Jakubany
Jakubany | |
hungare: Szepesjakabfalva, germane: Jakobau, rutene: Якубяны | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Jakubany | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Stará Ľubovňa |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Rivero | Jakubianka |
Situo | Jakubany |
- alteco | 615 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 14′ 53″ N 20° 41′ 37″ O / 49.24806 °N, 20.69361 °O (mapo) |
Areo | 14,433049 km² (1 443,3 ha) |
Loĝantaro | 2 646 (31.12.2011) |
Denseco | 183,33 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1322 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 065 12 |
Telefona antaŭkodo | +421-52 |
Aŭtokodoj | SL |
NUTS | 526762 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Jakubany | |
Retpaĝo: www.jakubany.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Jakubany (hungare Szepesjakabfalva [sepeŝjakabfalva], germane Jakobau rutene Якубяны [jakubjani]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Jakubany situas en vasta valo de rojo, fine de sakovojo el Nová Ľubovňa. Stará Ľubovňa troviĝas je 6 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1322 en alia formo "Stephanishau". La unuaj loĝantoj estis germanoj kaj slovakoj. En 1408 2 apudaj vilaĝoj menciiĝis en hungaraj formoj Alsoyacabwagasa kaj Felsewiacobuagasa, fine en 1497 la slava formo Jakubiany aperis. En 1412 Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) hipotekis 16 urbojn kun la proksimaj vilaĝoj (ankaŭ tiu ĉi vilaĝon) al Pollando ĝis 1772. En la 1470-aj jaroj pro la pola-hungara milito la vilaĝo grandparte ruiniĝis, la loĝantoj rifuĝis. En 1497 rutenoj kaj rumanoj alvenis. Inter 1760-1870 ferofandejo funkciis. En 1828 loĝis tie 2846 vilaĝanoj en 393 domoj. Baldaŭe multaj migris al Ameriko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szepesjakabfalva 1911 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Stará Ľubovňa, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Jakubany 2415 homoj, (1957 slovakoj, 378 ciganoj, 57 rutenoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- grekokatolika preĝejo omaĝe al Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo de 1911, en 1937 renoviĝis
- klasikisma nobeldomo el la 19-a jarcento