Oxnard
Oxnard | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 202 063 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 990 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 34° 11′ N, 119° 11′ U (mapo)34.191388888889-119.1825Koordinatoj: 34° 11′ N, 119° 11′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 52 m [+] | ||||
Areo | 101,547739 km² (1 015 4.7 739 ha) [+] | ||||
Horzono | pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Oxnard, California [+] | |||||
Oxnard estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Ventura. La urbego estas la plej popolriĉa en la kantono.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 102 km²
- Loĝantaro: 203.585 (en 2012)
- Supermara alteco: 16 m
- Horzono: UTC-8h (en somero UTC-7h )
- Poŝtkodoj: 93030-93036
- Telefonkodo: 805
Geografio
[redakti | redakti fonton]Oxnard situas laŭ Pacifiko sur la marborda ebenaĵo en la sudokcidenta landparto de Usono, same en la sudokcidenta parto de la subŝtato. Los Anĝeleso troviĝas 35 mejlojn. La marbordo estas 32 kilometrojn longa.
Historio
[redakti | redakti fonton]Indianoj loĝis en tiu areo la plej frue. La unua eŭropano estis portugala esploristo Joao Rodriguez Cabrilho, kiu postulis la areon por Hispanio jam en 1542. Bienumado komenciĝis enradikiĝi inter la setlantoj, kiuj perdis sian regionan influon, kiam Kalifornio iĝis usona subŝtato en 1850. Alvenis usonanoj, kiuj kulturis hordeojn kaj fabojn. Henry T. Oxnard, kiu neniam loĝis ĉi tie, komencis kulturigi sukerbetojn kaj fondis fabrikon. En 1898 la stacidomo ekfunkciis, poste amase alvenis ĉinaj, japanaj kaj meksikaj laboristoj. Granda striko okazis en 1903. Dum la 2-a mondmilito armea bazo ekfunkciis en la haveno.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ekonomio de Oxnard konsistas el internacia komerco, agrikulturo, produktado kaj turismo. Du grandaj aktivaj naftotrovejoj funkcias ĉe la urbego. La agrikulturo produktas kukumojn, sukerbetojn, fabojn kaj fragojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Oxnard situas en mediteranea (aŭ seka subtropika) klimatozono. La temperaturo averaĝe varias inter 11-21 °C. La varmo kulminas inter julio-oktobro averaĝe kun 23 °C, la malvarmo kulminas en decembro averaĝe kun 7 °C. Jare pluvas po 396 mm. La pluvo kulminas en februaro, julie malkulminas.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]El Oxnard aŭtoŝoseoj kaj fervojaj linioj kuras al Los Anĝeleso kaj San Francisko. La urbego havas profundakvan havenon nomatan Hueneme, kie ankaŭ la Mararmeo konservas instalaĵojn. Komence fiŝkaptistaj havenoj funkcias. Oxnard ankaŭ havas malgrandan regionan flughavenon.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- strandoj
- arta muzeo "Carnegie"
- muzeo pri transportado
- muzeo pri aŭtoj
- biblioteko de 1907
- vinkeloj
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Oxnard mortis Lee Van Cleef.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio