Hochdorf (distrikto)
Hochdorf | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Lucerno | |
Kantono | Lucerno |
Ĉefloko | Hochdorf |
Geografia situo | CH1903: 664045 / 224311 (mapo)47.1666666666678.2833333333333Koordinatoj: 47° 10′ N, 8° 17′ O; CH1903: 664045 / 224311 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 64108 (2007-12-31) |
Areo | 183,95 km² |
Loĝantardenseco | 348,51 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 0302 |
La distrikto Hochdorf (germane Amt Hochdorf) estas administra unuo de Kantono Lucerno. Ĝi havis 64108 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Hochdorf.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La distrikto Hochdorf situas en la Svisa Mezlando. Ĝi estas la nordorienta parto de Kantono Lucerno kaj etendiĝas en la lucerna parto de la tiel nomita valo Seetal, kiu ricevis sian nomon de la Lago de Baldegg kaj la Lago de Hallwil. La sudan limon de la distrikto formas la rivero Reuss. La distrikto kovras areon de 183,95 km². La plej granda komunumo de la distrikto estas la urbo Emmen, kiu fakte apartenas al la aglomeraĵo de Lucerno.
Najbaraj distriktoj
[redakti | redakti fonton]La distrikto Hochdorf limas en nordo al la distriktoj Kulm kaj Lenzburgo (ambaŭ en Kantono Argovio) , en oriento al la distrikto Muri (Kantono Argovio), en sudo al la distrikto Lucerno, kaj en okcidento al la distrikto Sursee.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra la distrikto Hochdorf pasas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Lucerno, kiu estas konata sub la nomo Seetal-Fervojo.
Tra la suda parto de la distrikto pasas la nacia aŭtoŝoseo A14 de Lucerno al Zugo. En sudokcidento en Emmen troviĝas la aŭtoŝosekruco de A2 kun A14.
Historio
[redakti | redakti fonton]Hochdorf estis de 1386 ĝis 1418 lucerna voktejo. Ek de 1418 ĝi estis parto de la kamparvoktejo Rothenburg, la tiel nomita ekstera voktejo. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 la interna kaj ekstera distriktoj Rothenburg estis kunigitaj al la nuna lucerna distrikto Hochdorf.
Komunumoj de la distrikto Hochdorf
[redakti | redakti fonton]La distrikto Hochdorf konsistas el 14 komunumoj (stato de la 1-a de januaro 2009). Jen la aktuala listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2007-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Aesch | 957 | 5.80 | 1021 | |
Altwis | 352 | 2.93 | 1022 | |
Ballwil | 2395 | 8.77 | 1023 | |
Emmen | 27'205 | 20.37 | 1024 | |
Ermensee | 810 | 5.69 | 1025 | |
Eschenbach | 3409 | 13.21 | 1026 | |
Hitzkirch | 4589 | 28.30 | 1030 | |
Hochdorf | 8246 | 10.31 | 1031 | |
Hohenrain | 2359 | 23.52 | 1032 | |
Inwil | 2127 | 10.32 | 1033 | |
Rain | 2214 | 9.42 | 1037 | |
Römerswil | 1565 | 17.39 | 1039 | |
Rothenburg | 7032 | 15.50 | 1040 | |
Schongau | 848 | 12.43 | 1041 | |
Totale (14) | 64'108 | 183.95 | 0302 |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La distrikto Hochdorf en la retejo de Kantono Lucerno Arkivigite je 2009-06-05 per la retarkivo Wayback Machine
- La distrikto Hochorf en la Historia Leksikono de Svislando
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Distrikto Hochdorf – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
|