Fuĝisava
Fuĝisava | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||||
| |||||
| |||||
Lando | Japanio | ||||
gubernio | Gubernio Kanagavo | ||||
Koordinatoj | 35° 20′ N, 139° 29′ O (mapo)35.338833333333139.49111111111Koordinatoj: 35° 20′ N, 139° 29′ O (mapo) [+] | ||||
Akvokolektejo | 69,56 km² (6 956 ha) [+] | ||||
Areo | 69,56 km² (6 956 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 436 744 [+] (1-a de septembro 2020) | ||||
Horzono | UTC+9 | ||||
Vikimedia Komunejo: Fujisawa, Kanagawa [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Fuĝisava, (japane 藤沢市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en Regiono Kanto, en Gubernio Kanagavo.
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2021 Fuĝisava havis populacion de 439 728. En la 1950-aj jaroj ĝi atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Fuĝisava situas laŭ Pacifika Oceano, ankaŭ insulo apartenas al ĝi. Hiratsuka troviĝas 12, gubernia sidejo Jokohamo 20, ĉefurbo Tokio 32 kilometrojn aere laŭ [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo proksime de Fuĝisava estis loĝita dum miloj da jaroj. En multaj lokoj en la regiono arkeologoj trovis ŝtonajn ilojn el la paleolitiko, pecojn de ceramikoj kaj tomboj el la sekvaj periodoj. Dum la mezepoko Fuĝisava formiĝis ĉirkaŭ budhana templo konstruita en 1325 kaj distrikta administraciejo estis establita en 1878. La areo formiĝis rapide, post kiam fervoja linio malfermiĝis en 1887. Armea bazo estis establita en 1907. En la sekva jaro naskiĝis la vera urbo kun fuzioj de apudaj komunumoj. En 1923 granda sismo detruis preskaŭ 4 mil domojn. En 1926 ankaŭ mararmea bazo kreiĝis, en 1940 la urbo ricevis pli altan kategorion, eĉ en la sekvaj jaroj denove proksimaj loĝlokoj aliĝis. Dum la Somera Olimpiko 1964 tie organizis la veladon.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ekonomio de Fuĝisava konsistas ĉefe el ŝtalindustrio, precipe oni produktas kamionojn. Menciindas la komerca sektoro, krome la urbego estas navedurbo por Jokohamo kaj Tokio.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Fuĝisava kvar universitataj kampusoj funkcias.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Fuĝisava havas bonajn fervojan kaj aŭtovojan kontaktojn pro la navedantoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Fuĝisava situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo varias inter 12-16 °C. La jarpluvo averaĝas 1530 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, neniam neĝas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- laŭmara strando
- botanikaj ĝardenoj
- ŝintoaj sanktejoj
- akvario
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- en:Miami Beach, Florida, ekde 1959
- Macumoto (Nagano), ekde 1961
- Kunmingo, ekde 1981
- Windsor (Ontario), ekde 1987
- Porjon, ekde 2002
- Jalta, ekde ?
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans