[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Julio Romero de Torres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julio Romero de Torres
Persona informo
Naskiĝo 9-an de novembro 1874 (1874-11-09)
en Kordovo
Morto 10-an de majo 1930 (1930-05-10) (55-jaraĝa)
en Kordovo
Tombo Cemetery of San Rafael, Córdoba, Spain (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Julio Romero de Torres
Familio
Patro Rafael Romero Barros (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Rafael Romero de Torres (en) Traduki, Enrique Romero de Torres (en) Traduki kaj María de los Ángeles Romero de Torres (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Francisca Pellicer López (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Rafael Romero de Torres Pellicer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Our lady of Andalusia
La Fuensanta
La chiquita piconera
vdr
Julio Romero de Torres (100 pesetas, 1953).
Monumento al Julio Romero de Torres en la Ĝardenoj de la Agrikulturo, en Kordovo (Hispanio).

Julio Romero de Torres (9-a de novembro de 1874 - 10-a de majo de 1930) estis pentristo hispana. Naskiĝis kaj mortiĝis en Kordovo, kie li pasis grandan parton de sia vivo.

Biografio

[redakti | redakti fonton]
El Retablo del Amor de Julio Romero de Torres, pentrita en 1910.

Filo de la pentristo Rafael Romero Barros, direktoro de la Muzeo de Belartoj de Kordovo, komencis lernadon ĉe sia patro en la Lernejo de Belartoj de Kordovo kiam li estis nur 10jaraĝa. Danke al sia lernemo li vivis intense la kulturan vivon kordovan fine de la 19a jarcento kaj konis junulo la artajn movadojn tiuepokajn.

En 1890 li pentris sian unuan konatan verkon nome La huerta de los Morales (la fruktoĝardeno de la familio Morales).

Julio Romero de Torres partoprenis intense en la arta eventaro kaj de Kordovo kaj de Hispanio. En 1895 partoprenis en ekspozicio en Madrido kaj same en 1899 kaj 1904, kiam li ricevis la trian medalon. Tiam ekinstruis en la Lernejo de Belartoj de Kordovo.

En 1906, la Ĵurio de la Nacia Ekspozicio malakceptis pro skandalo lian pentraĵon Vividoras del Amor (Amaj vivtenistinoj), kio faris ke la Salono de Malakceptitaj estis pli vizitata ol la oficialaj ĉambroj de la Exposición Nacional. Samjare li translokiĝis al Madrido, por dokumentiĝi kaj renoviĝi. Poste li veturis tra Italio, Francio, Anglio kaj Nederlando.

El 1907 al 1915 li partoprenis en multaj eŭropaj kaj naciaj ekspozicioj kaj multaj el liaj pentraĵoj plu estis malakceptitaj, sed ofte li ricevis ankaŭ premiojn. El 1916 li ekinstruis en la Lernejo de Belartoj de Madrido, kaj de tiam li reprezentis la landon en internaciaj ekspozicioj de Parizo, Londono ktp. Plej granda sukceso okazis en Bonaero en 1922 per ekspozicio prezentata per katalogo kun belega teksto de Ramón Valle-Inclán.

Li estis membro de Akademioj kaj ekspoziciis en la Exposición Iberoamericana de Sevilo en 1929 inter multaj aliaj.

Komence de 1930 Julio Romero de Torres laca kaj malsana revenis al Kordovo kaj pentris ankoraŭ gravajn verkojn kiaj eble la plej fama nome La chiquita piconera (La braĝuja junulino).

Muzeo Julio Romero de Torres.

La 10an de majo de 1930 mortis Julio Romero de Torres en sia hejmo de la Placo Potro en Kordovo, kio kortuŝis la tutan urbon. La funebro estis amasa kaj partoprenis kaj laboristaro kaj nobelaro, ĉar li estis ege populara.

Plej gravaj verkoj

[redakti | redakti fonton]

Amor místico y amor profano, El Poema de Córdoba, Marta y María, La saeta, Cante hondo, La consagración de la copla, Carmen, kaj kompreneble, La chiquita piconeraEl retablo del amor. Unu el ili aperis en fama monbiletoj de 100 pesetoj dum la 1960-aj jaroj.

La eseisto Francisco Zueras Torrens,[1] la ĉefaj karakteroj de Romero de Torres estis simbolismo, preziceco, milda lumo sur vestoj kaj karno, homa figuro, pejzaĝoj, alegorioj ktp.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Julio Romero de Torres y su mundo", Monte de Piedad y Caja de Ahorros de Córdoba,1987. ISBN 84-7580-432-2

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]