[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Kristana Scienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristana Scienco
emblemo
konfesio Redakti la valoron en Wikidata
Fondinto(j) Mary Baker Eddy vd
vdr
Aerial photograph of a triangular lot between roads and their sidewalks. The lot contains a small, Romanesque church filling the front point to the sidewalks, connected to a much larger and impressive domed, Neoclassical building behind it, filling the lot to the sidewalks to the left and right.
La Unua Eklezio de Kristo, Sciencisto, Bostono, aerfoto demalantaŭe, 19 julio 2011

Kristana Scienco estas pia kristana movado kaj sistemo de spirita sanigado. Ĝin fondis Mary Baker EDDY (1821-1910), kiu fondis ankaŭ la eklezion Eklezio de Kristo, Sciencista (Church of Christ, Scientist) [1].

La origina kaj ĉefa preĝejo de Kristana Scienco kaj la "Eklezio de Kristo, Sciencista" estas en Bostono, sed estas multaj preĝejoj en la tuta mondo.

Eddy verkis la libron "La Scienco kaj la Sano, kun Ŝlosilo de la Skriboj" (Science and Health with Key to the Scriptures) (1875), en kiu ŝi unue klarigis la principojn de Kristana Scienco, interalie ke malsano estas Iluzio korektebla nur per preĝo. La libro iĝis la centra teksto de tiu kristana frakcio, kune kun la Biblio, kaj antaŭ 2001 vendiĝis pli ol naŭ milionoj da ekzempleroj en 16 diversaj lingvoj [2]. Ŝi ankaŭ fondis la mondfaman gazeton The Christian Science Monitor (La Kristan-Scienca Monitoro).

Dum la 20-a jarcento, la Kristana Scienca movado iĝis la plej rapida kreskanta religio en Usono, kun preskaŭ 270,000 membroj kiuj aliĝis al ĝiaj vicoj en 1936, figuro kiu falis en 1990 al iomete pli ol cent mil, kaj en 2009 al malpli ol 50,000. La eklezio estas konata pro sia gazeto kiu raportas novaĵojn en Usono kaj la mondo, la Christian Science Monitor, kiu gajnis sep Pulitzer-premiojn inter 1950 ĝis 2002 kaj estas konsiderita profesia kaj objektiva, kaj ankaŭ pro siaj publikaj legejoj, kiuj estis establitaj ĉirkaŭ la mondo.

Eddy priskribis Kristansciencon kiel revenon al "frua kristanismo kaj la elemento de resanigo kiu estis perdita al ĝi". Estas klaraj diferencoj inter la teologio de Kristana Scienco, kaj tiu de la domina kristana teologio. Precipe, anoj de Kristana Scienco adoptas radikalan aliron laŭ kiu realeco estas nur spirita kaj la materia mondo estas iluzio. En ĉi tiu regulo estas la koncepto, ke malsano estas mensa eraro kaj ne fizika malordo, kaj ke la malsanuloj estu traktataj ne per medikamentoj, sed per preĝo, kiu celas korekti la malveran iluzion, ke sano estas malbona [3].

Kristanaj Sciencistoj kredas, ke Dio estas bona, kaj ke la homo, kreita laŭ la bildo kaj figuro de Dio, ankaŭ estas esence bona. Pro tio, Dio, kiu estas amo, vero kaj lumo, ne kreis malsanon kaj malbonon, nek iluzion [4]. Persono, kiu scias, ke la malsano kaj la malbono apartenas al la nereala universo de la materio, kaj ne al la scienca universo perfekta, eterna kaj reala de la spirito, povas esti sanigita. Tiel Kristo, per la povo de Dio, resanigis la malsanulojn dum sia tera vivo [3].

La eklezio ne postulas ke la fideluloj eviti ajnan kuracadon. Ŝiaj sekvantoj iras al dentistoj, optometristoj, ginekologoj kaj obstetrikistoj, kaj pretas vakciniĝi kiam la leĝo postulas - sed samtempe Eddy asertis, ke preĝo por kristana resanigo estas pli efika kiam ne kombinita kun norma kuracado. Tamen, inter la jaroj 1880 ĝis 1990, eviti la kuracadon akceptitan en la mondo kaŭzis la morton de nemalmultaj kredantoj kaj specife iliaj infanoj. Gepatroj estis procesigitaj kaj en kelkaj kazoj eĉ juĝitaj pro mortigoneglekto. Tamen, la akceptita laŭleĝa opinio estis ke la eklezio mem havis neniun respondecon pagi kompenson en tiuj kazoj [5].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. For the charter, Eddy, Mary Baker (1908) [1895].
  2. (2001) “Sacred Texts in the United States”, Book History 4, p. (335–370) 348. doi:10.1353/bh.2001.0008. 
  3. 3,0 3,1 Battin, Margaret P.. (1999) “High-Risk Religion: Christian Science and the Violation of Informed Consent”, Praying for a Cure: When Medical and Religious Practices Conflict. Lanham, MD, and Oxford: Rowman & Littlefield Publishers. ISBN 0-8476-9262-0.
  4. Wilson, Bryan. (1961) Sects and Society: A Sociological Study of the Elim Tabernacle, Christian Science, and Christadelphians. Berkeley: University of California Press.
  5. Schoepflin 2003, pp. 212–216; Peters, Shawn Francis (2007).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]