Iris Mittenaere
Iris Mittenaere | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de januaro 1993 (31-jaraĝa) en Lillo |
Lingvoj | franca |
Loĝloko | Steenvoorde |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Universitato Lille 2 lycée Des Flandres |
Okupo | |
Okupo | dentisto modelo partoprenanto de belec-konkurso |
Iris Mittenaere (naskiĝis la 25-an de januaro 1993 en Lille) estas franca persono kiu estis elektita "Miss Nordo-Kaleza Markolo 2015" kaj poste "Miss Francio 2016" [1].
Miss Francio 2016
[redakti | redakti fonton]Iris Mittenaere estis elektita Miss Francio 2016 en spektaklejo Zénith de Lille la 19-an de decembro 2015 post kiam ŝi estis nomumita Miss Nordo-Kaleza Markolo 2015, la 26-an de septembro 2015 en Orchies. Ŝi sukcedas al Camille Cerf, Miss Nordo-Kaleza Markolo 2014 kaj Miss Francio 2015[2].
Danke al sia venko, Iris Mittenaere fariĝas la dua Miss Nordo-Kaleza Markolo elektita Miss Francio kaj samtempe donas al sia regiono duan sinsekvan titolon post la venko de Camille Cerf en 2015.
Ŝiaj daŭfeninoj estas:
- 1-a daŭfenino: Miss Martiniko 2015, Morgane Edvige
- 2-a daŭfenino: Miss Tahitio 2015, Vaimiti Teiefitu
- 3-a daŭfenino: Miss Provenco 2015, Julia Courtès
- 4-a daŭfenino: Miss Reunio 2015, Azuima Issa
Miss Universo 2016
[redakti | redakti fonton]Iris Mittenaere estis elektita Miss Universo 2016, en Mall of Asia Arena (Filipinoj) la 30-an de januaro 2017.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo Miss France en www.tf1.fr Arkivigite je 2011-10-24 per la retarkivo Wayback Machine
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Iris Mittenaere en la franca Vikipedio.