István Iván
Aspekto
István Iván | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de junio 1905 en Szombathely |
Morto | 25-an de decembro 1967 (62-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | medalisto oraĵisto |
István Iván [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Iván István estis hungara medalisto, platetisto, oraĵisto.
István Iván [1] naskiĝis la 23-an de junio 1905 en Szombathely, li mortis la 25-an de decembro 1967 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Iván studis en Reĝa Industriarta Altlernejo inter 1926-1932. Liaj plej gravaj instruistoj estis Imre Simay kaj József Reményi. En 1934 li vivis en Vieno helpe de stipendioj. Ekde 1939 li laboris en Ŝtata Produktejo pri Moneroj komence apud Lajos Berán, poste József Reményi, fine li estis laboratoriestro. Post la 2-a mondmilito li planadis monerojn, krome li kreis plurajn medalojn, platetojn, ornamaĵojn.
Kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1943, 1993)
- Arthalo Budapeŝto (1944)
Elektitaj medaloj, platetoj
[redakti | redakti fonton]- "Nemzetközi Bélyegkiállítás - SOCPHILEX" (arĝentizita plateto, 1963)
- "Országos Magyar Bányászati és Kohászati Egyesület - Péch Antal Emlékérem / A bányászat és kohászat fejlesztéséért" (orizita bronza memormedalo)
- "Csepel Vas- és Fémművek Alapítva 1893" (bronza memormedalo)
- "Rákóczi Ferenc" (bronzo)
- "Universitas Budapest Inensis de Rolando Eotvos Nominata 1635-1960, és Eötvös portréja" (bronzo)
- "Szigetvárért" (1966)
- pluraj moneroj (vidu la bildon!)
Lia farita memortabulo
[redakti | redakti fonton]- "János Koncz" (Szombathely, 1938)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-12-19 per la retarkivo Wayback Machine