[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Othello (1965)

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Othello
filmo
Originala titolo Othello
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1965
Ĝenro drama filmo
Kameraado Geoffrey Unsworth
Reĝisoro(j) Stuart Burge
Produktisto(j) Anthony Havelock-Allan
Loko de rakonto Venecio
Rolantoj Maggie Smith • Frank Finlay • Joyce Redman • Derek Jacobi • Michael Turner • Laurence Olivier • Sheila Reid • Anthony Nicholls • Michael Gambon • Malcolm Terris • Edward Hardwicke • Trevor Martin • John McEnery • Robert Lang • Bruce Purchase • Kenneth Mackintosh
IMDb
vdr

Othello estas filmo de 1965 bazita sur la ludado fare de la National Theatre Company de la teatraĵo Otelo de Shakespeare (1964-1966) surscenigita fare de John Dexter. La filmo estis reĝisorita de Stuart Burge, kaj en ĝi stelulas Laurence Olivier, Maggie Smith, Joyce Redman, kaj Frank Finlay, ĉiuj el kiuj ricevis nomumojn al Oskar-premioj, kaj estis la filmodebutoj kaj de Derek Jacobi kaj de Michael Gambon.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Laurence Olivier kiel Othello
  • Maggie Smith kiel Desdemona
  • Joyce Redman kiel Emilia
  • Frank Finlay kiel Iago
  • Derek Jacobi kiel Cassio
  • Robert Lang kiel Roderigo
  • Kenneth Mackintosh kiel Lodovico
  • Anthony Nicholls kiel Brabantio
  • Sheila Reid kiel Bianca
  • Edward Hardwicke kiel Montano
  • Michael Gambon kiel Senatano/Soldato/Kiprano

La filmo retenas plimulton de la origina teatraĵo de Shakespeare, kaj ne ŝanĝas la ordon de scenoj, kiel ja faris la filmojn de Olivier Hamlet kaj Richard III. La nura grava nuligo estis la sceno de la Frenezulo, kvankam oni faris ankaŭ forigon de kelkaj minoraj frazoj tie kaj tie; tamen la teatra versio enhavis pli de la teatraĵo ol la filmo.

La filmo uzis grandajn kopiojn de la originalaj scenejoj, anstataŭ konstrui novajn scenejojn. Tiu filmo de Olivier estis la unua angla-lingva filmita versio de la teatraĵo farita en koloro (estis rusa versio jam tutkolora en 1955) kaj en granda ekrano.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]