[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Kajo de rivero Turo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kajo de rivero Turo
Набережная реки Туры

riverkajo
Lando: Rusio
Regiono: Tjumena provinco
Urbo: Tjumeno
Distrikto: la Centra kaj Kalinina administraj distriktoj
Urboparto: Centro
Geografia situo 57° 16′ 32″ N, 65° 52′ 21″ O (mapo)57.27553055555665.872472222222Koordinatoj: 57° 16′ 32″ N, 65° 52′ 21″ O (mapo)
Kajo de rivero Turo (Tjumena provinco)
Kajo de rivero Turo (Tjumena provinco)
DEC
Finpunktoj strato Kommunistiĉeskaja, strato la 25-a de Oktobro (Maslovskij/Elevatornij vojo)
Indekso: 625001–625003
Longeco: 3000 m
Larĝeco: 47–110 m
Commons: Tura embankment in Tyumen
Itinero
strato Kommunistiĉeskaja
strato Respubliko (ponto de Geamantoj) (1 km)
strato Krasin (1,48 km)
placo de Batalantoj de Revolucio (1,65 km)
strato Semakov (1,84 km)
strato Ĉeljuskincev (Ĉeljuskincev-ponto) (2,26 km)
strato Vodoprovodnaja / strato la 25-a de Oktobro (2,56 km)
strato la 25-a de Oktobro (Maslovskij/Elevatornij vojo) (2,84 km)
la haveno (3 km)
vdr
Konstruado de la kajo en 2008.
Brajlo-mapo de la kajo.
Haltejo La Kajo.
Adoleskantoj sur la kajo.
Monumento al la urbofondintoj.
Urbotago sur la kajo.
Urbotago sur la kajo.
Skulptaĵoj sur la kajo.
Grafitaĵo sub la Ĉeljuskincev-ponto.
Grafitaĵo sub la Ĉeljuskincev-ponto.
Aerbalonoj sur kajo.
Ruinoj de tenejo (N 3/5).
Tenejo (N 1b).
La Kontoro de vaporŝipejo.
Maslovskij vojo.
Novjara komponaĵo sur la riverkajo.
Kajo vespere.
La monumento al la cara familio.
Konstruado de la kajo sur la maldekstra bordo. Novembro 2019.
Kajo sur la maldekstra bordo.
Savisto sur la kajo.
Tabulo Voznesenskaja (Ĉielira) sur la maldekstra kajo. Februaro 2023.

Kajo de rivero Turo (ruse Набережная реки Туры) estas konstruaĵo sur la dekstra bordo de la rivero Turo en la urbo Tjumeno (Rusio), destinita por promenado, distrado kaj fortikigo de la riverbordo. Ĝi estis konstruita en 19982018 kaj estas la sola kajo en Rusio, kiu havas promenejojn en kvar niveloj.

Tjumeno estis fondita en 1586 ĉe alfluo de la rivero Tjumenko al la rivero Turo, sur altaj bordoj de ambaŭ riveroj. Dum la unuaj tricent jaroj de sia historio Tjumeno evoluis laŭlonge de la rivero Turo, sur ĝiaj ambaŭ bordoj, sed ĉefe sur la dekstra. Tamen la alta bordo restis kruda kaj neprizorgita kaj ĉiujare forfalis pro ondobatoj de Turo, kiu tiuloke havas kurbiĝon. Pro tio granda parto de la urba tereno malaperis en la rivero kaj komenco de strato Respubliko iras rande de la bordo[1].

Unuafoje oni ekparolis pri neceso konstrui la kajon en 1980 — post la detrua inundo, okazinta antaŭjare. En 1979 la akvonivelo altiĝis ĝis 924 cm (kutime 500–700 cm). Akvo trarompis digon kaj inundis Transriverejon, kie loĝis 15 mil homoj, kaŭzinte grandajn damaĝojn[1].

La instituto Tjumengraĵdanprojekt preparis dezajnis kaj en 1990 komenciĝis konstruado de la vertikala ferbetona muro, kiu tamen baldaŭ haltis pro manko de mono. Krome restis nesolvitaj, nek eĉ esploritaj pluraj inĝenieraj problemoj. En 1993 estis plenumita esplorado, kiu montris interalie ke apud la monaĥejo de Sankta Triunuo ĉiujare malaperas ĝis 1,5 metro da bordo. Falo minacis ankaŭ la konstruaĵojn surborde, inkluzive la ĵusfaritajn elitajn domojn en strato Kirov, kromnomitajn “Neĝulino kaj la sep nanoj“ (ruse Белоснежнка и семь гномов)[1].

En 1998 estis elektita konstrua firmao kaj komenciĝis konstruado de la muro el tubecaj foldaj fostoj ĉe la menciitaj elitaj domoj. Dum la konstruado oni alfrontis plurajn teknikajn problemojn, inkluzive likojn el apudaj akvotuboj kaj kloako. Estis farita plia esplorado, surbaze de kiu oni konstruis profundan drensistemon. En 2007 la alta (22 m) bordo estis fortikigita kaj sekurigita por plua detruado[1].

La dezajnon de la kajo faris en 20082012 la tjumenaj arkitektoj Ilfat Minulin kaj Sergej Aleksejev. La tasko estis malfacila pro pluraj teknikaj kialoj. Diferenco inter la plej supra kaj malsupra punktoj de la bordo estas 27 metroj. Multaj konstruaĵoj staras rande de la bordo. Somere averaĝa akvonivelo estas +50 m, printempe ĝis +55 m kaj foje (kun intervalo je 30–40 jaroj) ĝis +58 m aŭ pli[2].

En 2008 komenciĝis konstruado de la unua parto de la kajo — inter la ponto de Geamantoj kaj Ĉeljuskincev-ponto. En 2012 ĝi estis finita kaj malfermita por vizitado. Sekvis parto de la ponto de Geamantoj ĝis la rivero Tjumenko kaj plu — ĝis la monaĥejo de Sankta Triunuo (620 m). Tiu lasta en 2015 por longa tempo haltis pro neceso rekonstrui subterajn inĝenierajn konstruaĵojn tiuloke[3].

Fine estis konstruita la orienta parto: de Ĉeljuskincev-ponto ĝis la riverhaveno ankaŭ konata kiel la Cara moleo (672 m). En 2015 ekfunkciis pluretaĝa parkumejo ĉe la buŝo de rivero Tjumenko[4]. Fine de decembro 2017 la konstruado de la tuta kajo finiĝis, sed daŭris restaŭrado de historiaj konstruaĵoj en ĝia fina parto kaj pretigado de sportejo tie[5].

La konstruadon de la unua parto plenumis la kompanio Strojgazmontaĵ subestre de Sergej Korobov, deputito de la Tjumena provinca dumao, ekde 2005 okupinta altajn postenojn en la teamo de la guberniestro Vladimir Jakuŝev. En 2012 li estis akuzita pri grandaj fraŭdoj, okazintaj dum liverado de tomografoj al la onkologia hospitalo, kiun konstruis lia kompanio. Li tuj fuĝis el la lando kaj en 2013 estis deklarita internacie serĉata persono[6]. La konstruadon finis la kompanio Mostostroj-11.

En aŭgusto 2019 komenciĝis konstruado de la kajo sur la maldekstra bordo, inter stratoj Ŝĉerbakov kaj Ĉkalov[7]. Ĝi etendiĝas laŭlonge de strato Beregovaja (La Borda) kaj estas 916 m longa. Ĝi havas infanludejon, sportan terenon, sketejon, laŭbon, amfiteatron, piedirejojn kaj biciklejojn kaj tri malgrandajn parkumejojn[8]. Haveblas biciklejoj kaj parkumejo[9] kiu finiĝis en aprilo 2021[10]. Pli ol 2 500 m2 estas kovritaj je verdaĵoj, inter kiuj estas 125 arboj kaj 121 arbustoj[11]. La ĉefaj laboroj finiĝis en 2020 kaj en marto 2021 la kajo ekfunkciis[12][13]. En decembro 2019 oni decidis ke tie aperos ankaŭ konstanta scenejo, kio transformos la dekstrabordan kajon je granda amfiteatro. Unuafoje provizora scenejo estis kreita tie dum festado de la 75-a datreveno de Tjumena provinco, okazinta la 14-an de aŭgusto 2019 kaj la urbanoj aprezis la ideon[14]. La konstruadon plenumis la kompanio Mostostroj-11, kiu estis sola partoprenanto de la respektiva konkurso[11]. Apud la menciita ponto, malantaŭ la Ĉielira-Georga preĝejo kreskas elita kvartalo Voznesenskij (la Ĉielira)[15].

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Dekstra bordo

[redakti | redakti fonton]

La kajo etendiĝas laŭ la dekstra bordo de la rivero Turo de la monaĥejo de Sankta Triunio nord-okcidente ĝis la haveno sud-oriente. Ĝi konsistas el promenejoj je kvar niveloj kaj pasas sub du pontoj — la piedira ponto de Geamantoj kaj la Ĉeljuskincev-ponto. La plej luksa estas la parto inter la menciitaj pontoj, farita el grandaj pecoj de granito kaj plurkolora marmoro. En du lokoj (apud la buŝo de la rivero Tjumenko kaj ĉe la haveno) la kajo larĝiĝas kaj aperas placetoj, destinitaj por sportaj kaj kulturaj aranĝoj. La plej granda tia placo troviĝas ĉe la haveno kaj servas por ĉiujara sporta aranĝo “Ŝtala karaktero” (ruse Стальной характер). En ambaŭ lokoj ĉiam staras plej simplaj sportiloj.

La promenejoj estas kelkmetrojn larĝaj, sed biciklejoj mankas, kio kaŭzas certan malkomforton kaj foje koliziojn. Pandusoj por infanĉaretoj kaj rulseĝoj haveblas en kelkaj lokoj, rulŝtuparoj aŭ liftoj mankas. Tra la tuta kajo staras lanternoj kaj aŭdigiloj, el kiuj vespere fluas muziko. Ĉe la buŝo de Tjumenko haveblas moleo, al kiu foje venas promenŝipoj. Ie kaj tie staras kioskoj kun manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, stratkafejoj kaj senpagaj necesejoj.

Sur la kajo ofte elpaŝas amatoraj artistoj, kiuj kantas, muzikludas aŭ dancas, kolektante monoferojn. Laŭregule ili devas ricevi permesilojn de la aŭtoritatoj.

La maldekstra bordo de la rivero Turo estas kovrita je verdaĵoj, inter kiuj foje aperas sablokovritaj senarbarejoj. Ĝi estas tute kruda kaj vizitata nur de lokaj fiŝkaptistoj kaj infanoj el najbaraj domoj. Ĉe ambaŭ flankoj de la ponto de Geamantoj ankras promenŝipoj, invitantaj gastojn per laŭtparoliloj.

En oktobro 2010 estis instalitaj skulptaĵoj, faritaj de la Arta Fonduso (Ekaterinburgo) [16].

La galerio komenciĝas de la ponto de Geamantoj kaj pluas orienten. Plejparto de la bareliefoj estas muntitaj sur apogmuron, monumentoj al studentoj troviĝas sur ŝtuparo.

La unua bareliefo bildigas ĉasadon de mamutoj. Apude legeblas teksto pri la unuaj loĝantoj de la regiono. Sekvas rakonto pri Siberia ĥanujo kaj la tatara urbo Ĉimgi-Turo, kiu estis antaŭulo de Tjumeno kaj troviĝis proksime de tiu ĉi loko. La tria bareliefo estas dediĉita al la kozaka atamano Jermak kaj lia ekspedicio, dum kiu estis konkerita la menciita ĥanujo.

Sekvas la monumento al Semjon Remezov, la fama rusa kartografo kaj arkitekto, kreinto de la unikaj mapoj de Siberio[17]. Post ĝi aperas la monumento al la fondintoj de Tjumeno — la vojevodoj Ivan Mjasnoj kaj Vasilij Sukin, kiuj en julio 1586 establis la Tjumenan fortikaĵon[18]. Sekvas la monumento al la Grandaj Nordiaj Ekspedicioj (ankaŭ nomataj la Kamĉatkaj) subestre de la navigaciisto kaj sciencisto Vitus Bering, kies skulptaĵo troviĝas centre de la monumento. Tiuj ekspedicioj, okazintaj meze de la 18-a jarcento, trapasis Tjumenon, ricevinte ĉi tie necesan subtenon[19].

Poste aperas vico da bareliefoj, bildigantaj vivon de la urbanoj en la 18-a — 19-a jarcentoj: metiistoj, lernantoj, promenantoj, preĝantoj ktp. Ĝin finas monumento al la unua ŝipkonstrua fabriko en Siberio forme de steleo antaŭ kiu staras du viraj figuroj — unu en tradiciaj rusaj vestoj, alia en eŭropa kompleto. Temas pri la brita entreprenisto Hector Hulet kaj lia tjumena partnero Ivan Ignatov, kiuj en 1863 fondis en Tjumeno la ŝipkonstruan fabrikon. Krome Ivan Ignatov havis plurajn vaporŝipojn kaj grave kontribuis al evoluigo de la akvotransporto en la regiono[20].

Finas la galerion du skulptaĵoj, situantaj sur ŝtuparoj kaj dediĉitaj al studentoj. La unua prezentas tri junajn figurojn el la 19-a — komenco de la 20-a jarcentoj. La dua montras nuntempan junulon kun poŝtelefono enmane, starantan apud sidanta profesoro. Ambaŭ skulptaĵojn faris la tjumena skulptisto Gennadij Vostrecov[21].

En 2017 la deputato de la urba dumao Igor Rakŝa, fama pro sia ortodoksa radikalismo, proponis starigi sur la kajo monumenton omaĝe al la caro Nikolao la 2-a kaj konstrui kapelon apud la Dipatrina-Kristnaska monaĥejo. Ĉion ĉi li konsideris farinda por omaĝi memoron de la lasta rusia imperiestro, kiu sekvis de la tjumena haveno al ekzilo en Tobolsko kaj de tie al sia mortoloko en Sverdlovsko[22]. La propono estis malakceptita.

La 25-an de majo 2019 kadre de la junulara forumo Utro (Mateno) loka artisto Andrej Egorov pentris sur piliero de la Ĉeljuskincev-ponto grafitaĵojn, bildigantajn heroojn de pentraĵoj de Rafaelo, Sandro Botticelli kaj de la rusa fabelo Ĉevaleto-Ĝibuleto verkita de Pjotr Erŝov. Tamen jam sekvan tagon sur ili aperis kritikaj surskriboj: “Lernu pentri. Aŭ kanti. Aŭ danci.” Tio estis aludo al la subniveleco de la artaĵo[23]

Historiaj konstruaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En la lasta parto de la kajo, proksima al la haveno, troviĝas kelkaj historiaj konstruaĵoj, kiuj bezonas restaŭradon. La aŭtoritatoj anoncis ke ili estos elaĉetitaj de privataj posedantoj, restaŭritaj kaj transformitaj je kulturjeoj.

La duetaĝa domo N 23/1 en strato de la 25a de Oktobro aperis en la dua duono de la 19-a jarcento kiel kontoro de la vaporŝipa firmao de la tjumena negocisto Aleksej Kolmakov. Ĝi situas sur la deklivo kaj ĝis 2019 estis nuraj ruinoj[24]. En 2017–2019 ĝi estis rekonstruita. La rekonstruo kostis pli ol 155 milionojn da rubloj (ĉirkaŭ tri milionojn da dolaroj). La 1-an de decembro 2019 ĝi malfermiĝis kiel la unua en la urbo artejo. Sur areo de 1 200 m2 funkcias ekspoziciejo, eta (150–200 sidlokoj) kaj granda (250–300 sidlokoj) haloj, akceptejo kaj kafejo. La ejo oficiale nomiĝas la multicentro Kontoro de vaporŝipejo (ruse Контора пароходства) memore al ĝia origina funkcio[25]. Urbanoj kaj iuj restaŭristoj konsideris la rekonstruon fuŝa, ĉar la domo fakte estis komplete detruita kaj konstruita denove el novaj materialoj, kiuj nur iom similas al tiuj aŭtentikaj[26].

La akvopumpejo (N 23b), konstruita en 1864 kaj situanta sur la kajo mem, ankaŭ jam estas restaŭrita kaj en junio 2023 en ĝi malfermiĝis drinkejo Akvopumpejo (ruse Водокачка, Vodokaĉka)[27][28].

Du havenaj tenejoj en strato Pristanskaja, situantaj maldekstre de Maslovskij vojo, ankoraŭ atendas restaŭradon, kiu ne komenciĝis pro nesolvitaj juraj problemoj (ambaŭ estas privataj posedaĵoj)[29]. Domo N 3/5 estas ruinoj, do bezonas grandan rekonstruadon. Domo N 1b estas en pli bona stato, tie funkcias artmetiejo de la posedanto. Maldekstre de ĝi videblas fervoja branĉo, kiu finiĝas tie[27].

En la supra parto de Maslovskij vojo staras duetaĝa ligna domo (N 1 en strato Pristanskaja), konstruita en 1889. Origine tie loĝis negocisto Maslov, omaĝe al kiu estis nomita la apuda vojo. Poste tie enloĝiĝis familio de la havenestro Miĥail Stepanoviĉ Kerĵencev. Li naskiĝis en 1864 en la urbo Ivangorod (nun Dęblin, Pollando) kaj jam en 1894 laboris en la Urala mina fervojo. En Tjumeno li eklaboris ĉe la haveno kiel kasisto kaj poste iĝis la direktoro. Lia edzino Nadeĵda Fjodorovna naskis almenaŭ 9 infanojn: Sergej (1892), Jevgenij (1894), Maria (1896), Lubov (1897), Aleksandr (1898), Jelena (1900), Viktor (1902), Nikolaj (1905), plia Nikolaj mortis ankoraŭ bebo. En 1937 Miĥail Kerĵencev laboris kiel kasisto ĉe la fervoja stacio Tjumeno kaj loĝis en la domo N 40 ĉe strato Pervomajskaja kun filino Lubov, kiu laboris kiel sekretariino ĉe fiŝproviza organizaĵo Ribprodsnab (ruse Рыбпродснаб). Ŝia unua edzo Golovin estis oficiro, mortpafita de bolŝevistoj en 1922; ankaŭ alia bofilo kaj unu el la filoj de Kerĵencev estis mortpafitaj. Lia filino Jelena tiutempe laboris kiel kontistino de distrikta konsumista unio en Iŝimo; filino Maria (Zalesskaja) loĝis en Gdynia (Pollando), Jevgenij laboris ĉe stacio Aŝgabato, Viktor estis en malliberejo[30].

La 16-an de decembro 1937 Miĥail Kerĵencev estis arestita kaj akuzita pri sabotado de evakuado de trupoj de la Ruĝa Armeo kaj sovetiaj organizaĵoj en 1918, kiam li estis estro de la stacio Tjumeno kaj kvazaŭ intence frostigis la vaporlokomotivojn. Oni akuzis lin ankaŭ pri ligoj kun caraj ĝendarmoj, pola katolika pastro Pranciškus Budrys akuzita pri spionado, kaj pri kontraŭsovetia propagando. La 3-an de februaro 1938 Miĥail Kerĵencev estis kondamnita al morto. En decembro 1957 li estis rehabilitita[30].

En la sovetia periodo la domo transformiĝis je amasloĝejo. En 2004 la domo brulis, post kio okazis riparado, malaperiginta kelkajn historiajn elementojn. En 2014–2016 loĝantoj paŝon post paŝo forlasis la domon. Oni rakontas pri subteraj pasejoj, kiuj laŭdire, kondukis el la domo al aliaj havenaj konstruaĵoj. Malnovaj loĝantoj konfirmas ke la pasejoj ekzistis, sed ili estis duondetruitaj, do en la 1960-aj jaroj oni superŝutis ilin per tero por eviti traŭmatojn. La domo havas statuson de historia monumento[31][32]. En majo 2023 oni informis ke la domo estas luigita por 49 jaroj al kompanio de Pavel Jakuŝev, filo de eks-guberniestro Vladimir Jakuŝev, kaj devos esti restaŭrita ĝis 2028–2029[33]. En februaro 2024 la muroj kaj tegmento jam estis konstruitaj[34].

La Maslovskij vojo estas ankaŭ nomata Elevatornij (Elevatora), ĉar proksime, en la haveno, en 19111916 estis konstruita kvinetaĝa elevatoro, 20 metrojn alta. Komence de la 2000-aj jaroj ĝi jam grave kadukiĝis kaj antaŭ 2013 estis detruita[35].

En la orienta parto de la kajo, apud la Kontoro de Vaporŝipejo troviĝas tereno, sur kiu okazas sportaj eventoj, interalie ekzercadoj dum la ĉiujara evento Ŝtala karaktero (ruse Стальной характер). La 9-an de julio 2020 apude estis malfermita rekaro, kiu okupas areon je 280 m2 kaj ebligas ĉiujn specojn de ekzercoj. Ĝi estis konceptita en 2019 kaj financita de bonfara fonduso de la firmao RN-Uvatneftegas (ruse РН-Уватнефтегаз)[36].

Monumento al la Romanov-familio

[redakti | redakti fonton]

La 25-an de junio 2020 sur la deklivo malantaŭ la Kontoro de Vaporŝipejo, sur la teritorio de la Dipatrina-Kristnaska monaĥejo sub gvido de la metropolito Tobola kaj Tjumena Dimitrij[37] estis solene malfermita la monumento al la Romanov-familio. Ĝi bildigas la familion de la lasta rusa caro Nikolao la 2-a, starantan sur antikva rusa boato "Rus" (ruse Русь) kun krucoj enmane. Tio simbole referencas la foriron de la cara familio al ekzilo en Tobolskon, okazintan en aŭgusto 1917. Tiam la Romanovoj venis al Tjumeno laŭ la Transsiberia fervojo, poste estis transportitaj laŭ fervoja branĉo al haveno, situinta ĉi-loke, kaj daŭrigis sian vojon al Tobolsko sur ŝipo, ĉar fervojo ĝis Tobolsko ankoraŭ ne estis konstruita kaj vojo estis malebena. Ĝi preskaŭ komplete identas al la monumento, instalita en la Divejeva monaĥejo en Niĵnij-Novgoroda provinco en 2017. La sola diferenco estas ke anstataŭ boato tie la statuoj staras sur soklo[38].

La abdikinta imperiestro registris forveturon el Tjumeno en sia taglibro[39].

Citaĵo
 Поезд подошёл почти к пристани, так что пришлось только спуститься на пароход. Наш называется “Русь”. Началась перегрузка вещей, продолжавшаяся всю ночь. Бедный Алексей опять лёг Бог знает когда! Стукотня и грохот длились всю ночь и очень помешали заснуть мне. Отошли от Тюмени около 6 час.   La trajno venis preskaŭ al albordiĝejo, do necesis nur marŝi sur ŝipon. La nia nomiĝas "Rus". Komenciĝis translokado de la aĵoj, daŭrinta la tutan nokton. La kompatinda [filo] Aleksej denove enlitiĝis Dio scias kiam! Frapado kaj bruado daŭris la tutan nokton kaj tre malhelpis al mi endormiĝi. Ni foriris de Tjumeno proksimume je la 6-a horo. 
— Nikolao Romanov, Taglibro de Nikolao Romanov

Dezajnadon de la monumento partoprenis la akademio de Ilja Glazunov, la skulptaĵon faris Irina Makarova en la metiejo LitArt (Moskvo). Ĝian kreadon financis ortodoksaj organizaĵoj kaj mecenatoj. La ideon starigi monumenton omaĝe al Nikolao la 2-a sur tiu ĉi loko unuafoje prezentis loka komercisto, ortodoksa aktivulo kaj deputito de la urba dumao Igor Rakŝa. La 9-an de oktobro 2017 li diskutigis la aferon dum kunsido de la urba dumao, proponinte konstrui apude ankaŭ kapelon kaj inviti al la malferma ceremonio deputiton de la Ŝtata Dumao Natalia Poklonskaja. La Tobolska-Tjumena eparĥio subtenis la iniciaton[40].

La instalado de la monumento elvokis kontraŭdirajn reagojn ĉe la urbanoj. Plej forte protestis lokaj komunistoj, kiuj memorigis en sia ĵurnalo Laborista Tjumeno (ruse Трудовая Тюмень), ke temas pri la plej malsukcesinta imperiestro de la Rusia imperio, kiu malgajnis ĉiujn militojn, kruele subpremadis la popolon kaj ricevis kromnomon Nikolao la Sanga. Aliaj indignis ke ne okazis ajna publika disputado de la afero. La ortodoksaj organizaĵoj kontestis la akuzojn direkte al la imperiestro kaj argumentis ke la monumento situas sur la monaĥeja teritorio, kies estraro rajtas fari ion ajn sur sia areo[41].

Maldekstra bordo

[redakti | redakti fonton]

Apud la ponto de Geamantoj

[redakti | redakti fonton]

Origine la maldekstra bordo estis kovrita je salikoj, inter kiuj nur jen kaj jen haveblis padoj, laŭ kiuj oni iris al la rivero por fiŝkapti aŭ naĝi. La bordo estas inundata printempe, kiam akvonivelo altiĝas pro degelado de neĝo.

En septembro 2019 komenciĝis konstruado de la kajo sur la maldekstra bordo, finita en aprilo 2021. Ĝi etendiĝas je 916 m kaj kostis 535 milionojn da rubloj. La kajo komenciĝas de la preĝejo de Sankta Georgo kaj iros orienten. La projekton realigis kompanio "Mostostroj-11", kiu konstruis ankaŭ la kajon sur la dekstra bordo. Oni fortikigis la bordon per betono kaj ŝtalo, kreis marmoran promenejon[42]. Malantaŭ la preĝejo samtempe komenciĝis konstruado de luksa loĝkvartalo Voznesenskij (La Georga)[43]. Iuj kritikis la projekton pro ripetado de eraroj, faritaj dum dezajnado de la kajo sur la dekstra bordo. Oni diris ke tio estos plia nura promenejo, sen ombro kaj interesaĵoj, sen specialaj lokoj por infanoj, plendis pro detruado de ĉiuj salikoj ktp[44][45].

La kajo estas dividita je tri zonoj. Okcidente de la ponto de Geamantoj estas promenejo kun benkoj kaj laŭbo. Oriente de ĝi iras scenejo kun ejo, kiu staris kelkajn jarojn malplena, sed la 24-an de februaro 2024 tie malfermiĝis figital-centro, do la centro de komputilaj sportoj — la unua en Tjumena provinco kaj la kvara en Rusio[46]. Malantaŭ ili sekvas infanludejo, poste loko por skutado kun tri longaj ondoformaj skutejoj, laŭ kiuj skutas etuloj. Fine troviĝas saltejoj por rulado sur bicikloj, skutiloj kaj rulglitiloj, kiuj havas malsaman altecon kaj estas destinitaj por adoleskuloj. Post ili situas publika necesejo kaj parkumejo[10].

En 2023 en la okcidenta parto aperis artaĵo Floroj (tatare Чәчәкләр, Ĉeĉekler), al kies kreado kadre de festivalo "Morfologio de la stratoj" de la 24-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto kontribuis ĉirkaŭ 130 urbanoj. Temas pri 5 fostetoj forme de subtilaj tulipoj, sur kies tigoj estis metitaj plurkoloraj lignaj kubetoj kaj ĉiu povis pentri ion ligitan al la tatara kulturo — bildojn, vortojn ktp. Tio estas aludo al la tulipoj kiel simboloj de printempo kaj renaskiĝo, kaj al fostoj sur kiuj dum tatara printempa festo Sabantuj grimpas konkurantoj por preni la premion lokitajn sur iliaj suproj[47][48].

En majo 2023 Igor Ĥmeljov, ĉefpastro de la Ĉielira-Georga preĝejo, proponis nomi la maldekstran kajon Ĉielira (ruse Вознесенская, Voznesenskaja) omaĝe al sia preĝejo[49]. La propono estis pridisktutita en la urba retejo kaj aprobita la 24-an de majo 2023[50][51]. Tamen respektivaj tabuloj troviĝis en la kajo jam en februaro 2023.

Apud la dua piedira ponto

[redakti | redakti fonton]

En januaro 2021 oni anoncis konstruadon de plia kajo sur la maldekstra bordo, apud la nova kvartalo Eŭropa Bordo (ruse Европейский берег). Ĝi devos esti 500 m longa kaj okupos 1,5 hektarojn. Tie aperos scenejo kun amfiteatro, urba legomejo, kverka aleo kun arboj nomitaj omaĝe al famaj urbanoj. La kajo havos tri nivelojn: la unua estos kovrita je naturaj kreskaĵoj (ĝi estos ĉiujare inundata), la dua servos kiel promenejo kun kverka aleo, la tria enhavos 10 grandajn rondajn malfermitajn ĉambrojn. Sur la moleo aperos pado kun speciala tegaĵo adaptita por kurado kaj skandinava marŝado. Sur la rivero apude aperos flosanta ĉambro. Apud la kajo haveblos parkumejo, por handikapuloj funkcios liftoj. Aperos rapidmanĝejoj[52].

La nova kajo devas esti unuigita kun la dekstra bordo per piedira ponto. Origine oni planis konstrui ĝin apud Maslovskij vojo[53]. Sed en januaro 2021 oni informis ke necesos ŝovi la ponton flanken, ĉar la unua projekto alfrontis protektajn zonojn de historiaj konstruaĵoj sur la dekstra bordo[54]. En majo 2024 la urba administracio pritraktis tri variantojn — movebla ponto, forme de marista nodo, forme de platboato (ruse дощаник). Estis elektita la lasta, ĉar tiu ĉi boato estas bildigita sur la blazono de Tjumeno. La ponto estos bicikla-piedira. Ĝin konstruos komercaj firmaoj Strana kaj Brusnika, kiuj prikonstruas grandajn areojn ĉe la respektivaj bordoj[55].

Transriverejo

[redakti | redakti fonton]

En Transriverejo apud la akvoparko LetoLeto en decembro 2020 malfermiĝis riverkajo 550 m longa. Tie aperis promenejoj kun benkoj, lanternoj, ekzerciloj por subĉiela sportumado. Poste aperos fontano[56].

En 2010 oni proponis plurajn nomojn por la kajo (la Cara, Ermak Timofejeviĉ, Kuĉum, Ĉimgi-Tura, Georg Steller, la admiralo Possiet, la 229-a pafista divizio). La kompanio Strojmontaĵ, konstruinta la kajon, proponis dividi ĝin je kvin partoj, ĉiu kun sia nomo: la Ĉimgi-Tura, Anunciacia, Universitata, Gubernia, Cara[57]. Sed la urba komisiono pri toponimio konkludis, ke la nomo Kajo de la rivero Turo tute sufiĉas, ĉar Tjumeno havas nur unu kajon[58]. Ankaŭ la propono nomi ĝin omaĝe al la loka partiestro Aleksandr Protozanov, prezentita en 2014, estis rifuzita[59].

La maldekstra kajo ekde majo 2023 nomiĝas Ĉielira (ruse Вознесенская, Voznesenskaja) omaĝe al la Ĉielira-Georga preĝejo[50].

Prizorgado

[redakti | redakti fonton]

La kajo estas ĉiutage purigata kaj lumigata. Herbobedoj estas renovigataj, akvumataj per ŝpruciloj kaj tranĉataj. Ĉiujare estas plantataj multaj floroj kaj arbedoj. Ekzemple printempe 2019 estis plantitaj 101 mil da plantoj[60].

Ĉiujare printempe la akvonivelo altiĝas kaj la plej malsupra nivelo de la kajo plene subakviĝas. Poste oni lavas ĝin per ŝampuo kaj brosas[61][62][63]. La malsupraj niveloj kaj ŝtuparoj estas faritaj el granito kiel materialo akvoimuna kaj facile purigebla post foriro de printempaj inundaj akvoj[64].

En 2019 oni informis ke la prizorgado de la kajo kostas 140 milionojn da rubloj jare ($2,19 milionoj)[65].

Somere 2017 sur la kajo filmis sian unuan muzikfilmeton la brita kantisto ALEX. Li prezentis sian kanton Rebel of The Night kunlabore kun Rachel McAlpine. Ĉion plenumis loka reĝisoro kaj lokaj artistoj, kiuj (krom unu escepto) estis neprofesiaj[66]. Ĝis majo 2024 la filmeto havis 187 mil trarigardojn en Jutubo[67].

Sur la kajo ofte okazas kulturaj kaj sportaj aranĝoj, urbaj festoj kaj konkursoj. Ekzemple en februaro 2018 tie okazis etapo de la Rusia Pokalo pri Neĝotabulado[68]. Ĉiujare tie okazas la sporta evento “Ŝtala karaktero”. Ankaŭ dum la Urbotago, Tago de Rusio kaj ĉiuj aliaj grandaj festoj sur la kajo okazas festaj eventoj.

En 2018 la urbon vizitis la fama rusia urbanisto Ilja Varlamov, poste verkinta tre kritikan raporton pri la kajo. Li kritikis ĝiajn kreintojn pro malkapablo profiti krutan reliefon, manko de kontakto kun akvo, manko de ombro kaj hazarda distribuado de arboj kaj floroj, nesufiĉa nombro de aktivejoj kaj ludejoj, tro patosa dezajno. Li diris ke la tjumena kajo estas nura monumento el kostegaj materialoj, kie oni povas nur marŝi[69].

Post konsulti la urbanojn[70] en junio 2016 sur la kajo aperis kioskoj, vendantaj trinkaĵojn kaj manĝaĵojn[71].

Kelkfoje infanoj kaj plenkreskuloj falis de sur la parapeto de la kajo en la riveron kaj dronis aŭ estis hazarde savitaj de preterirantoj[72]. Pro tio en aprilo 2019 post ĉiuj cent metroj estis starigitaj savringoj[73] kaj ekdeĵoris dek savistoj[74]. En junio 2019 la savistoj savis tie ebriulon, falintan en akvon[75].

La tuta kajo estas kontrolata de gvatkameraoj. Funkcias tri gardistaj postenoj[76], foje marŝas policaj patroloj kaj supre, ĉe la ponto de Geamantoj staras la policejo.

Transporto

[redakti | redakti fonton]

La plej proksimaj bushaltejoj estas Nabereĵnaja (Kajo) en strato Respubliko, Ploŝĉad Borcov Revolucii (Placo de la Batalantoj de la Revolucio) en strato Respubliko kaj Stroitelnij Institut TIU (Konstrua Instituto de TIU). Tra ĉiuj haltejoj sekvas pluraj busaj kaj busetaj itineroj.

Ĉe la domo N 1 en strato Respubliko haveblas subĉiela parkumejo kaj ĉe la buŝo de rivero Tjumenko tiu pluretaĝa. Ekde la 8-an de aprilo 2019 ili ambaŭ estas pagendaj (krom por handikapuloj)[77]. Ĉe la Cara moleo funkcias senpaga subĉiela parkumejo por 120 aŭtoj, enveturebla laŭ Maslovskij vojo[8].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Идеальная набережная: хроники строительства (ruse). Tjumenskije Izvestija (2018-03-17). Alirita 2019-07-30.
  2. Набережная реки Туры (ruse). Архитектурно-инженерная группа ИСТ. Alirita 2019-07-31.
  3. Лада Правдина (2015-07-14) Почему «встала» тюменская Набережная? (ruse). Park72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-04-23. Alirita 2019-07-31.
  4. Мария Сергеева (2016-08-26) В Тюмени продолжается строительство набережной (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2024-05-17. Alirita 2019-07-31.
  5. Олеся Белозерова (2017-12-29) Набережная стала длиннее: гулять можно от Свято-Троицкого до Ильинского монастыря (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2024-05-17. Alirita 2019-07-31.
  6. Беглый олигарх из Тюмени пытается отсудить право на контроль над своей компанией (ruse). Znak.com (2016-07-08). Arkivita el la originalo je 2019-08-01. Alirita 2019-07-31.
  7. Берег левый, берег правый: о будущем тюменской набережной (ruse). Park72.ru (2018-03-29). Arkivita el la originalo je 2018-04-01. Alirita 2019-07-31.
  8. 8,0 8,1 Гуляем по новым участкам набережной, которая к концу года станет длиннее на километр (ruse). 72.ru (2017-09-28). Arkivita el la originalo je 2020-12-04. Alirita 2019-07-31Анастасия Жердина.
  9. Злата Гуженова (2018-01-05) Стало известно, как будет благоустроена набережная на левом берегу Туры (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2020-02-16. Alirita 2020-02-16.
  10. 10,0 10,1 Артур Галиев (2021-04-11) Тюменцы вышли гулять на новую набережную. Показываем левый берег Туры после реконструкции (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-04-17. Alirita 2021-09-27.
  11. 11,0 11,1 Анна Яровая (2019-08-10) Показываем, каким станет левый берег набережной Туры. На него потратят полмиллиарда рублей (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2020-02-16. Alirita 2020-02-16.
  12. В Тюмени рабочие завершают отсыпку набережной на левом берегу Туры (ruse). NashGorod.ru (2020-02-04). Arkivita el la originalo je 2020-02-16.
  13. Евгений Бабенко (2020-01-31) Сергей Шустов: мнение тюменцев учтут при благоустройстве левого берега Туры (ruse). Tjumenskaja Linija. Arkivita el la originalo je 2020-02-16. Alirita 2020-02-16.
  14. Ирина Ромашкина (2019-12-20) В Тюмени предложили построить сцену на левом берегу Туры (ruse). Tjumenskaja Linija. Alirita 2020-02-16.
  15. Артур Галиев (2019-07-24) У моста Влюбленных появится свой «Ватикан»: вокруг храма построят жилой квартал в стиле XVIII века (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2020-02-16.
  16. На набережной в Тюмени установили исторические памятники (ruse). NashGorod.ru (2010-10-15). Arkivita el la originalo je 2018-08-05. Alirita 2019-07-31.
  17. Сибирским картографам (ruse). Gorod-T (2018-04-03). Arkivita el la originalo je 2022-01-18. Alirita 2019-08-01.
  18. Основатели города Тюмени (ruse). Gorod-T (2018-07-17). Arkivita el la originalo je 2018-07-11. Alirita 2019-08-01.
  19. Великим Камчатским экспедициям (ruse). Gorod-T (2018-01-22). Arkivita el la originalo je 2021-06-20. Alirita 2019-08-01.
  20. Первому судостроительному заводу в Сибири (ruse). Gorod-T (2018-02-16). Arkivita el la originalo je 2018-08-14. Alirita 2019-08-01.
  21. Студенты (ruse). Gorod-T (2018-01-23). Arkivita el la originalo je 2020-08-08. Alirita 2019-08-01.
  22. На тюменской набережной предложили установить памятник Николаю II (ruse). 72.ru (2017-10-10). Arkivita el la originalo je 2024-05-17. Alirita 2019-07-31.
  23. Виталий Лазаренко (2019-06-06) В Тюмени испортили арт-объект к форуму «Утро» на набережной (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2020-08-29. Alirita 2019-07-31.
  24. Екатерина Бурлева (2017-08-19) К 2019 году контору пароходства на берегу Туры превратят в молодёжный мультицентр (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2020-10-01. Alirita 2019-07-31.
  25. Мария Токмакова (2019-12-01) На что власти потратили 155 миллионов: открытие конторы пароходства на набережной в Тюмени (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-24. Alirita 2020-02-16.
  26. Анастасия Жердина (2018-11-28) Памятник, новодел или бутафория: смотрим, во что превратили контору пароходства на набережной (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2020-02-16. Alirita 2020-02-16.
  27. 27,0 27,1 Масловский взвоз Тюмени и его возрождение (ruse). PUTI-shestvuy (2017-07-29). Arkivita el la originalo je 2017-08-01. Alirita 2019-07-31.
  28. Екатерина Петрова (2022-12-30) На набережной Тюмени откроется новый ресторан известной региональной сети (ruse). Delovoj Kvartal. Arkivita el la originalo je 2023-06-03. Alirita 2024-04-23.
  29. Лидия Шумкова (2014-05-20) Строительство набережной: памятник не обойти (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2024-05-17. Alirita 2019-07-31.
  30. 30,0 30,1 Влада Нерадовская (2022-12-08) Дом начальника станции Тура: кто жил в доме с мезонином на вершине берега (ruse). Tjumenskaja Linija. Arkivita el la originalo je 2022-12-10. Alirita 2024-05-17.
  31. Дом начальника станции Тура - Керженцева (ruse). PUTI-shestvuy (2016-07-29). Arkivita el la originalo je 2016-08-01. Alirita 2019-07-31.
  32. Акт Государственной историко-культурной экспертизы выявленного объекта культурного наследия «Дом жилой станции пристань «Тура», расположенного по адресу: г. Тюмень, ул. Пристанская, 1, в целях обоснования целесообразности включения в единый государственный реестр объектов культурного наследия (памятников истории и культуры) народов Российской Федерации (ruse). La registaro de Tjumena provinco (2016-04-25). Alirita 2019-08-01.[rompita ligilo]
  33. Дарья Макеева (2023-04-04) Огромному особняку на берегу Туры нашли хозяина. Владелец — сын тюменского экс-губернатора Якушева (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2023-04-04. Alirita 2024-05-17.
  34. Артур Галиев (2024-02-25) Сруб уже стоит. Что происходит со старинным особняком, который восстанавливает фирма сына Якушева (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2024-02-25. Alirita 2024-05-20.
  35. Первый тюменский элеватор (ruse). PUTI-shestvuy (2017-04-12). Arkivita el la originalo je 2017-04-26. Alirita 2019-07-31.
  36. Сергей Кузнецов (2020-07-10) На набережной Туры в Тюмени открыли современный турниковый комплекс (ruse). Tjumenskaja oblast segodnja. Arkivita el la originalo je 2021-02-01. Alirita 2021-01-27.
  37. Валерия Пащенко (2020-06-30) В Тюмени состоялось открытие памятника семье Николая II (ruse). Argumentoj kaj Faktoj. Arkivita el la originalo je 2021-02-04. Alirita 2021-01-27.
  38. Юлия Мальцева (2020-06-10) Для Тюмени отлили огромный памятник семьи Романовых (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-02-01. Alirita 2021-01-27.
  39. В Тюмени установили памятник царской семье. ВИДЕО (ruse). Tjumenskoje Vremja. Arkivita el la originalo je 2021-02-06. Alirita 2021-01-27.
  40. Ирина Шарова (2017-10-10) На тюменской набережной предложили установить памятник Николаю II (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-02-01. Alirita 2021-01-27.
  41. Как поставить в Тюмени памятник Николаю II и никого не разозлить? (ruse). NashGorod.ru (2020-06-27). Arkivita el la originalo je 2021-02-01. Alirita 2021-01-27.
  42. Екатерина Бурлева (2020-11-01) Лаконичные скамейки и цветные «кристаллы»: как со 100-метровой высоты выглядит левый берег Туры (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-01-27. Alirita 2021-01-27.
  43. Анна Яровая (2019-08-10) Показываем, каким станет левый берег набережной Туры. На него потратят полмиллиарда рублей. 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-02-01. Alirita 2021-01-27.
  44. Обратная сторона стройки века: на левом берегу Туры началась масштабная вырубка деревьев. Кому это выгодно? (ruse). 72.ru (2019-09-09). Arkivita el la originalo je 2021-02-01. Alirita 2021-01-27.
  45. Анастасия Жердина (2019-08-11) «Раскалённая сковорода, лучше бы сделали пляж»: тюменцы о благоустройстве набережной за полмиллиарда (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-02-01. Alirita 2021-01-27.
  46. Артур Галиев (2024-02-28) Мэр и губернатор взяли геймпады в руки: в Тюмени открылся фиджитал-центр — что это такое? (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2024-02-29. Alirita 2024-05-20.
  47. Инна Пахомова (2023-07-21) Арт-объект создадут тюменцы на лаборатории "Чэчэклэр" (ruse). Tjumenskaja Linija. Arkivita el la originalo je 2024-05-20. Alirita 2024-05-20.
  48. Влада Нерадовская (2023-08-17) Арт-инсталляция с ассоциациями тюменцев с культурой татар появилась на набережной (ruse). Tjumenskaja Linija. Arkivita el la originalo je 2024-05-20. Alirita 2024-05-20.
  49. Нина Баринова (2023-05-05) Набережную Туры в заречной части Тюмени предлагают назвать Вознесенской (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2024-05-17. Alirita 2024-05-17.
  50. 50,0 50,1 Екатерина Петрова (2023-05-25) В Тюмени появилась Вознесенская набережная — она располагается рядом с одноименным храмом (ruse). Delovoj Kvartal. Arkivita el la originalo je 2023-06-03. Alirita 2024-05-17.
  51. Серафима Краснова (2023-05-25) Набережную на левом берегу Туры в Тюмени назвали Вознесенской (ruse). Komsomolskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2023-06-04. Alirita 2024-05-17.
  52. Юлия Мальцева (2021-01-14) К осени в Тюмени построят пешеходный мост через Туру и прибрежный парк с «комнатами» (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-01-23. Alirita 2021-01-27.
  53. Анастасия Жердина (2020-03-06) В администрации Тюмени рассказали, где появится второй пешеходный мост через Туру: публикуем карту (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-02-01. Alirita 2021-01-27.
  54. Анна Яровая (2021-01-22) Второй пешеходный мост через Туру сдвинут (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-01-24. Alirita 2021-01-27.
  55. Екатерина Петрова (2024-05-16) В Тюмени презентовали три варианта нового моста через Туру. Каким он будет (ruse). Delovoj Kvartal. Arkivita el la originalo je 2024-05-17. Alirita 2024-05-17.
  56. Юлия Мальцева (2020-12-03) Терраса с видом на Туру на месте бывшего «болота». Обзор новых набережных Тюмени (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-01-23. Alirita 2021-01-27.
  57. Набережная Туры может получить пять названий одновременно (ruse). NashGorod.ru (2010-09-29). Alirita 2019-07-31.
  58. Дания Гайсина (2013-02-15) Журналисты предложили переименовать тюменскую набережную в Царскую (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2024-05-17. Alirita 2019-07-31.
  59. Виктория Волк (2014-05-23) Тюменскую набережную переименовывать не будут (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2024-05-17. Alirita 2019-07-31.
  60. Яна Шулика (2019-05-28) На тюменской набережной высадят 100 тысяч цветов. Из городского бюджета на это потратят 5,5 миллиона (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2020-09-19. Alirita 2019-07-31.
  61. Тюменскую набережную отмывают с шампунем и пылесосят (ruse). NashGorod.ru (2017-04-26). Alirita 2019-07-31.
  62. Екатерина Бурлева (2017-07-19) Затопленный ярус и имитация мрамора на тюменской набережной: стали известны причины этих явлений (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2024-05-17. Alirita 2019-07-31.
  63. Мария Токмакова, Юлия Мальцева (2019-05-18) В Тюмени поднялась вода в Туре и подтопила нижний ярус набережной (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2024-05-17. Alirita 2019-07-31.
  64. Набережная реки Туры украсит Тюмень (ruse). La gazetara servo de la guberniestro de Tjumena provinco (2010-07-20). Arkivita el la originalo je 2010-09-22. Alirita 2019-07-31.
  65. Дмитрий Щеглов (2018-11-16) Тюменские депутаты хотят сократить расходы на главную гордость города ради школ и детсадов (ruse). Ura.ru. Arkivita el la originalo je 2018-11-16. Alirita 2019-07-31.
  66. Екатерина Бурлева (2017-08-15) Тюменская набережная засветилась в клипе британского музыканта (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2020-08-07. Alirita 2019-07-31.
  67. ALEX (kunlabore kun Rachel McAlpine) (2017-08-08) kunlabore kun Rachel McAlpine (angle). Jutubo. Arkivita el la originalo je 2024-05-17. Alirita 2019-07-31.
  68. Юлия Мальцева (2018-02-25) Взлеты и падения: 10 самых захватывающих снимков с тюменского этапа Кубка России по сноуборду (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2024-05-17. Alirita 2019-07-31.
  69. Ilja Varlamov (2018-08-16) Тюмень – лучший город Земли? (ruse). LiveJournal. Arkivita el la originalo je 2018-08-14. Alirita 2019-08-01.
  70. Александра Карасева (2016-04-28) Тюменцам предлагают подумать, нужна ли торговля на набережной (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2024-05-17. Alirita 2019-07-31.
  71. Александра Карасева (2016-06-28) Тюменцы оценили киоски на набережной: стильно и гостеприимно (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2024-05-17. Alirita 2019-07-31.
  72. Анна Яровая (2019-05-06) Курсант ТВВИКУ вытащил тонущего человека из Туры: «Он уже потерял сознание и начал уходить под воду» (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2024-05-17. Alirita 2024-05-17.
  73. На набережной Туры разместили спасательные круги, чтобы избежать повторения трагедии (ruse). Park72.ru (2019-04-18). Arkivita el la originalo je 2019-04-20. Alirita 2019-07-31.
  74. Яна Шулика (2019-06-05) Бегали по затопленным бордюрам и купались в Туре. Подростки перелезли за ограждения на набережной (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2020-10-30. Alirita 2019-07-31.
  75. Мария Токмакова (2019-06-25) Спасатели с помощью веревки и круга вытащили мужчину, упавшего с парапета набережной в Туру (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2024-05-17. Alirita 2024-05-17.
  76. Екатерина Бурлева (2017-11-22) За 2,8 миллиона рублей тюменскую набережную будут весь 2018 год охранять круглосуточно (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2024-05-17. Alirita 2019-07-31.
  77. Парковка набережной Туры стала платной (ruse). Moi-Portal.ru (2019-04-08). Arkivita el la originalo je 2019-07-28. Alirita 2019-07-28.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]