Karl Christian Gmelin
Karl Christian Gmelin (1762-1837) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Germana kuracisto, botanikisto kaj naturalisto. La specioj Agropyron gmelinii, Artemisia gmelinii, Avena gmelinii, Elymus gmelinii, Roegneria gmelinii, Trisetum gmelinii, ricevis tiujn alnomojn omaĝe al li.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-a de marto 1762 en Badenweiler, Germana Imperio | ||||
Morto | 26-a de junio 1837 en Karlsruhe, Germana Imperio | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Grandduklando Badeno vd | ||||
Alma mater | Universitato de Strasburgo Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Wilhelm Friedrich Gmelin (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto entomologo geologo kuracisto botanika kolektisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Karl Christian Gmelin (1762-1837) estis germana kuracisto, botanikisto, naturalisto, profesoro pri Naturhistorio en Karlsruhe, amiko de la poeto Johann Peter Hebel (1760-1826) kaj frato de la gravuristo Wilhelm Friedrich Gmelin (1760–1820). Li estis direktoro de la Botanika Ĝardeno en Karlsruhe kaj aŭtoro de trivoluma verko Flora Badensis Alsatica (1805–08).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li unue frekventis la Latinan Lernejon en Mülheim kaj ekde 1778 li studis medicinon kaj natursciencojn en la Universitato de Strasburgo. En 1784, li ricevis sian doktorecan diplomon en la Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo. Samepoke, li establiĝis en Karlsruhe kiel kuracisto. Dum kvindek jaroj li donis scienc-klasojn en renoma loka lernejo. En 1786, Gmelin iĝis direktoro de la Kabineto pri Naturhistorio de la margraflando (nuna Ŝtata Muzeo pri Naturhistorio en Karlsruhe) kaj de la Botanika Ĝardeno de Karlsruhe.
La hodiaŭa botanika ĝardeno de Karlsruhe estis origine de li kreita. En 1792, li estis elektita kiel membro de la Leopoldina Akademio. Inter 1794-1797, li iris al Ansbach pro la tumulto de la revolucio kaj protekti sian kolekton. Gmelin studis botanikon, zoologion, mineralogion, geologion kaj vulkanologion. Ekde 1803, Gmelin estis membro de la Sankomitato de la Granda Duklando Baden, kaj ekde 1814 li iĝis ano de la Minkomitato, tie kie li tenis la titolon kiel Privata Konsilisto.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- "Catalogus plantarum horti Carlsruhani" 1791
- "Hortus Magni Duci Badarum Carlsruhanus" 1811
- Über den Einfluß der Naturwissenschaft auf das gesammte Staatswohl ... 1809
- Consideratio generalis filicum 1784
- Gemeinnützige systematische Naturgeschichte der Vögel 1809
- Flora Badensis, Alsatica et confinium regionum cis et transrhenana ... 1826
- Gemeinnützige systematische Naturgeschichte 1839
- Families of Altenheim, Ancestry, and Memorial, Katherina Hansel
- Allgemeine Zeitung
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Zoological Collections of Germany: The Animal Kingdom in its Amazing Plenty ...
- Etymological Dictionary of Grasses
- Taxonomic Literature: A Selective Guide to Botanical Publications ... 1838
- Mineralienatlas - Fossilienatlas
- Badische Biographien
- Deutsche National-Litteratur
- Allgemeine Deutsche Biographie
- Personensuche