[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Ovar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ovar (stacidomo).
Ovar
municipo de Portugalio
urbo de Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3880
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 55 398  (2011) [+]
Loĝdenso 374 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 52′ N, 8° 38′ U (mapo)40.866666666667-8.6333333333333Koordinatoj: 40° 52′ N, 8° 38′ U (mapo) [+]
Areo 148 km² (14 800 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Somera Tempo [+]
Ovar (Portugalio)
Ovar (Portugalio)
DEC
Situo de Ovar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ovar [+]
vdr

Ovar estas portugala urbo, situanta en la distrikto Aveiro, Centra regiono (NUTS II) kaj subregiono Região de Aveiro, kun 17 925 loĝantoj (2021).

Ĝi estas la sidejo de municipo Ovar kun areo de 147,70 km² kaj 55 398 loĝantoj (2021), subdividita en kvin fregezioj. La municipo limas norde kun la municipo Espinho, nordoriente kun Santa Maria da Feira, oriente kun Oliveira de Azeméis, sude kun Estarreja kaj Murtosa kaj okcidente kun Atlantiko, laŭ ĉirkaŭ 15 km de marbordo.

Fregezioj

[redakti | redakti fonton]
Fregezioj de Ovar

La fregezioj de Ovar estas jenaj:

  • Cortegaça
  • Esmoriz
  • Maceda
  • União das Freguesias Ovar, São João, Arada kaj São Vicente de Pereira Jusã
  • Válega


Estis loĝado jam el la prahistorio; marbordo kaj komunikvojoj helpis la setladon, en antikveco, tamen ĉe iama rio nun malaperinta, kaj same en la mezepoko kaj ĝis la 20-a jarcento. Plej frua referenco al la loknomo aperas en donacdokumento de 12a de junio 922, de Ordoño la 2-a de Leono al la Monaĥejo de Crestuma en kiu oni mencias porto de obal, reference al la tiam nomata rivero Obal (aŭ Obar), aktuala rivero Cáster. Jam en la mezepoko okazis sedimentado kaj la iama marhaveno perdis sian iaman gravon por salproduktado kaj fiŝkaptado (mencio en 1046).

Preĝejo de Ovar

En 922 Ordoño la 2-a donis Ovar al la monaĥejo de Castromire. Ovar iĝis municipo (concelho) el 1251, kun foruo aprobita de Manuelo la 1-a la 10an de februaro 1514.

En la 18-a kaj 19-a jarcentoj elstaris fiŝkaptado, kaj tieaj fiŝkaptistoj setliĝis en granda parto de la portugala marbordo, fondinte Torreira, As Areias (São Jacinto), Espinho, kaj loĝante ankaŭ en Afurada, Caparica, Olhão, Paramos kaj Ribatejo. En 1877, la fregezio Ovar havis 2 776 familiojn, tio estas 10 359 loĝantoj. En Ovar la fama verkisto Júlio Dinis redaktis "As Pupilas do Senhor Reitor" kaj faris la skizojn por sia plej fama verko "A Morgadinha dos Canaviais".

En la 19-a jarcento, okazis grandaj reformoj planitaj de liberalismo, kaj pluraj ŝanĝoj de fregezioj kaj iliaj apartenoj al diversaj municipoj. La municipo senĉese kreskis el la mezo de la 20-a jarcento. Ĝi estis altigita al la kategorio de cidade (urbo) en 1984.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Kapelaro Passos de Ovar kaj preĝejo de Ovar
  • Preĝejoj de Válega kaj Furadouro
  • Muzeoj pri Júlio Dinis; de Ovar; pri Religia Arto de Franciskanoj; de Folkloro “As Tricanas de Ovar”; pri lernejo Oliveira Lopes; Etnografia de Válega; de Tanoaria Ramalho; de Tanoaria “Farramenta”; de Juvelaro Carvalho.
  • Kapeloj de Santo António (largo da Câmara Municipal de Ovar); de Nossa Senhora da Graça (urbocentro); de Almas (Nossa Senhora do Parto) - Jardim dos Campos; de Kalvario (Capelas dos Passos); de Misericórdia; de Santa Eufémia (aŭ de N. Sra da Conceição) - Carril; de Santa Catarina (lugar da Ribeira); de S. Roque (lugar da Ribeira); de Sro. do Poço (lugar da Ribeira); de N. Srª da Saúde; de Nunes da Silva; de S. Miguel (lugar de S. Miguel); de Nª Sra. da Boa Viagem (Torrão do Lameiro); de S. Pedro (Carregal); de Santa Marinha (lugar da Marinha);
  • Animaltaretoj Alminhas de Nª Sra. do Livramento (Estrada da Marinha); de S. José (Cova do Frade); de Avenida da Régua.
  • Parkoj de Buçaquinho kaj de Ovar
  • Strandoj de Furadouro, de Cortegaça, de Barrinha - Esmoriz, de São Pedro de Maceda, de Torrão do Lameiro (Praia dos Marretas) kaj rivera strando de Areínho

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • OLIVEIRA, Miguel de (Pe.). Ovar na Idade Média. Ovar: Câmara Municipal de Ovar, 1967. 258 p.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]