Henri Ellenberger
Etoso
Henri Ellenberger | |
---|---|
kanada psikiatro, medicinhistoriisto | |
Persona informo | |
Naskonomo | Henri Frédéric Ellenberger |
Naskiĝo | 6-an de novembro 1905 en Nalolo, Loziujo, Zimbabvo |
Morto | 1-an de majo 1993 (87-jaraĝa) en Kebeko, Kanado |
Lingvoj | franca • angla • Esperanto |
Ŝtataneco | Kanado |
Familio | |
Frat(in)o | François Ellenberger (en) |
Edz(in)o | Émilie Ellenberger (en) |
Okupo | |
Okupo | kanada psikiatro, medicinhistoriisto |
Titolo | profesoro ĉe Universitato de Montrealo |
Henri Frédéric ELLENBERGER (naskiĝis la 6-an de novembro 1905 en Nalolo, en la tero de la Lozioj, tiutempe en Rodezio, nuntempe en Zimbabvo, mortis la 1-an de majo 1993 en Kebeko) estis kanada psikiatro, verŝajne la fonda historiografo de psikiatrio, medicinhistoriisto, kaj krimologo[1].
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Ellenberger estas ĉefe memorita por sia libro, The Discovery of the Unconscious ("La eltrovo de la senkonscio", 1970), enciklopedieca studo de la historio de la tiel nomita "dinamika psikiatrio," la studo de emociaj procezoj, de iliaj originoj, kaj de la mensaj mekanismoj kiuj ilin subestas.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Li ankaŭ estis Esperanto-parolanto kiu verkis 40 libretojn tute en Esperanto[2]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- (france) Dr Henri F. Ellenberger, La vie et l'oeuvre de Pierre Janet (“La vivo kaj la verkaro de Pierre Janet”)
- (france) E. Dellile: Un voyage d’observation des psychothérapies aux États-Unis : Henri Ellenberger entre psychiatrie transculturelle et héritage janétien (1952) ("Vojaĝo de observado de psikoterapioj en Usono: Henri Ellenberger inter transkultura psikiatrio kaj janeta heredaĵo")
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Henri Ellenberger kronikis sian vivon Esperante, artikolo de Ĵenja Amis en Libera Folio, aperinta 2023-10-24 (esperante)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ellenberger, Henri F., 29-an de oktobro 2009, Dictionnaire historique de la Suisse. Alirita la 25-an de marto 2023.
- ↑ (fr) Jean Bourbeau. Une bière avec la communauté espéranto de Montrealo (PDF), p. 40, Lumo, 2023 (1).