Fuksio
Aspekto
Fuksio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ŝosoj de Fuchsia magellanica kun
floroj (supre) kaj beroj (malsupre) | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
ĉirkaŭ 100; vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Fuksio (Fuchsia) estas genro de arbustoj aŭ staŭdoj, kun ofte duope kontraŭsidantaj petiolaj, ofte ovo-aŭ lancetformaj folioj.
Ili havas okulfrapajn, epiginajn, kvarnombrajn pendantajn florojn., kiuj havas brilkoloran, ofte ruĝan retrofleksitan kalikon, samkoloran epikalikon, korolon rektan aŭ alikoloran. Ili havas ok longajn stamenojn kaj longan pinte kvar-fanditan stiluson.
Ili vivas precipe en Meza kaj Sud-Ameriko montare aŭ ekvatore. Kolibro-polenitaj plantoj.
La nomigo por la fuksia koloro estis inspirita el la sepaloj de la floro de la specio Fuchsia magellanica.
Elektitaj specioj
[redakti | redakti fonton]-
Fuchsia magellanica
-
Fuksia arbusto
-
Duobla fuksio (kun duobla kvanto de petaloj)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.itis.usda.gov/servlet/SingleRpt/SingleRpt?search_topic=TSN&search_value=27279 Arkivigite je 2006-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.eurofuchsia.org/ Arkivigite je 2006-01-27 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- http://www.fuchsia-home.info Arkivigite je 2021-05-06 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.deutsche-fuchsien-ges.de