Kvir-teorio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun kviraj studoj. |
Kvir-teorio estas skolo de poststrukturisma kritika teorio, kiu elmerĝiĝis en la fruaj 1990-aj jaroj el la fakoj kviraj studoj kaj virinaj studoj. Kvir-teorio ampleksas kaj "kvirajn legojn" de tekstoj, kaj teoriadon pri kvireco (aŭ GLATeco) mem.
Forte influita de la verkaroj de Lauren Berlant, Leo Bersani, Judith Butler, Lee Edelman, Jack Halberstam, David Halperin, José Esteban Muñoz, kaj Eve Kosofsky Sedgwick, kvir-teorio ellaboras kaj feminismajn defiojn al la ideo, ke sekso estas parto de la esenca memo, kaj la fokusan ekzamenadon en gejaj kaj lesbaj studoj pri la socie konstruita naturo de seksaj agoj kaj identecoj. Dum gejaj kaj lesbaj studoj koncentras sin al enketado pri natura kaj nenatura kondutoj kuntekste de samseksema konduto, kvir-teorio etendas sian fokuson por inkluzivi ĉiun specon de seksa aktivado aŭ identeco, kiu falas en normajn kaj aberaciajn kategoriojn. Itala feministo kaj filmoteoriisto Teresa de Lauretis inventis la terminon "kvir-teorio" por kongreso, kiun ŝi organizis ĉe la Universitato de Kalifornio, Santa Cruz en 1990 kaj por speciala numero de Differences: A Journal of Feminist Cultural Studies, kiun ŝi redaktis surbaze de tiu kongreso.
Kvir-teorio "koncentras sin al malakordoj inter biologia sekso, socia sekso, kaj deziro." "Kviro" estas asociita plej elstare kun GLAT-aj temoj, sed ĝia analiza kadro inkluzivas ankaŭ temojn kiel transvestado, intersekseco, seksa ambigueco kaj sekskorekta kirurgio. La klopodo de kvir-teorio malpruvi stablajn (kaj korelaciajn) biologiajn seksojn, sociajn seksojn, kaj seksecojn evoluas el specife lesba kaj geja reagordo de la poststruktura konceptado pri identeco kiel konstelacio de multaj nestablaj starpunktoj. Kvir-teorio ekzamenas la konstituajn diskursojn pri samseksemo evoluigitaj en la lasta jarcento por meti "kvirecon" en sia historia kunteksto, kaj enketas nuntempajn argumentojn, kaj por, kaj kontraŭ, tiu plej lasta terminologio.