Kasta Tombo
La tiel nomata Kasta Tombo, konata ankaŭ kiel Amfipolisa Tombo (greke Τάφος της Αμφίπολης), estas antikvmacedonia tombo kiu estis malkovrita ene de la Kasta monteto (aŭ Tumulo) ĉe Amfipolis, Centra Macedonio, en norda Grekio en 2012 kaj unuafoje enirita en Aŭgusto 2014.[1] La unuaj elfosaĵoj ĉe la monteto en 1964 kondukis al ekspono de la perimetra murego, kaj pluaj elfosaĵoj en la 1970-aj jaroj malkovris multajn aliajn antikvajn restaĵojn.[2]
La ĵus malkovrita tombo estis datita el la lasta kvarono de la 4a jarcento a.K. La tumulo estas la plej granda iam malkovrita en Grekio kaj kompare ĝi nanigas tiun de Filipo la 2-a (Macedonio), patro de Aleksandro la Granda, en Vergina.[1][3] La elfosa teamo, baze sur trovaĵoj elterigitaj tie, asertis ke la tombo estis memormonumento dediĉita al la proksima amiko de Aleksandro la Granda, nome Hefestiono.[4][5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Andrew Marszal (7a de Septembro 2014). "Marble female figurines unearthed in vast Alexander the Great-era Greek tomb". www.telegraph.co.uk. The Daily Telegraph. [1] Alirita la 10an de Septembro 2014.
- ↑ "Amphipolis", Ministry of Culture: ISBN 960-214-126-3
- ↑ Kate Müser (9a de Septembro 2014) Greece's largest ancient tomb: Amphipolis. Deutsche Welle. Alirita 10a de Septembro 2014 .
- ↑ http://www.usnews.com/news/world/articles/2015/09/30/excavator-ancient-grave-in-greece-honored-alexanders-pal
- ↑ http://greece.greekreporter.com/2015/09/30/hephaestions-monogram-found-at-amphipolis-tomb/
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Official site about history of Amphipolis Arkivigite je 2014-10-24 per la retarkivo Wayback Machine
- ANCIENT AMPHIPOLIS AND THE GREAT TOMB Arkivigite je 2016-05-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Video from inside the tomb[rompita ligilo], provided by the Ministry of Culture and Sports, Greece Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine, 28/10/2014
- Interactive version of the 3D model
- Photographic material of the findings
- A representation of a restored version of the mosaic
- A virtual tour of the monument
- Up to date information on Amphipolis tomb
- Missing Sphinx Head Found in Ancient Greek Tomb By Megan Gannon, livescience, 22a de Oktobro, 2014
- Hellenic Republic, Ministry of Culture and Sports, 19a de Januaro, 2015 Press Release (in Greek) Arkivigite je 2016-04-09 per la retarkivo Wayback Machine