Henri-Georges Clouzot
Henri-Georges Clouzot | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Henri-Georges Clouzot | |||||
Naskonomo | Henri Georges Léon Clouzot | ||||
Naskiĝo | 20-an de novembro 1907 en Niort | ||||
Morto | 12-an de januaro 1977 (69-jaraĝa) en 17-a arondismento de Parizo | ||||
Tombo | Tombejo de Montmartre vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Collège Sainte-Barbe (en) Libera Altlernejo de Politikaj Sciencoj vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Marcel Clouzot (en) vd | ||||
Edz(in)o | Véra Clouzot (mul) (1950–1960) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | scenaristo filmproduktoro filmreĝisoro reĝisoro vd | ||||
Aktiva en | Francio vd | ||||
Aktiva dum | 1931–1968 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Henri-Georges CLOUZOT, (naskiĝis la 20-an de novembro 1907 en Niort, mortis la 12-an de januaro 1977 en Parizo) estas franca kino-reĝisoro, scenaristo, dialogisto kaj produktoro.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Henri-Georges Clouzot naskiĝis la 20-an de novembro 1907 en Niort. Post klasikaj studoj, li unue turnis sin al ĵurnalismo. Li komencis adapti scenarojn, interalie Les Inconnus dans la maison de Henri Decoin kun Raimu kaj Le dernier des six de Georges Lacombe kun Pierre Fresnay kaj Suzy Delair. Li debutis reĝisoradon per L'assassin habite au 21 (1942), kaj re-formis la paron Pierre Fresnay-Suzy Delair, kaj dum germana okupado realigis filmon pri sendanto de anonimaj leteroj Le Corbeau (1943), kiu estigis viglan polemikon en Francio, kiu tiam suferis pro denuncado. Komunista kampanjo estis lanĉita kontraŭ Clouzot (komparante lian filmon kun Mein Kampf, kaj akuzante lin doni negativan bildon de Francio), kaj samtempe lia filmo estis kondamnita de konservativuloj kaj katolika centro pro malmoraleco, dum Goebbels disspektigis ĝin eksterlande (tamen ne en Germanio, kie ĝi estis juĝita tro nigra). Post liberiĝo, male al la plimulto de dungitoj de Continental-Films (entrepreno kreita de Goebbels), Clouzot ne trafis en karceron, sed estis kondamnita al dumviva profesia malpermeso. Fama rezistanto tiam skribis al kritikanto de Clouzot: "Mia kara, vi ja scias, ke Clouzot ne estis pli kunlaboranto ol vi estis rezistanto". Danke al la interveno de gravuloj (kiel Pierre Bost, Jacques Becker, aŭ Henri Jeanson, kiu subskribis sarkasman tekston "Cocos contre corbeau" ("Komunistoj kontraŭ korvo")...), Clouzot revenis al reĝisorado kaj gajnis plurajn rekompencojn en Festivalo de Venecio kaj Festivalo de Cannes pro Quai des Orfèvres en 1947, Miquette et sa mère en 1949, ambaŭ kun Louis Jouvet, Manon (1949), Le Salaire de la peur, kun Yves Montand kaj Charles Vanel en 1952, filmoj kiuj altiris multnombran spektantaron.
Clouzot fondis sian produktan firmaon Vera Films, donante al ĝi la nomon de sia edzino Véra Clouzot, brazil-devena aktorino, kiu rolis en pluraj el liaj filmoj.
Kinisto kun klasika, tamen tranĉa stilo, liaj tri unuaj filmoj malkaŝis influon de ekspresionisma kino, kaj ĉefe Fritz Lang. Li estis animita de ia perfektismo, kiu foje kondukis lin tirani siajn aktorojn. Moralisto ofte ĵetanta pesimisman rigardon al la socio, li estis reĝisoro de pluraj aliaj famaj filmoj, el kiuj Les Diaboliques (1954), suspenso-plena polica filmo , kiu enscenigis ambivalencan kaj ambiguan paron interpretitan de Simone Signoret kaj Véra Clouzot, suspektitaj de la murdo de ties edzo (Paul Meurisse) fare de inspektoro kun rigora logiko (Charles Vanel); Le Mystère Picasso (1956), dokumenta filmo pri la metodo de pentristo Pablo Picasso kaj la ekiĝo de kelkaj el liaj pentraĵoj; kaj La Vérité (1960), en kiu Brigitte Bardot trovis sian plej bonan dramecan rolon.
Henri-Georges Clouzot mortis la 12-an de januaro 1977 lasante unu el la plej trafaj kaj interesaj filmografioj de franca kino.
En 1994, per L'Enfer, Claude Chabrol reprenis la scenaron de filmo, kiun Clouzot ne povis fini tridek jarojn antaŭe.
Filmografio
[redakti | redakti fonton]Reĝisoro
[redakti | redakti fonton]- 1931: La Terreur des Batignolles
- 1933: Tout pour l'amour
- 1933: Caprice de princesse
- 1933: Château de rêve
- 1942: L'assassin habite au 21
- 1943: Le Corbeau
- 1947: Quai des Orfèvres (ankaŭ dialogisto)
- 1949: Manon
- 1949: Le Retour à la vie (parto Le Retour de Jean)
- 1950: Le Voyage en Brésil (ne finita)
- 1950: Miquette et sa mère
- 1953: Le Salaire de la peur (ankaŭ dialogisto kaj produktoro)
- 1955: Les Diaboliques (ankaŭ produktoro)
- 1956: Le Mystère Picasso (ankaŭ produktoro)
- 1957: Les Espions (ankaŭ produktoro)
- 1960: La Vérité
- 1964: L'Enfer (ne finita)
- 1967: Grands chefs d'orchestre
- 1968: La Prisonnière
Scenaristo
[redakti | redakti fonton]- 1932: Le Roi des palaces, de Carmine Gallone
- 1933: Tout pour l'amour
- 1942: Les Inconnus dans la maison, de Henri Decoin
- 1942: L'assassin habite au 21
- 1943: Le Corbeau
- 1947: Quai des Orfèvres
- 1953: Le Salaire de la peur
- 1955: Les Diaboliques
- 1957: Les Espions
- 1960: La Vérité
- 1964: L'Enfer (ne filmita)
- 1968: La Prisonnière
- 1994: L'Enfer, de Claude Chabrol laŭ lia scenaro de 1964.