[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Kaiten (torpedo)

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kaiten (Japane: 回天, laŭvorte "Renversi Ĉielon") estis torpedo modifita por porti sinmortigantan piloton. Ĝin kreis kaj ekuzis la Mararmeo de Japanio dum la finaj etapoj de la Dua mondmilito.

Oni planis kvin modelojn: tipoj 1, 2, 3 kaj 4 bazitaj sur la torpedo tipo 93 (24-cola, oksigena-kerosena) kaj tipo 10 bazita sur la torpedo tipo 92 (21-cola, elektra). Oni fabrikis malmulte da ekzempleroj de tipoj 2, 4, 10, kaj eble prototipojn de la tipo 3, sed tiajn oni neniam efektive ekuzis. La sola modelo, kiun oni amase fabrikis kaj fakte uzis en la milito, estis la tipo 1, kiu portis unu homon plus 1360-kilograma eksplodilo. Oni faris 400, kaj pli ol cent fakte ekiris en sinmortigaj misioj.

La kaiten nur minimume sukcesis; el la pli ol cent provoj, nur du ŝipojn oni sukcesis sinkigi per tiaj atakoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]