Hume Cronyn
Hume CRONYN (la 18an de julio 1911, Londono, Ontario - la 15-an de junio 2003) estis kanada kina, teatra, televida aktoro kaj scenaristo kies kariero daŭris dum 67 jaroj en kiuj li aperis en 40 filmoj, 34 televidprogramoj kaj - 30 teatraĵoj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Cronyn komencis studi juron en Universitato McGill en Montrealo. Li estis amatora boksisto kaj en 1932 li partoprenis en la Somera Olimpiko 1932. Li translokiĝis al Usono kaj studis ĉe la American Academy of Dramatic Arts en Novjorko.
En 1934 li komencis aperi en teatraĵoj sur Broadway. Lia unua apero en la kinejo estis en la filmo Shadow of a Doubt reĝisorita de Alfred Hitchcock (1943), kaj en Lifeboat (1944) ankaŭ reĝisorita de Hitchcock. Li kunlaboris kun Hitchcock en la verkado de la skriptoj por la filmoj Rope (1948) kaj Under Capricorn (1949).
En 1944 li ludis en la filmo La Sepa Kruco kaj estis nomumita al la Oskaro kiel Plej bona Flanka Aktoro.
Kun lia dua edzino Jessica Tandy, li aperis en la filmoj The Green Years (1946), The Seventh Cross (1944), Cocoon (1985), Miracle on Eighth Street (1987), kaj Cocoon 2: The Return (1988).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Hume Cronyn ĉe Internet Broadway Database (angle)
- Hume Cronyn at the Internet Off-Broadway Database
- Hume Cronyn ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Hume Cronyn ĉe Virtuala Historio
- Ordo de Kanada Citaĵo
- Hume Cronyn at The Interviews: An Oral History of Television
- Hume Cronyn – Interreta Precizeco Projekto