[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Oiticiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oiticiko
Oiticica 'Duas Irmãs' kiu markas la limon de la municipoj Altaneira kaj Farias Brito, en la ŝtato Cearao.
Oiticica 'Duas Irmãs' kiu markas la limon de la municipoj Altaneira kaj Farias Brito, en la ŝtato Cearao.
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: Malpigialoj Malpighiales
Familio: Krizobalanacoj Chrysobalanaceae
Genro: Licania
Specio: L. rigida
Licania rigida
Benth.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Oiticiko, Licania rigida, estas specio de arbo de la familio de Krizobalanacoj (Chrysobalanaceae). Ĝi estas endemio de Brazilo kaj Porto-Riko. Oiticiko kreskas dense en inundoj de riveroj kaj riveretoj, formante longajn, mallarĝajn avenuojn al la rando de ravinoj aŭ ebenaĵoj krovante ilin per la malhelverda koloro de sia granda kaj densa foliaro.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Licania rigida estas ĝenerale konsiderata arbo, kaj povas atingi 15 m de alteco. Folioj alternas, estas 12 cm longaj per 6 cm larĝaj. Floroj en diametro de 3 mm, flavaj, aranĝitaj en spikaj branĉoj. Frukto estas drupeca, ovala, de 2–7 cm. La ŝelo de la frukto estas verda eĉ kiam matura sed fariĝas malhelflava kiam seka. La folioj, ekstreme rigidaj kaj ledecaj, oni uzas por poluri artefaktojn el korno.

La ligno estas blanka kaj fibre interplektita, tre rezistema al dispremado. Ĝia valoro en la pasinteco devenis de siaj semoj, riĉaj je oleo (60%) taŭgaj por farbo kaj glazuro. Averaĝe, unu oiticika planto produktas 75 kg da nuksoj por sezono, sed escepte oni registris specimenojn produktantajn ĝis 1500 kilogramoj.

Licania rigida estas planto endemia en la kaatingo (biomo) kaj en la tipa vegetaĵaro de la transira strio inter la duonarida landinterno de nordoriento kaj la amazona regiono de palmara arbaro. En ĉi tiu arbaro estas la babasu-palmo, el kiu oni ĉerpas la oleon uzatan en la fabrikado de kosmetikaĵoj, margarinoj, sapoj kaj lubrikaĵoj. Ĝi nature okazas de Piauio kaj Cearao ĝis Bahio, en la kaatinga kaj en la palmar-arbaro, ĉiam proksime al riveraj inundaj ebenaĵoj, alta tero, karnaûba kaj babasuoa lokoj (nur Piauio kaj Cearao, en ĉi tiuj du lastaj kazoj).

Karakterizaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Arbo, kiu povas atingi ĝis 15 metroj alte, ĉiam verda, simplaj folioj kun densa kutiklo kaj rezinaj vejnoj. Subaj stomatoj protektitajn en kriptoj sur malsupra supraĵo de la folioj (videblaj nur uzante optikan mikroskopon).

La oiticikaj nuksoj estas uzataj por fari oiticikan oleon (Brazilo). Oiticika-oleo trovas limigitan uzon kiel anstataŭanto de tungoleo aŭ linoleo kiam la prezo de iu el ĉi tiuj produktoj malpermesas ĝian uzon. Oiticika oleo estas multe pli malhela en koloro kaj permesas transformadon en pastecan, duon-solidan staton ĉe ĉambra temperaturo, ĉi tio postulas hejtadon antaŭ uzo.[1] Ĝiaj fruktoj povas esti uzataj por ĉerpi naturajn tinkturaĵoj kaj produkti biodizelon. Ĝi havas grandan uzon kiel ornama arbo, pro sia ĉiamverda foliaro kaj flavaj infloreskoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Campbell and Co. Drying Oils. Arkivita el la originalo je 2014-12-20. Alirita 2009-03-02 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-12-20. Alirita 2021-02-19 .

Eksteraj ligoj

[redakti | redakti fonton]