Konrado la 4-a (Sankta Romia Imperio)
Konrado (naskiĝis la 25-an de aprilo 1228 en Andria, Apulio; mortis la 21-an de majo 1254 en militista tendaro apud Lavello) el la Ŝtaŭfa dinastio estis duko de Ŝvabio (ekde 1235), reĝo de la Sankta Romia Imperio (ekde 1237), reĝo de Sicilio (ekde 1250) kaj reĝo de Jerusalemo (ekde 1228).
Konrado estis la sola filo de imperiestro Frederiko la 2-a kaj lia dua edzino Izabela de Brienne, la reĝino de Jerusalemo. Lia patrino mortis ĉe lia naskiĝo; de ŝi li heredis la pretendon al la trono de Jerusalemo, kiun lia patro ekuzis por kroni sin mem reĝo de Jerusalemo en 1229 dum krucmilito. Ĝis 1235 Konrado vivis en Italio; en tiu jaro li vojaĝis la unuan fojon al Germanio. Frederiko klopodis konfirmigi Konradon kiel tronheredonton kaj sukcesis en 1237 elektigi lin reĝo de la romanoj.
En 1246 li geedziĝis kun Elisabet de Wittelsbach, filino de bavara duko Otto la 2-a. 1252 naskiĝis ilia filo Konrado, pli konata kiel Konradin (= "Konradeto").
Konrado pli kaj pli perdis subtenon de sia regado en Germanio, estis preskaŭ murdita en 1250 kaj estis ekskomunikita de la papo en 1251.
En tiu situacio li ekiris suden, al Italio, por ekregi en Sicilio. Li milite konkeris Napolon en oktobro 1253, kaj fine sukcesis establi sin kiel reganto de Sicilio.
Li mortis 1254 en militista tendaro, neniam renkontinte sian filon Konradeto. Konradeto, la lasta Ŝtaŭfo, estis ekzekutita en 1268, kio signifis la finon de la Ŝtaŭfa dinastio.