Jaco Van Dormael
Jaco Van Dormael | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 9-an de februaro 1957 (67-jaraĝa) en Elsene | ||||
Lingvoj | angla • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Belgio vd | ||||
Alma mater | École nationale supérieure Louis-Lumière (en) vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Pierre Van Dormael vd | ||||
Edz(in)o | Michèle Anne De Mey (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro teatra reĝisoro ludisto verkisto ĉefkameraisto scenaristo filmproduktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1980– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jaco Van Dormael (9a de februaro 1957, en Ixelles) estas belga kina reĝisoro.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Li studis en la Institut national supérieur des arts du spectacle de Bruselo kaj en la École Louis-Lumière de Parizo. Li ekkarieris kiel reĝisoro por porinfanaj spektakloj de klaŭno kaj por dokumentaj kurtoj.
Lia unua filmo estis Toto le héros (1990), drama komedio pri maljuniĝinto frustraciito kiu imagas sin kiel heroo de Bildliteraturo, kiu estis premiita en la Festivalo de Cannes de 1991. Pascal Duquenne iĝis grava aktoro en la dua filmo de Van Dormael, nome Le huitième jour (La oka tago), nova drama komedio pri la amikeco inter bankisto (Daniel Auteuil) kaj trisomiulo (Duquenne); ambaŭ estis premiitaj en la Festivalo de Cannes. Sekva filmo Mr. Nobody, sciencfikcia, estis farita anglalingve.
Post kelkaj laboroj en teatro, en 2015 Le Tout Nouveau Testament (La Novnova Testamento) estis amuza parodio de religiaj temoj.
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- 1991 : Toto le héros
- 1996 : Le huitième jour
- 2009 : Mr. Nobody
- 2015 : Le Tout Nouveau Testament, kunverkita kun Thomas Gunzig