Géza Podmaniczky
Géza Podmaniczky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de marto 1839 en Aszód |
Morto | 26-an de aŭgusto 1923 (84-jaraĝa) en Kartal |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Andor Podmaniczky (en) |
Okupo | |
Okupo | astronomo politikisto |
Barono Géza Podmaniczky [podmanicki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Podmaniczky Géza estis hungara amatora astronomo, terposedanto, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1889).
Géza Podmaniczky [1] naskiĝis la 26-an de marto 1839 en Aszód. Li mortis la 26-an de aŭgusto 1923 en Kartal.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Géza Podmaniczky havis bienon, kiu sufiĉis por vivteno de la familio. Li ĉiam estis tiutempe moderna zorganto pri la kultivado, krome li estis ĉasisto. En 1884 li establis observatorion, kiun Radó Kövesligethy gvidis. Alvenis ankaŭ astronomoj, kiuj faris la kutimajn laborojn, sed ankaŭ Podmaniczky mem faris observadojn. Li ricevis la ŝtatan rangon "interna sekreta konsilanto" en 1896. Lia kolektita biblioteko konsistis el 35 mil da volumoj. Li estis ankaŭ parlamentano. Li ricevis Honoran Legion en 1878.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- diversaj artikoloj pri ĉasado kaj terkultivado