[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Johano de Gorzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Johano de Gorzo
sankta
Eltiro de la Vita Johannis Gorziensis
Eltiro de la Vita Johannis Gorziensis
Persona informo
Naskiĝo apud 905
en Vandières, Loreno, Francio
Morto 7-a de marto 974
en Gorzo (apud Metz), Loreno, Francio
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo diplomato
katolika sacerdoto Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
Festotago 27-a de februaro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano de Gorzo (naskiĝis ĉ. 905, mortis la 7-an de marto 974) estis abato de Gorzo (france Gorze, abatejo apud Metz) kaj estas franca aŭ germana sanktulo.

Frua vivo

[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en la vilaĝo Vandières, Loreno. Liaj gepatroj estis servuloj sed ne malriĉaj. Li ricevis bonan edukadon.

Abato de Gorzo

[redakti | redakti fonton]

En 934 Adalbero, episkopo de Metz (929–962), alvokis Johanon kun Einold por reformadi la abatejon de Gorzo.

En 953, li ambasadoris por la tiama reĝo de Italio kaj posta imperiestro de la Sankta Romia Imperio Oto la 1-a ĉe la kalifo de Kordovo, Abd ar-Rahman la 3-a, kaj ties reprezentanto Ĥasdaj ibn Ŝaprut.