János Nedeczey
János Nedeczey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 23-an de oktobro 1852 en Munkács (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 5-an de januaro 1934 en Mukačevo (Ĉeĥoslovakio) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
János Nedeczey [jAnoŝ nedecei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nedeczey János estis hungara juristo, parlamenta deputito.
János Nedeczey[1] naskiĝis la 23-an de oktobro 1852 en Munkács (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Mukaĉeve en Ukrainio), li mortis la 5-an de januaro 1934 en Mukačevo (Ĉeĥoslovakio, nuntempa Mukaĉeve en Ukrainio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Nedeczey maturiĝis en gimnazio en Szatmárnémeti, poste li akiris juĝistan diplomon en Ĉefepiskopa Jura Akademio (Eger), pli poste advokatan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Komence li laboris en advokata ateliero, poste en juĝejo. Li advokatiĝis en 1875, poste li havis plurajn jurajn postenojn en sia naskiĝurbo. Li multe strebis pri evoluo de urbo Munkács. Inter 1892 kaj 1906 li estis parlamentano, ekde 1898 ankaŭ persona juristo de grafa familio. Li ricevis ŝtatan premion en 1902.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- parlamentaj paroladoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majuskloj N, NY, poste serĉu la nomon)
- [1]