Kanin
Kanin | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Sud-Koreio urbego vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 210 456 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 202 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 37° 45′ N, 128° 54′ O (mapo)37.755555555556128.89611111111Koordinatoj: 37° 45′ N, 128° 54′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 2 m [+] | ||||
Areo | 1040 km² ( 104 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Gangneung [+] | |||||
Kanin aŭ Kanun (koree 강릉시, laŭ ĉinaj literoj 江陵市) estas marhavena urbego en nordorienta Sud-Koreio. Ĝi estas regiona ekonomia centro.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 1,040 km²
- Supermara alteco: 2 m
- Loĝantaro: 229,869 (2006)
- Poŝtkodoj: 210003-210958
- Telefonprefikso: +82 33
- Horzono: UTC+9
- 37° 45′ 00″ N 128° 54′ 00″ O / 37.75000 °N, 128.90000 °O (mapo)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Kanin situas laŭ rivero, laŭ la orienta marbordo de Sud-Koreio apud la orientaj deklivoj de la montoj Tebeksan. Seulo troviĝas 169 km [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Kanin estis administracia kaj ekonomia centro jam dum la antikvaj tempoj. En 1308 Kanin ricevis sian nunan nomon. La nuna urba statuso estis deklarita en 1955. La 18-an de septembro 1996 nordkorea submarŝipo alfundiĝis proksime de Kanin. En 2018 dum la Vintra Olimpiko 2018 de Pjonĉango en kelkaj sportaj branĉoj okazis konkursoj ankaŭ en Kanin.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La ĉefaj sektoroj de la ekonomio estas turismo kaj malpeza industrio. Estas planoj krei sciencan-industrian komplekson en la urbo, kies ĉefa tasko estas esplorado en kampo de biologio. Silkoteksado estas la tradicia industrio de la urbo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Kanin situas en humida subtropika klimato kun malvarmetaj aŭ malvarmaj vintroj kaj varmaj, humidaj someroj. En Kanin jare pluvas po 1465 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-oktobro pli ofte pluvas pro la musono. La averaĝa jara temperaturo estas 13,2 °C, tio varias dum jaro inter 9-19 °C.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Kanin estas ligita al la tutlanda aŭtovojo-reto (same al la fervoja reto). La vojaĝo daŭras ĉirkaŭ 2 horojn kaj 30 minutojn al Seulo per aŭtovojo. Menciindas trafiko de la haveno.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- muzeoj
- festivaloj
- temploj
- rigardo de sunleviĝoj en strandoj (aparte la unuaj en la Novjaro, estas gravaj en tradicia korea kulturo)
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Ĉiĉibu, Japanio (1983)
- Cjasin, Ĉinio (1999)
- Chattanooga (Tenesio), Usono (2003)
- Cinĝou, Ĉinio (2004)
- Irkutsk, Rusio (2011)
- Oskemeno, Kazaĥio (2011)
- Mangŝi, Ĉinio (2012)
- Dejan, Ĉinio (2013)
- Indang, Filipinoj (2013)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
- [2]