[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Johannes Sapidus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eucharius Synesius
(1490-1561)
Anabion sive Lazarus redivivus, verko eldonita en 1539.
Anabion sive Lazarus redivivus,
verko eldonita en 1539.
Persona informo
Naskiĝo 1490
en Selestato,  Francio
Morto 8-a de junio 1561
en Strasburgo,  Francio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Strasburgo, Universitato de Parizo
Profesio
Okupo poeto
dramaturgo
teologo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano Sapido (1490-1561) aŭ "Hans Witz" estis germana filologo, pedagogo, poeto kaj humanisto, kiu, en decembro 1510, estis rektoro en la "Latina lernejo de Selestato", kie Wolfgang Musculus (1497-1563) estis lia lernanto. Tie ankaŭ studis kaj profesoris aliajn humanistojn tiaj kiaj Beatus Rhenanus, Bonifacius Amerbach (1495-1562), Hieronymus Gebwiler (1473-1545), Jakobo Spigelo (1483-1547) kaj aliaj.

Li estis filo de Sifriet Witz kaj ricevis sian unuan edukon en la fama Latina lernejo de Selestato, fondita de Beatus Rhenanus (1485–1547), kie Krato Hofmano (1450-1501) kaj Hieronymus Gebwiler (1480-1545) estis liaj profesoroj. En 1506, li studis Filozofiajn Sciencojn sub gvidado de Jakobo Stapulenso (1455-1536) kaj poetiko kaj retoriko kun la itala poeto kaj humanisto Publio Fausto Andrelini (1462-1518).

En la Universitato de Parizo li havis kiel kunulon Beatus Rhenanus (1485-1547), kiu prezentis al li la amikon Michael Hummelberger (1487-1527), kun kiu li havis longedaŭran amikecon. Li ankaŭ estis profesoro de Thomas Platter la Maljuna (1499-1582). Revenante al Selestato, li estis nomumita rektoro de la gramatika lernejo, sukcedante al Hieronymus Gebwiler (1473-1545), kiu estis rezignaciinta en 1509, por plenumi la klopodojn pri la reformacio en Strasburgo.

Aŭguste de 1514, Erasmo de Roterdamo vizitis la urbon Selestato, kie li estis varme akceptita de la urba magistratanoj kaj ankaŭ de la humanistoj. Inter ili troviĝis la direktoron de la fama latina lernejo, Johano Sapido, kiu nepre akompanis lin al lia nova destino Bazelo. Rezulte de ĉi-amikeco, Erasmo ĉiam laŭdis la humanistojn, krom aliajn erudiciulojn. Al li Sapido dediĉis sian verkon "Ad sodales Erasmo Roterodamo consuetudine iunctissimos".

Sub la gvidado de Sapidus, la latina lernejo ekfloris, altirante gelernantojn, ne nur al Alzaco, sed ankaŭ el Svisio kaj Loreno. Ĉirkaŭ 1517 la lernejo kalkulis proksimume naŭcento gelernantojn. Li emfazadis la latinan skribadon surbaze de la klasikaj tekstoj kaj enkondukis la grekan en la instruplanoj. Tamen, lia ligiĝo al la reformaj ideoj metis lin en konflikto kun Jakob Wimpfeling (1450-1528), kiu minacis lin denunci lin al Inkvizicio. En 1526, li interŝanĝis la Latinan Lernejon je Strasburgo por daŭrigi sian karieron kiel edukisto. Ĉe lia alveno al la urbo, li ricevis la administradon de la lernejo, kiu estis organizita ene de dominikana monaĥejo.

Kiam la Gimnazio de Strasburgo (estonta Universitato de Strasburgo fondiĝis en la 22-a de marto 1538, la lernejo de Sapidus estis absorbita de la nova institucio, sub la gvidado de Johannes Sturm (1507-1589), kiu cetere estis lia bofrato. Malgraŭ la tuta prestiĝo kiu estis al li oferita, lia instruado kaj lia interrilato kun la studantaro iom degeneriĝis rezulte de sia kolerema kaj malafabla humoro. La gepatroj de la lernantaro plendis al la juĝistoj kaj al Johannes Sturm, kaj li estu nomumita profesoro pri poetiko, por ke liaj energioj trafluis en liaj skribaĵoj. Tiuepoke li verkis sian biblian teatraĵon "Anabion sive Lazarus redivivus" (1539), por celebri la malfermadon de la nova lernejo, en 1539, kaj aliajn poemojn dediĉitajn al siaj amikoj.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]