Karoto
Karoto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Diverseco de karotoj
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Daucus carota subsp. sativus L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Karoto (Daucus carota subsp. sativus) estas radiklegomo, tipe oranĝkolora kun ligneca teksturo. Karoto estas kultivata por sia manĝebla karneca radiko, manĝata kiel legomo. La manĝebla parto de karoto estas la pivotradiko.
Karoto estas ankaŭ japana urbeto apud Hiroŝimo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Verŝajne la sovaĝaj prakarotoj devenis el Afganio, kie restas la centro de diverseco de varioj de D. carota.
Origine karotoj havis koloron purpuran, blankan aŭ flavan. La nuna oranĝa karoto disvolviĝis en Nederlando kiel omaĝo al princo Vilhelmo la 1-a dum la Nederlanda lukto por sendependeco de Hispanio en la 16-a jarcento (la oranĝa koloro apartenas al la dinastio Oranje-Nassau kaj nun al Nederlando). La oranĝa karoto ne nur havas pli bonan guston, sed ankaŭ enhavas betakarotenon, kio igas ĝin pli saniga, kaj tial la kultivado de ĉiuj aliaj karotvarioj ĉesis.
Sovaĝa karoto
[redakti | redakti fonton]La familiara sovaĝa floro, sovaĝa karoto, estas semo de ĝardenkaroto; ĝardenkarotoj ebligataj semiĝi baldaŭ revenas al sia sovaĝa pratipo, kun forkoformaj, karotodoraj, manĝeblaj radikoj, kiuj rapide iĝas tro lignecaj kaj amaraj por manĝi. Pastinakoj estas proksimaj parencoj de karotoj.
La sovaĝa karoto ĉeestas ĉie en Eŭropo, en Centra kaj Okcidenta Azio kaj en Nord-Afriko. Ekzistas ĉirkaŭ 22 varioj.
Nutro
[redakti | redakti fonton]- La energia kontribuaĵo de la karoto estas 136 kJ en 100 g. Enhavas 90 % da akvo, 1 % da proteinoj, 0,3 % da lipidoj kaj ĝis 12 % da sukero.
- 100 g da karotoj enhavas pli ol la duonon de la ĉiutaga bezono de vitamino A. La enhavo da vitamino C estas meze 7 mg en 100 g, kaj la karoto enhavas ankaŭ vitaminojn B1 kaj B2.
- La mineralaj enhavoj de la karoto estas ĉefe kalio, kalcio, magnezio kaj fero.
- Le enteno da fibroj estas grava, ili estas majoritate pektino kaj celulozo.
Tutmonda produktado, milionoj da tunoj, 2003. | |||
Ĉinio | 8 126 460 | 35% | |
Usono | 1 900 110 | 8% | |
Rusio | 1 735 260 | 7% | |
Pollando | 834 621 | 4% | |
Francio | 681 528 | 3% | |
Japanio | 630 000 | 3% | |
Unuiĝita Reĝlando | 587 300 | 3% | |
Italio | 577 811 | 2% | |
Ukrainio | 500 000 | 2% | |
Germanio | 426 038 | 2% | |
Meksiko | 378 517 | 2% | |
Barato | 350 000 | 2% | |
Aliaj landoj | 6 587 811 | 28% |
Karotoj, nekuiritaj | |
---|---|
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj) | |
Energio 40 kkal 170 kJ | |
Karbonhidrato | 9.58 g |
- Amelo | 1.43 g |
- Sukeroj | 4.74 g |
- Fibro | 2.8 g |
Graso | 0.24 g |
- saturitaj grasoj | 3.7e-2 g |
- mononesaturitaj | 1.4e-2 g |
- polinesaturitaj | 0.117 g |
Proteino | 0.93 g |
Akvo | 88.29 g |
Vitaminoj | |
A-vitamino 16706.0 IU | |
beta-karoteno μg | 77% |
Tiamino (B1-vitamino) 6.6e-2 mg | 5% |
Riboflavino (B2-vitamino) 5.8e-2 mg | 4% |
Nikotina acido (B3-vitamino) 0.983 mg | 7% |
Pantotena acido (B5-vitamino) 0.273 mg | 5% |
Piridoksino (B6-vitamino) 0.138 mg | 11% |
C-vitamino 5.9 mg | 10% |
E-vitamino 0.66 mg | 4% |
K-vitamino 13.2 μg | 13% |
Mineraloj | |
Kalcio 33.0 mg | 3% |
Fero 0.3 mg | 2% |
Magnezio 12.0 mg | 3% |
Mangano 0.143 mg | 7% |
Kalio 320.0 mg | 7% |
Natrio 69.0 mg | 5% |
Zinko 0.24 mg | 2% |
Procentaĵoj rilatas al usonaj rekomendoj por plenkreskuloj. Fonto: USDA Nutrient database angle |
Diversaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Genetikisto Leonard M. Pike serĉis kaj reinventis purpuran kaj blankan karotojn enhavantajn substancojn por preventi kanceron. Vendo estis malmulta.
- La plej granda karoto en la mondo situas ĉe Okahune, Nov-Zelando. Ĝi altas ĉirkaŭ kvar metrojn kaj konsistas el gipso.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]esperante Recepto kun karotoj
angle Receptoj kun karotoj
angle Tutmonda Karotmuzeo