Hřebečsko
Hřebečsko (germane Schönhengstgau) estas historia regiono kaj en Bohemio kaj en Moravio, kies ambaŭ partoj estis nek politike nek geografie inter si ligitaj. Ĝi iam estis la plej granda germanlingva lingvoinsulo en Ĉeĥoslovakio.
La plej gravaj urboj de tiu regiono estas Svitavy (germane Zwittau), Moravská Třebová (germane: Mährisch Trübau) en Lanškroun (germane Landskron). Ĝia eble plej konata loĝanto estis Oskar Schindler.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Centro de la regiono estis urboj Svitavy kaj Moravská Třebová, limaj punktoj Lanškroun, Litomyšl kaj Zábřeh.
Gvidlibro en Esperanto
[redakti | redakti fonton]Gvidlibreto tra la distrikto Schönhengst estis eldonita en 1926 sub aŭspicio de la germana regiona popolkleriga asocio kaj esperantigita de Erich Koblischke, instruisto en Landskron; enhavis 16 paĝojn ilustritajn[1].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ revuo Aŭstria Esperantisto n.24 (aŭg-sep 1926, paĝo 102) - rete legeble