Karbo (apartigilo)
Aspekto
Karbo povas esti:
- Karbo – natura mineralo kaj solida fosilia brulaĵo
- Nigra karbo (ankaŭ ŝtonkarbo aŭ minkarbo) – altkvalita karbo
- Brunkarbo – malpli kvalita karbo
- Bestokarbo aŭ ostokarbo (en vikidatumoj d:Q1594238) [1] - materialo fabrikata el bestaj ostoj
- Plantokarbo aŭ biokarbo (en vikidatumoj d:Q905495) - materialo fabrikata evidente el plantoj, per pirolizo de biomaso; la plej ofta ekzemplo estas:
- Lignokarbo – materialo fabrikata per artefarita karbigado de malmola ligno en karbigejoj
- Rapidbrulema lignokarbo (vikidatuma ero ne trovata, ĉu tiu vortumo meritas propran artikolon, aŭ menciiĝu sub Lignokarbo??)
- La sekvaj kromaj aplikadoj estas de prilaborita lignokarbo, nomata aktivigita karbo (en vikidatumoj d:Q190878), produkto fabrikata el ligno aŭ el kokosaj nuksoj
- En medicino kaj toksologio, adsorba karbo (en vikidatumoj d:Q2957662) – kuracilo kontraŭ lakso kaj flatulenco kaj por neŭtraligo de venenoj
- En la kemia industrio kiel katalizilo kaj kiel konstanta portanto por aliaj kataliziloj.
- En la tekniko kiel alsorbanto (adsorbaĵo) de la gasoj (en filtriloj, glaciŝrankoj kaj klimatiziloj).
- En la elektrotekniko kaj elektroniko kiel materialo permesanta akiri grandajn kapacitanco (kapacito) en la kondensatoroj.
- En la plibonigado de la akvo (ankaŭ en la hejmaj filtriloj) por forigi la malpuraĵ-substancoj eĉ en minimumaj kvantoj.
- En akvariistiko kiel intern-enhavo de la filtrilo alsorbanta kemiaĵojn, ekz. medikamentojn, kemiajn sterkojn, ktp.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Karbono
- Karbonio
- Karbobroso
- Karbodesegno
- Karboarka lampo aŭ karba arkolampo, la unua praktika elektra lumo
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bestokarbo el la germana Tierkohle kaj multaj romanidaj lingvoj (ekzemple hispane Carbón animal, france Noir animal - "nigraĵo besta", itale Carbone animale), Ostokarbo en iuj pliaj lingvoj (ekzemple angle Bone char, litove Kaulų suodžiai, svede Benkol, norvege Benkull, portugale portugale Carvão de osso)