Johann Brenz
Johann Brenz | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Johannes Witling • Huldrychus Encaustus • Huldreich Engster • Joannes Witlingius • Johannes Witlingius • Ulrich Encaustius • Ulrich Encaustus • Ulricus Encaustius |
Naskiĝo | 24-an de junio 1499 en Weil der Stadt, duklando Virtembergo, Sankta Romia Imperio |
Morto | 11-an de septembro 1570 (71-jaraĝa) en Stutgarto, duklando Virtembergo, Sankta Romia Imperio |
Tombo | Stuttgart Collegiate Church (en) |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio |
Alma mater | Universitato de Hajdelbergo |
Familio | |
Patro | Martin 'Brenz' Hess (en) |
Patrino | Katharine Hennich (en) |
Edz(in)o | Katharina Brenz (en) |
Infanoj | Johannes Brenz (en) , Sofie Brenz (en) |
Okupo | |
Okupo | teologo |
Johann BRENZ (naskiĝinta la 24-an de junio 1499 en Weil der Stadt, mortinta la 11-an de septembro 1570 en Stuttgart) estis evangelia luterana teologo kaj reformisto en la imperia urbo Schwäbisch Hall kaj en la duklando Virtembergo. Hazardokaze Brenco uzadis la pseŭdonimojn Huldreich Engster, Ulricus Enc(h)aust(i)us kaj Johannes Wit(t)ling(ius) pli malfrue dum sia kaŝejo en la Kastelo de Hohenwittlingen.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Brenz studis ekde 1512 en Hejdelbergo okupiĝante pri reformaciaj ideoj. Jam en 1522 li fariĝis predikisto en Schwäbisch Hall. Li ĉeestis la faman disputon en Marburg en 1529, la intertraktojn ĉe la Reichstag de Augsburg (1530), la religiajn interparoladojn en Haguenau kaj Worms (1540) kiel ankaŭ en Regensburg en 1541 kaj 1546. La rezisto kontraŭ la t.n. "Augsburga provizoraĵo" (Augsburger Interim) de imperiestro Karolo la 5-a irigis lin al Stuttgart kie li iĝis provosto en 1553. Lia kateĥismo estis - krom la lutera malgranda - la unusola kiu en la germana protestantisma eklezio gravis dum jarcentoj. Liaj verkoj eldonitis en ok volumoj en Tübingen inter 1576-90.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Hegler, Johann Brenz und die Reformation in Württemberg, Freiburg i. Br. 1899
- Köhler, Bibliographia Brentiana, Berlin 1902
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 3. Leipzig 1905, p. 392, kio legeblas tie ĉi interrete.