[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Kumagaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kumagaja
FlagoBlazono
speciala urbo de Japanio, urbego [+]

LandoJapanio
gubernioGubernio Saitamo

Koordinatoj36° 9′ N, 139° 23′ O (mapo)36.147388888889139.38863888889Koordinatoj: 36° 9′ N, 139° 23′ O (mapo) [+]
Akvokolektejo159,82 km² (15 982 ha) [+]
Areo159,82 km² (15 982 ha) [+]
Loĝantaro193 190 [+] (1-a de marto 2021)

HorzonoUTC+9

Kumagaja (Japanio)
Kumagaja (Japanio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Kumagaya, Saitama [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Kumagaja, (japane 熊谷市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en regiono Kanto, en Gubernio Saitamo.

Kultura Centro

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2021 Kumagaja havis populacion de 195 277.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Kumagaja situas sur aluvia ebenaĵo, la plej alta punkto estas 83 m laŭ la marnivelo. La urbego estas konata pro sia abunda kaj altkvalita subtera akvo. Fukaja troviĝas 12, Ageo 26, Kavagoe 27, gubernia sidejo Saitamo 35, Jono (urbo) 36, Kaŭaguĉi 47, ĉefurbo Tokio 60 kilometrojn aere laŭ [1].

Vojo en Kumagaja

Dum la pli modernaj tempoj Kumagaja prosperis kiel laŭvoja poŝta stacio. En 1889 ĝi estis kreita moderna municipo. Inter 1923-1932 la proksimaj vilaĝoj aliĝis al Kumagaja, en la sekva jaro ĝi estis levita urbo. En 1945 la urbo estis bombardita, iom poste denove komencaj vilaĝoj aliĝis, en 2005 kaj 2007 jam urboj aligis.

Kumagaja estas industria kaj komerca centro. Signifa parto de la loĝantaro navedas precipe al Tokio.

Kampuso en Kumagaja

En Kumagaja en kampuso okazas la plej altnivela eduko.

Al Kumagaja kuras ok naciaj aŭtovojoj kaj tri fervojaj linioj, ili helpas la navedantojn.

Kumagaja situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 15,5 °C kaj varias inter 11-21 °C. La jarpluvo averaĝas 1306 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter novembro-marto iomete pli malofte.

Bildoj pri Kumagaja
Stacidomo
Hotelo
Biblioteko
Kirko
Vendejego
Banko


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Nomportantoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans