Karl Heinrich Geisler
Karl Heinrich Geisler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de majo 1742 en Schulpforte |
Morto | 4-an de novembro 1789 (47-jaraĝa) en Wittenberg |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto verkisto |
Karl Heinrich GEISLER ankaŭ: Geißler (naskiĝinta la 12-an de majo 1742 en Pforta, mortinta la 4-an de novembro 1789 en Wittenberg) estis germana juristo kaj jurscienculo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de instruisto kaj kantoro de ĉe Gimnazio Schulpforte li frekventis lernante la patran deĵorlokon kaj poste komencis en la 4.6.1762 ĉe la Universitato de Lepsiko studon pri filozofio. Tie li akiris bakalaŭriĝon en la 17.12.1763 kaj magistriĝon en la 21.2.1765. Unue li intencis plustudi teologion antaŭ finfina decido iĝi juristo.
Oni komisiis lin pri edukado de juna dana nobelo en Lepsiko. Post kiam li akiris la rajton fari akademiajn prelegojn (en la 12.3.1768) estis akceptiĝo lia ĉe la fakultato pri jurscienco en la 28.5.1768 - kie li doktoriĝis en la 10.4.1778 per la disertaĵo De coniunctione comitum Holsatiae cum ducatu Saxoniae (dua parto). Mallonge poste Geisler deklaritis advokato elekto-saksia. Samjare ankoraŭ li vokitis al la Universitato de Erlangen kiel kvina orda profesoro pri ŝtataj teorioj kaj konstitucia juro.
Tiun ĉi honoron li komencis en la 13.4.1771 per latinlingva sinprezenta parolado titole De interpretatione pacis Westphalicae; per tio li aŭtomate iĝis kortega konsilisto. En 1775 li sekvis vokadon je profesoreco samfaka al Universitato de Marburg kio igis lin hesia registarkonsilisto. Pli malfrue, en 1783 li iris profesoronte al la Universitato de Göttingen, kiel grandbritia-hanovra kortegkonslito. Ĉio tio konvinkis la saksojn revarbi la perditan filon por laborado en la servo de la Elektoprinclando Saksio.
Tio kaŭzis aranĝon de bone salajrita katedro ĉe la Universitato de Wittenberg. En tiu ĉi lasta agada loko Geisler iĝis en 1784 profesoro pri ŝtataj teorigoj, unua profesoro ĉe la jurscienca fakultato, elekto-saksia kortegkonsilisto, estro de la wittenberg-a konsistorio kaj asesoro kortegtribunala. Lia famo en Wittenberg ŝajne grandegis.
En 1776 li iĝis ano de la framasonisma loĝio Zum gekrönten Löwen en Marburg.[1]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Diss. de pecunia in feudo constituta. Leipzig 1770
- Commentatio de gravaminibus religionis auctoritate iudiciorum Imp. tollendis. Erlangen 1771
- De interpretatione pacis Westphalicae commentatio I Erlangen 1771. Comment. II. Marburg 1775. Comment. III. Marburg 1776
- Diss. de hypotheca tacita domini ex caussa canonis emphyteutici. Erlangen 1773
- Progr. de iudicio super religione aliorum ferendo. Marburg 1779
- Progr. de loco investiturae breves animadversiones. Marburg 1779
- Progr. de antiquitatibus iuris publici ex disciplina Byzantina repetendis. Marburg 1779
- Progr. Nonnulla de retractu gentilitio inter nobiles Imperii, immediatos ex privilegiis statutisque equestribus non fundando. Marburg 1780
- Progr. de iure fisci civitatura Imperii. Marburg 1780
- Diss. de consociatione bonorum divisorum. Marburg 1780
- Commentationes de Landsassiatu L. I. Frankfurt 1731
- Diss. de feudo emptitio. Marburg 1782
- Progr. de potestate Imperatoris ordinandi regimen bonorum ecclesiasticorum imp. immediatorum. Göttingen 1783
- Progr. Observationes nonnullae de protocollis comitialibus. Göttingen 1734
- Progr. de analogia iuris publici. Wittenberg 1784
- Animadversionum ex iure universo depromtarum spicilegium I. Wittenberg 1787
- Diss. (resp. auctore Chrpb. Car. Stübel) de fatis-factione personis inprimisque seminis illustribus de iniurais acceptis praestanda. Wittenberg 1788
- Diss. (resp. auctore Christi. Ern. Franck) de legato rei commercio exemtae. Wittenberg 1788
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Stefan Redies: Freimaurer, Tempelritter und Rosenkreuzer: zur Geschichte der Geheimbünde in Marburg im 18. Jahrhundert. Tectum, Marburg 1998, ISBN 3-8288-9002-4, p. 83.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Johann Georg Meusel: Lexikon der vom Jahr 1750 bis 1800 verstorbenen teutschen Schriftsteller. Gerhard Fleischer der Jüngere, Leipzig 1804, Bd. 4, p. 71–72 (Google Books)
- Johann Samuel Ersch, Johann Gottfried Gruber: Allgemeine Encyclopädie der Wissenschaften und Künste. 1. Sektion, 56. Teil, p. 230 Arkivigite je 2016-04-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Georg Erler: Die jüngeren Matrikel der Universität Leipzig 1559–1809. Bd. 3