 1960-aj jaroj li laboris en la akademia instituto, poste en fizika esplorinstituto. Li kandidatiĝis en 1963. Li okupiĝis precipe pri kaolinoj, kataliziloj, neorganaj oksidoj. Li havis edzinon.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- A kaolinit kicserélhető kationjainak felületi disszociációs kinetikájáról (1962)
- A kaolinit báziscseréjének néhány kérdéséről. 1–4. (1963)
- Theories and Measurements on Non-Isothermal Reaction Kinetics (1981)