[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Jaan Tenisson

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Jaan Tenisson
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1864 (1864-09-30)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Estonio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Esperantisto numero 5998
vdr

EdE-T Jaan TÕNISSON (Jaan TENISSON), estono, antaŭe tajloro, nun kampulo. Nask. 30 sept. 1864 en Viljandimaa. Kiel paŝtista knabo lernis volapükon. E-isto de 1891. Unu el la unuaj E-pioniroj en Estonujo. Iniciatis la movadon en Narva, kaj en la tuta lando. Eldonis je propra kosto E-aĵojn kaj propilojn, subtenis la eldonadon de lernolibroj. Fondis en Narva la unuan E-librovendejon, presejon kaj bibliotekon. Korespondis kun Z. Dum la estona-rusa milito en 1919 brulego detruis lian tutan havaĵon, la E presejon ktp. tiam li transloĝiĝis al kamparo, malaktiviĝis, perdante pro la katastrofo siajn energion kaj bonhumoron.