Herrera de los Navarros
Herrera de los Navarros | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50150 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 502 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41.209444444444-1.0808333333333Koordinatoj: 41° 13′ N, 1° 5′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 890 m [+] | ||
Areo | 105,006456 km² (1 050 0.6 456 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Herrera de los Navarros [+] | |||
Herrera de los Navarros [eREra delosnaBAros] estas municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Herrera de los Navarros estas etimologie komprenebla kiel Forĝejo de la Navaranoj, alude al reloĝantoj kaj al iama hufumejo, tiukadre aperas du laboriloj nome martelo kaj tenajlo en la municipa blazono ambaŭflanke de hufumo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Herrera de los Navarros estas municipa teritorio en la oriento de la komarko Daroka Kamparo norde de tiu de Villar de los Navarros kaj oriente de tiu de Luesma, kie la triopo okupas la orientan pinton de la komarko. Ĝi estas sur la Sierra de Herrera en la deklivaroj de la Iberia Sistemo kaj borde de la rivero Herrera, alfluanto de la rivero Aguas Vivas, kiu siavice estas alfluanto de Ebro, mezvoje inter Daroca kaj Belchite.
La loĝloko Herrera de los Navarros mem estas je 66 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 809 msm. Ĝi estas tute inter Azuara nordokcidente kaj Luesma sudoriente laŭ la regiona ŝoseo A-1500. Laŭ akso nordo-sudo ĝi estas inter Aguilón norde laŭ la regiona ŝoseo A-1101 kaj Villar de los Navarros kaj Nogueras sude.
La natura medio de Herrera de los Navarros estas ideala pejzaĝo por naturamantoj. Herrera estas inkludita en la Reto Natura 2000, kiu klopodas la konservadon de habitatoj kaj specioj de komuna intereso. Kaj la zono nomita Bajo Huerva - Plana de María, estis deklarita Birdoprotekta Areo ZEPA, cele al la protekto de ĉiuj naturaj birdoj de la medio. Krome proksime al la municipa teritorio de Herrera estas la ZEPA de La Lomaza de Belchite kaj de la Lageto de Gallocanta.
Historio
[redakti | redakti fonton]Eble estis loĝado de keltiberoj kaj certe de romianoj pro malabundaj restaĵoj en kuŝejo de la municipa teritorio de Herrera de los Navarros je unu km de la aktuala loĝloko nome Castellares (kasteletoj). Kiel la nomo sugestas, havis muregon kaj defenda elfosaĵo. Ili vivtenis sin per tritiko, ŝafoj kaj kaproj. Oni trovis tranĉilojn. Islamanoj lasis kulturan heredon, dum la konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento, kaj poste necesis reloĝado, kio rezultis en alveno de navaranoj, kiel la loknomo indikas.
Oni konstruis gastejojn kaj forĝejon, kio restis en la loknomo. La forpelo unue de judoj (fine de la 15-a jc) kaj poste de moriskoj (komence de la 7a jc), nome komunumoj kiuj ege kontribuis al la disvolvigo de la zono. Necesis venigi pliajn loĝantojn kaj nur iom post iom laŭ la jarcento oni rekuperis prosperon. Krom tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado, startis forstado kaj ĉasado.
Kadre de la Unua Karlisma Milito, la 24an de Aŭgusto 1837, en la apuda loĝloko Villar de los Navarros okazis batalo, nome grava venko de la karlistoj, kiuj perdis ĉirkaŭ 400 homojn, sed perdigis samkvante al la isabel-isma flanko, kaj faris plu pli ol 400 vunditojn kaj pli ol 2 000 militprizonulojn. En la karlisma tendaro estris la armeon la tronpretendanto Carlos María Isidro de Borbón kun Vicente González Moreno, kiuj gastis en la propra Villar de los Navarros. Charles Lewis Gruneisen, ĵurnalisto de Morning Post, ĉe la karlisma tendaro sendis dupaĝan reportaĵon kiu estis publikigitaj post kelkaj tagoj, kaj nun foje konsiderata de historiistoj kiel la unua batalo de la historio rakontita de militĵurnalisto.[1] Nuntempe lokanoj kaj fakuloj rekreas la batalon.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Herrera de los Navarros kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 496 loĝantoj laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo kaj Cariñena.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj sed ĉefe vitejoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la tre mudeĥara preĝejo de Sankta Johano kun rimarkinda sonorilturo fortikeca (kaj mudeĥara); la ermitejo Sanktejo de la Virgulino de Herrera.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Aragón, El Periódico de. «Villar de los Navarros: la batalla narrada por el primer corresponsal de guerra». El Periódico de Aragón. Konsultita la 22-11-22.