Iloka lingvo
Aspekto
ISO-lingvokodo :
639-1 = | mankas |
639-3 = | ilo |
La iloka lingvo (aŭ ilokana) estas lingvo parolata en Filipinoj en la nordo de la insulo Luzono. Ĝi apartenas al la aŭstronezia lingvaro, grupo okcidenta malaj-polinezia. Ĝi estas la tria lingvo de Filipinoj laŭ la nombro de denaskaj parolantoj (ĉ. 8 milionoj).
Kiel en multaj aŭstroneziaj lingvoj, la pluraloj de nomoj kaj adjektivoj en ilokano estas konstruata per duobligo: sabong / sabsabong (floro / floroj), maestra / mamaestra (instruistino / instruistinoj), dakkel / dadakkel (granda / grandaj). Ankaŭ komparon oni konstruas per duobligo: napintas / napipintás / napinpintás (bela / belaj / pli belaj).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Ilokana lingvo en Lingva festivalo[rompita ligilo]