Júlia Báthory
Júlia Báthory | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de decembro 1901 en Budapeŝto |
Morto | 3-an de majo 2000 (98-jaraĝa) en Pécsvárad |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | artisto |
Júlia Báthory [bAtori], laŭ hungarlingve kutima nomordo Báthory Júlia, en Francio Juliette de Bathory estis hungara vitralisto, instruisto.
Júlia Báthory [1] Arkivigite je 2018-03-11 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 31-an de decembro 1901 en Budapeŝto, ŝi mortis la 3-an de majo 2000 en Pécsvárad.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Júlia Báthory devenis el aristokrata familio. Ŝi lernis en sia naskiĝurbo kaj Debrecen, poste ŝi akiris diplomon en Munkeno en 1929. Ŝia plej grava instruisto estis en:Adelbert Niemeyer, ŝia plej grava samlernejano estis Margit Kovács. Post siaj studoj ŝi studvojaĝis en Germanio, poste ŝi okupiĝis pri artaj vitroobjektoj. En 1930 ŝi translokiĝis en Parizon, post 3 jaroj ŝi fondis studion. Ŝi eltrovis novajn teknologiojn pri la vitraĵoj. Post eksplodo de la 2-a mondmilito ŝi devis hejmenveni. Inter 1953 kaj 1970 ŝi instruis en arta gimnazio. Intertempe en 1959 ŝi edziniĝis kaj poste ŝi edukis 3 filojn de la edzo (unu el la filoj estis András Szilágyi (vitroartisto)). Ŝi ricevis plurajn premiojn.
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- 1930, 1933 Parizo
- 1970, 1993 Budapeŝto
- 2000 Dömsöd, konstanta ekspozicio
El grupaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- 1937 Parizo (mondekspozicio)
- 1938, 1941, 1953, 1968, 2005 Budapeŝto
- 1939 Novjorko (mondekspozicio)
- 1958 Bruselo (mondekspozicio)
- 1966 Székesfehérvár
- 1970 Miskolc
Elektitaj vitroartaĵoj
[redakti | redakti fonton]- 1938 Vadászat Parizo (vitroreliefo)
- 1941–1942 Goldberger Zuriko (8 vitraj muraĵoj)
- 1960 Budapeŝto (vitraj muraĵoj)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun bildoj
- hungarlingva biografio
- anglalingva biografio Arkivigite je 2018-03-11 per la retarkivo Wayback Machine