Kjerag
Kjerag | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco |
1 100 m | ||
Geografia situo | 59° 2′ N, 6° 36′ O (mapo)59.0330555555566.5958333333333Koordinatoj: 59° 2′ N, 6° 36′ O (mapo) | ||
| |||
Kjerag aŭ Kiragg estas roka altebenaĵo en norvega komunumo Forsand, (Rogaland-Fylke) ĉe Lyse-fjordo.
La plej alta punkto de la altaĵo estas ĉirkaŭ 1110 m super marnivelo. En la okcidenta parto de ebenaĵo situas Kjeragbolten (vidu la foton), ĉirkaŭ 5 m³ granda rokego, kiu feste sidas en roka fendego en ĉirkaŭ 1.000 m super la Lyse-fjordo.
Kjerag estas - krom Preikestolen - unu el plej konataj kaj ŝatataj turismaj celoj de la regiono kaj ŝatata elirpunkto de la BASE-saltistoj.
En la preskaŭ 1.000 metrojn alta norda muro ekzistas pluraj migraj itineroj, kiuj komenciĝas ĉe la restoracio Øygardstølen, 640 m super Lysebotn. De tie iras vojo en 2,5 horoj tra parte malfacila areo al Kjerag. La sekuran migradon certigas kelkfoje feraj ŝtupoj.